Charles Wilkes
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Charles Wilkes | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de aprilo 1798 en Novjorko |
Morto | 8-an de februaro 1877 (78-jara) en Vaŝingtonio |
Tombo | Arlingtona nacia tombejo |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato Kolumbio |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Patro | John de Ponthieu Wilkes |
Patrino | Mary Magdalene Wilkes |
Okupo | |
Okupo | esploristo • mararmea oficiro • geografo • oceanographer • botanikisto • verkisto |

Leŭtenanto Charles Wilkes, komandanto de la Usona Esplorekspedicio 1838 - 1842.
Charles WILKES (3a de Aprilo, 1798 – 8a de Februaro, 1877) estis usona ŝipa oficiro, ŝipa kapitano, kaj esploristo. Li estis estro de Usona Esplorekspedicio, 1838-1842, kaj komandis la ŝipon en la Trenta Afero dum la Usona Enlanda Milito (1861–1865), kie li atakis britan poŝtoŝipon, preskaŭ konduke al milito inter Usono kaj Unuiĝinta Reĝlando. Lia konduto portis lin dufoje al procesoj, unu pro masakro de preskaŭ 80 Fiĝianoj en Malolo en 1840.
En 1838, Charles Wilkes pruvis, ke Antarktio estas vere kontinento dum la Usona Esplorekspedicio.