Eddie Murphy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eddie Murphy
Eddie Murphy by David Shankbone.jpg
Persona informo
Eddie Murphy
Naskonomo Edward Regan Murphy
Naskiĝo 3-an de aprilo 1961 (1961-04-03) (61-jara)
en Broklino
Religio kristanismo [#]
Etno afrik-usonano [#]
Lingvoj angla [#]
Ŝtataneco Usono [#]
Alma mater Roosevelt High School • Nassau Community College [#]
Familio
Gefratoj Charlie Murphy [#]
Edz(in)o Nicole Mitchell Murphy [#]
Amkunulo Tracey Edmonds • Paige Butcher [#]
Infanoj Kris • Myles Murphy • Shayne Murphy • Zola Ivy Murphy • Bella Murphy • Izzy Oona Murphy • Max Charles Murphy • Angel Murphy Brown [#]
Profesio
Okupo komikisto • filmaktoro • scenaristo • televida aktoro • kantoverkisto • voĉaktoro • kantistofilmproduktorofilmreĝisorokantaŭtoro • diskografa artisto • televida produktoro • reĝisoro [#]
Aktiva dum 1976– [#]
Verkado
Verkoj Shrek ❦
Beverly Hills Cop ❦
48 Hrs. [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Eddie MURPHY (naskiĝis la 3-an de aprilo 1961 en Novjorko) estas usona ŝercisto kaj aktoro.

Murphy naskiĝis en la novjorka kvartalo Brooklyn [bruklin], plenkreskis en Hempstead. Lia bona humuro, lia prezenta kapablo estis okulfrapaj jam en la gimnazio. Li ludis en Brooklyn en la aĝo de 15 jaroj memstarajn vesperojn en la randurbaj junularejoj - je 25-50 dolaroj-, kie li amuzis la publikon per siaj propraj tekstoj.

Eddie Murphy

Pli poste li daŭrigis sian karieron en la spektaklo Saturday Night Live de NBC, poste rolludis en multaj amuzfilmoj, ekz. en la serio de Beverly Hills Cop.

Li ankaŭ sinkronizas filmojn, ekz. li donis la voĉon por la Mulo en Shrek kaj por la ĉina drako en la Mulano.

Eddie Murphy vivis kun sia edzino Nicole Mitchell kaj 5 infanoj en New Jersey, ĝis divorco en 2005.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Televido[redakti | redakti fonton]

Jaro Titolo Rolo
1980–84 Saturday Night Live Sin mem
1983 Eddie Murphy: Delirious Sin mem
1988 Totally Minnie Sin mem
1989 What's Alan Watching? Protestanto / James Brown
1991 The Royal Family
1993 Dangerous: The Short Films Ancient Egyptian Pharaoh
1999–2001 The PJs Thurgood Stubbs
2004 Father of the Pride Donkey
2007 Shrek the Halls Donkey
2010 Donkey's Christmas Shrektacular Donkey
2012 Eddie Murphy: One Night Only Honora invitito
2015 Saturday Night Live 40th Anniversary Special Sin mem

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]