Antarkto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Antarktio)
Antarkto

Mapo de Antarkto.
Areo 14 425 000 km²
Loĝantoj 0 permanentaj loĝantoj (2015)[1]
~ 5 000 intertempaj loĝantoj
Landoj 0
Dependaj teritorioj 4 (kaj 8 terenpostuloj)
Ĉefaj lingvoj angla
hispana
franca
rusa
norvega
Horzonoj neniu
Plej grandaj urboj neniu
vdr
Adeliaj pingvenoj en Antarkto.
Epizodo de podkasto Kern.punkto pri antartiko.

Antarkto (alinome AntarktioAntarktidoAŭstralo [2]) estas kontinento, kiu situas en la plej suda parto de la Tero, nome en la Antarkta regiono de la Suda Hemisfero, plejparte sude de la Antarkta Cirklo, ĉirkaŭata de la Suda Oceano kaj ĉirkaŭ la Suda Poluso. Ĝi estas la kvina plej granda kontinento (kompare, Antarkto estas preskaŭ dufoje la grando de Aŭstralio), kaj la malplej loĝata kontinento surtere kaj nenia lando kuŝas tie, ĉar la malaltegaj temperaturoj estas tre malfacile elteneblaj de homoj. Tamen, kelkaj gravaj ŝtatoj ĉu teorie aŭ praktike alproprigis al si parton de ĝi. El entute 14 425 000 km², 13 720 000 estas ĉiam kovrita de glacio, kio estas ĉirkaŭ 98 %; tiu glacio estas averaĝe 1.9 km dika,[3] kaj etendas al la tuto escepte la plej nordorientaj pintoj de la Antarkta Duoninsulo.

Antarkto, averaĝe, estas la plej malvarma, plej seka, kaj plej venta kontinento, kaj havas la plej altan averaĝan alton el ĉiuj kontinentoj.[4] Antarkto estas dezerto, kun jara precipitkvanto de nur 200 mm laŭlonge de la marbordo kaj multe malpli interne.[5] La temperaturo en Antarkto atingis −89.2 , kvankam la averaĝo por la tria kvarono (la plej malvarma parto de la jaro) estas −63 . Tamen el 1 000 al 5 000 perosnoj loĝas la tutan jaron ĉe la esploraj stacioj disaj tra la kontinento. Organismoj indiĝenaj de Antarkto estas multaj tipoj de algoj, bakterioj, fungoj, plantoj, protistoj, kaj kelkaj animaloj, kiaj akaroj, nematodoj, pingvenoj, fokoj kaj tardigradoj. Vegetaĵaro, kie ĝi ekzistas, estas tundro.

Kvankam mitoj kaj spekulativaĵoj pri ia Terra Australis ("Suda Tero") datas el la antikveco, Antarkto estas notita kie la lasta regiono en la Tero en la registrita historio kiu estis malkovrita kaj koloniigita de homoj, estante la unuafoje vidata nure en 1820 fare de la rusaj esploristoj Fabian Gottlieb von Bellingshausen kaj Miĥail Lazarev sur la ŝipoj Vostok kaj Mirni, kiuj vidis la Fimbulan Glacikampon. La kontinento, tamen, restis dumlonge forgesita dum la cetero de la 19a jarcento pro sia malfacila medio, manko de facile alireblaj rimedoj, kaj izoleco. En 1895, la unua konfirmita surteriĝo estis estrita de teamo de norvegoj.

Antarkto estas de facto kunposedaĵo, regata fare de la koncernaj partoj kiuj havas konsultan statuson ĉe la Antarkttraktata Sistemo. Dekdu landoj subskribis la Antarkta Traktaton en 1959, kaj 38 subskribis ĝin ekde tiam. Tiu traktato malpermesas militajn aktivaĵojn kaj mineralminadon, malpermesas atomeksplodojn kaj atomruban disponon, subtenas sciencan esploradon, kaj protektas la kontinentan ekozonon. Pliiĝantaj eksperimentoj estas faritaj de pli ol 4 000 sciencistoj el multaj landoj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

"Aristotelo" de Francesco Hayez (1791–1882). Jam Aristotelo parolis pri antarkta regiono.

La nomo Antarkto estas la latinigita versio de la greka kunmetaĵo ἀνταρκτική (ántarktiké), femenino de ἀνταρκτικός (ántarktikós),[6] signife "Malarkton", "malnordon".[7] En la helena lingvo árktos signifas urson. Pro tio, Arkto estas la lando sub la konstelacio de la Granda Ursino. La helena anti signifas kontraŭ, do Antarkto (greke: Ανταρκτική) signifas "Malarkton".

Aristotelo skribis en sia libro Meteologio pri antarkta regiono en ĉ. 350 a.K[8]. Marino de Tiro laŭdire utiligis la nomon en sia nekonservita mondomapo de la dua jarcento a.K. La romiaj verkintoj Higeno kaj Apuleo (1-2 jarcentoj a.K.) uzis por la suda poluso la latinigitan grekan nomon polus antarcticus[9][10], de kio derivis la malnovfranca pole antartike (moderne pôle antarctique) atestita en 1270, kaj de tie la mezangla pol antartik en teknika disertaĵo el 1391 de Geoffrey Chaucer (moderne Antarctic Pole)[11].

Antaŭ akirado de ĝiaj nunaj geografiaj implicoj, la esprimo estis uzita por aliaj lokoj kiuj povus esti difinitaj kiel "kontraŭoj en la nordo". Ekzemple, la mallongdaŭra franca kolonio establita en Brazilo en la 16-a jarcento estis nomita "France Antarctique".

La unua formala uzo de la nomo "Antarctica" kiel kontinenta nomo en la 1890-aj jaroj estas atribuita al la skota kartografo John George Bartholomew.[12]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Reliefo de Antarkto

Ĉirkaŭ 98 % el tiu kontinenta tero konsistas el glaĉerojbankizo, kun alto inter 2000 kaj 4000 metroj. Preskaŭ 90 % de la monda glacio, tio estas 29 000 000 km3, troviĝas sur Antarkto. La Antarkta bankizo, kun meza diko de 3 kilometroj, enhavas pli da dolĉa akvo ol la cetero de la tuta tero. Sed malgraŭ tio, la kontinento estas plejparte dezerto: malmulte da pluvo kaj neĝo falas tie. La suda poluso, ekzemple, ricevas nur po 2 centimetrojn da nova neĝo ĉiujare. Sed la neĝo neniam degelas...

En la "sekaj valoj" de Antarkto, pluvo lastfoje falis nur antaŭ 2 milionoj da jaroj.

Antarkto estas pli malvarma ol la Arkto, ĉar:

  1. La Arkto estas oceano, ne tero, kaj akvo retenas varmon pli bone ol tero.
  2. Antarkto havas pli da neĝo, kiu reflektas 80 % de la varmo de la Suno.
  3. La meza alto de Antarkto estas 2300 metroj, multe pli alta ol la maro de la Arkto. Tial la aero estas pli maldensa, do pli malvarma.
  4. La vento en Antarkto estas tre forta.

La meza vintra temperaturo de Antarkto estas -55 (218 K).

Antarkto.

Se la neĝo kaj glacio iam degelus:

  • Antarkto aperus ne kiel unu granda insula kontinento, sed kiel insularo.
  • La tero de Antarkto, kiu nun estas subpremita de la glacio, leviĝus 500 metrojn (dum 10 000 jaroj).
  • Video pri leviĝantaj akvoj kaj la degelo de Antarkto kreita de NASA, tradukita de la jutuba kanalo Scivolemo
    La maroj leviĝus je 73 m tutmonde.

Orienta Antarkto, ankaŭ nomata Granda Antarkto, konstituas la plimulton (pli-malpli du trionojn) de la Antarkta kontinento. Ĝi situas oriente de la transantarkta montaro, direkte al la Hinda Oceano. La teritorio estas la plej malvarma, plej alta, plej venta, plej seka kaj plej izolitaj termaso de la planedo Tero kaj inkludas kelkajn altegajn montojn, krom la Antarktan Altebenaĵon.

Okcidenta Antarkto estas unu el la du ĉefaj regionoj de Antarkto. Temas pri la parto de la kontinento, kiu kuŝas ene de la Okcidenta Hemisfero inkluzive de la Antarkta Duoninsulo. Ĝi estas apartigita de Orienta Antarkto pere de la transantarkta montaro kaj estas kovrita per la okcidenta Antarkta Glacitavolo. En Okcidenta Antarkto interalie situas la Monto Vinson 4892 metrojn alta, kiu estas la plej alta punkto de Antarkto.

Antarkto havas bedon de karbo, do la kontinento iam estis varma kaj marĉa. En Antarkto troveblas la plej multaj rokoj alvenintaj de la Marso al la Tero. Pro la blanka glacio, meteoritoj estas multe pli videblaj en Antartko ol aliloke.

Orografio[redakti | redakti fonton]

La Transantarkta montaro estas ĉefa montaro de Antarkto, tiriĝanta en longo ĉirkaŭ 3200 km de Lando de Viktoria super Maro de Ross ĝis Lando de Coats super Maro de Weddell. Transantarkta montaro apartigas Antarkton en Antarkton Orientan kaj Antarkton Okcidentan.

  • Monto Pierre estas masivo (2200 m) situanta tuj norde al Monto Goossens en la Montaro Reĝino Fabiola, en Antarkto.
  • Monto Amundsen estas nunatako kiu kuŝas oriente de la Glaĉero Denman, je ĉirkaŭ 20 km nordoriente de Monto Sandow.

Aliaj geografiaj elementoj[redakti | redakti fonton]

Loko de la Lando Reĝo Eduardo la 7-a (markita oranĝe) ene de la Ross Dependaĵo.

Lando Reĝo Eduardo la 7-aDuoninsulo Reĝo Eduardo la 7-a estas granda, glacio-kovrita duoninsulo kiun formas la nordokcidenta pinto de la Lando de Marie Byrd. La duoninsulo projekcias sin en la Ross Maro inter Golfeto Sulzberger kaj la nordorienta angulo de la Ross Glacitavolo, kaj formas parton de la Ross Dependaĵo. La Duoninsulo Eduardo la 7-a estas limigita de la Ross Glacitavolo sudokcidente, la Okuma Golfeto okcidente, kaj oriente de la Golfeto Sulzberger kaj la Marbordo Saunders, ĉiuj gravaj elementoj de la Ross Maro / Suda Oceano. La nordokcidenta pinto de la duoninsulo estas la Kabo Colbeck. La Duoninsulo Eduardo la 7-a situas je 77° 40′ S 155° 00′ U / 77.667 °S, 155.000 °U / -77.667; -155.000 (mapo).

La Maro Amundsen, branĉo de la Suda Oceano ĉe la Lando de Marie Byrd en okcidenta Antarkto, kuŝas inter la Kabo Flugofiŝo (nome nordokcidenta pinto de la insulo Thurston) oriente kaj la Kabo Dart en insulo Siple okcidente.

La Glaĉero Axel Heiberg estas vala glaĉero, 48 km longa, descendanta el altaj altaĵoj de la Antarkta Altebenaĵo al la Ross Glacitavolo (preskaŭ je marnivelo) inter la Montaro Herbert kaj la Monto Don Pedro Christophersen en la Montaro Reĝino Maud.

La Glaĉero Amundsen (85° 35′ S 159° 00′ U / 85.583 °S, 159.000 °U / -85.583; -159.000 (mapo)Koordinatoj: 85° 35′ S 159° 00′ U / 85.583 °S, 159.000 °U / -85.583; -159.000 (mapo)) estas grava antarkta glaĉero, ĉirkaŭ 6 al 10 km larĝa kaj 128 km longa, elfluanta el la Antarkta Altebenaĵo kie ĝi drenas la areon sude kaj okcidente de la Altebenaĵo Nilsen, kaj descendanta tra la Montoj Reĝino Maud kaj eniranta en la Ross Glacitavolo ĝuste okcidente de la MacDonald Nunatakoj.

Ferrigno Rifto estas rifto kiu estas profunde kaj longe situanta sub glacia fluo Ferrigno en la Lando Ellsworth.

La Valo Wright estas la plej granda laŭ areo de la tri proksimume paralelaj antarktaj sekaj valoj kiuj situas sur la okcidenta marbordo de McMurdo Sound kontraŭ Insulo de Ross. Ĝi kuŝas inter la Valo Viktoria en la nordo kaj la Valo Taylor en la sudo. La malgranda Lago Don Juan estas malgranda akvoareo situanta en la valo Wright sur Viktoria Lando. Tiu estas konsiderita la plej saleca akvo sur la Tero. Lago Vanda estas lago en la Valo Wright, en kiun fluas la rivero Onikso. La longo de la lago estas 5 km, kaj la maksimuma profundo estas 69 metroj.

Terhistoria evoluo[redakti | redakti fonton]

Helpe de la bunte reprezentitaj paleobiogeografiaj disvastiĝejoj de la reptiloj Cynognathus, Mesosaurus kaj Lystrosaurus, kaj tiuj de la filiko Glossopteris rekonstrueblas la ordigo de nuntempe disiĝintaj kontinentoj al Gondvano.

La terareoj de Antarkto estis antaŭ pli ol 170 milionoj da jaroj parto de la grandkontinento Gondvano kaj situis sude de la nuntempa pozicio de Afriko. Post la disiĝo de Gondvano pro la kontinenta drivo Antarkto malrapide moviĝis suden. Komence de la paleogeno, tio estas antaŭ ĉirkaŭ 65 milionoj da jaroj, kiam la kontinento estis ankoraŭ ligita al la aŭstralia kontinento, ĝia klimato estis ankoraŭ tropika ĝis subtropika. Pro la kontinenta drivo suden la klimato tamen pli kaj pli malvarmiĝis. Antaŭ ĉirkaŭ 30 milionoj da jaroj estiĝis la unuaj grandaj glaciejoj. Antaŭ ĉirkaŭ 25 milionoj da jaroj, dum la ŝanĝo de la oligoceno al la mioceno malfermiĝis inter Antarkto kaj Sudameriko la Drake-pasejo. La rezultinta antarkta ĉirkaŭpolusa marfluo rapidigis la procedon de glaciiĝo kaj la arbaroj kovrintaj ĝis tiam la kontinenton estis neniigitaj. Nur ekde ĉirkaŭ kvin milionoj da jaroj la kontinento estas tute kovrita de dikega glacitavolo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Supozoj kaj alproksimiĝo[redakti | redakti fonton]

Mondomapo de Abraham Ortelius, ĉirkaŭ 1570.

Jam longe antaŭ la malkovro de Antarkto en la jaro 1820 oni supozis la ekziston de grandega suda kontinento, kiu estus kontraŭpezo al la termasoj sur la norda duonsfero. Tiu kontinento, nomata Terra australis troviĝas sur multaj mondomapoj de la komenco de la moderna epoko. Iuj el tiuj bildigoj, kiel ekzemple la mapo de Piri Reis el la jaro 1513, la mapo de Orontius Finaeus el la jaro 1531, la mapo de Gerhard Mercator el la jaro 1569 aŭ la mapo de Philippe Buache el la jaro 1754, montras similecojn kun la reala situo kaj formo de Antarkto; tial iuj aŭtoroj supozas, ke Antarkto malkovriĝis jam longe antaŭ la oficiala jaro 1820. Ĉefe pri la mapo de Piri Reis temas tamen nek pri la ununura, nek pri la plej logika klarigo.

Fakte tamen ne ekzistas pruvoj pri la ĉeesto de homoj en la Antarkto antaŭ la 19-a jarcento. Tamen oni ja entreprenis esplorvojaĝojn al la sudpolusa regiono, tiel la Sudaj Ŝetlandaj Insuloj estis verŝajne malkovritaj jam en 1599 fare de Dirck Gerritz aŭ de Gabriel de Castilla en 1603. James Cook travojaĝis la sudan oceanon en la jaroj 1772 ĝis 1775 kaj tiel verŝajne unua trapasis en 1773 la sudan polusan cirklon, sed la bankizo malhelpis lin vidi Antarkton.

Malkovro kaj polusoesploroj[redakti | redakti fonton]

James Clark Ross.

Post 1800, fokistoj kaj balenistoj ĉasis en la Antarkta Oceano, kaj certe atingis la kontinenton.

La unua dokumentita ekvido de Antarkto okazis la 28-an de januaro 1820. Preskaŭ samtempe okazis la observoj de la kapitano Fabian von Bellingshausen de la rusa mararmeo, de la kapitano Edward Bransfield de la brita mararmeo kaj de la usona fokisto Nathaniel Palmer. El ili verŝajne Bellingshausen estis la unua.

La unua alteriĝo okazis la postan jaron fare de la usona fokisto John Davis, la 7-an de februaro 1821. Pro bonaj veterkondiĉoj la angla maristo James Weddell atingis la de li nomatan maron de Weddell je 74° 15′ sudo.

Sekve la franca reĝo postulis de Jules Dumont d'Urville, ke li plibonigu tian rekordon, sed tio sukcesis nur dum la dua provo de la vojaĝo (1837-1838), kiam li ekvidis la teron de Adelio.

En 1838, la usonano Charles Wilkes pruvis, ke Antarktio estas vere kontinento.

Post kiam oni trovis la ekzaktan lokon de la magneta norda poluso en 1831, James Clark Ross ekvojaĝis en 1839 per siaj ŝipoj HMS Erebus kaj HMS Terror al la magneta suda poluso. Serĉante ĝin, Ross ja povis lokigi proksiman pozicion, sed ne atingi ĝin. Li mapigis ankaŭ la maron de Ross, kiu poste estis nomata laŭ li.

La vera konkero de Antarktio tamen komenciĝis en 1895 el la klopodoj de la 6-a internacia geografia kongreso, kiu okazis en la londona Imperial Institute. La 3-an de aŭgusto oni decidis dum tiu kongreso, ke "tiu kongreso notas sian opinion, ke la esploro de Antarktaj regionoj estas la plej granda parto de geografia esplorado ankoraŭ farota"[13] kaj proponis al la sciencistoj de la tuta mondo plani ekspediciojn tien.

Roald Amundsen.

La 11-an de decembro 1911, la norvego Roald Amundsen estris la unuajn homojn, kiuj atingis la sudan poluson.

Citaĵo
 Sovaĝa kiel neniu alia lando de nia Tero, ĝi kuŝas nevidita kaj netretita. 
— Roald Amundsen, 1911

35 tagojn poste ankaŭ la brito Robert Falcon Scott atingis la poluson, sed li kaj lia grupo pereis tie.

Tiutempe, kiam la tuta mondo ŝajnis jam esplorita, la Antarkto similis al la lasta nekonata loko surtere kaj la konkero de tiu parto de la tero iĝis metaforo de la triumfo de imperiismo. Tiel diris Leonard Darwin, le prezidanto de la Royal Geographical Society dum adiaŭa vespermanĝo por Robert Falcon Scott, antaŭ ties ekvojaĝo:

Citaĵo
 Scott pruvos denove, ke la vireco de nia nacio ne mortas kaj ke la ecoj de niaj prauloj, kiuj gajnis la imperion, daŭre floras inter ni.[14] 
— Leonard Darwin

Nuntempa loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Nuntempe, inter 1 000 kaj 4 000 sciencistoj de proksimume 29 malsamaj landoj loĝas en esploraj stacioj en Antarkto, depende de la sezonoj, sed Antarkto ne havas konstantan loĝantaron. Ĉiujare, pli ol 10 000 turistoj vizitas Antarkton.

Flaŭro kaj faŭno[redakti | redakti fonton]

Bestoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Antarkta ekozono.
Imperiestraj pingvenoj en Maro de Ross, Antarkto.

Marsupiuloj iam loĝis en Antarkto. Ili alvenis al Antarkto el Aŭstralio dum la eoceno, kiam la du kontinentoj estis ankoraŭ kunligitaj. Antarkto ne disiĝis de Aŭstralio antaŭ la Mioceno. La kontinento nun estas plejparte loĝejo de balenoj, fokoj, pingvenoj kaj aliaj birdoj. Sciencistoj, do homoj, estas la nuraj grandaj animaloj, kiuj nun loĝas en la kerno de la kontinento.

Malmultaj surteraj vertebruloj loĝas en Antarkto.[15] Senvertebruloj estas mikroskopaj akaroj kiel la Alaskozetes antarcticus, laŭsoj, nematodoj, tardigradoj, rotiferoj, krilo kaj vostsaltuloj. La neflugkapabla malgranda muŝo Belgica antarctica, ĝis 6 mm granda, estas la plej granda pure surtera animalo en Antarkto.[16] La neĝa petrelo estas unu el nure tri birdoj kiuj reprodukitĝas nur en Antarkto.[17]

Kelkaj specioj de marbestoj ekzistas kaj dependas, rekte aŭ nerekte, el la fitoplanktono. Antarkta marvivo inkludas pingvenojn, bluajn balenojn, orkojn, kolosajn kalmarojn kaj felfokojn. La imperiestra pingveno estas la nura pingveno kiu reproduktiĝas dum la vintro en Antarkto, dum la Adelia pingveno reproduktiĝas pli sude ol ajna alia pingveno. La flavtufa pingveno havas distingigajn plumojn ĉirkaŭ la okuloj, kio havigas la aspekton de prilaboritaj okulharoj. Ankaŭ la reĝaj pingvenoj, la mentonbendaj pingvenoj, kaj la papuaj pingvenoj reproduktiĝas en Antarkto.

La Antarkta marurso estis troĉasita en la 18a kaj 19a jarcentoj pro ties felo fare de fokoĉasistoj el Usono kaj el la Unuiĝinta Reĝlando. La Vedela foko, nome "vera foko", estas nomita laŭ Sir James Weddell, komandanto de britaj fokoĉasaj ekspedicioj en la Maro de Weddell. Antarkta krilo, kiu ariĝas en grandaj arkvantoj, estas la ŝlosila specio de la ekosistemo de la Suda Oceano, kaj estas grava manĝebla organismo por balenoj, fokoj, marleopardoj, felfokoj, kalmaroj, glacifiŝoj, pingvenoj, albatrosoj kaj multaj aliaj birdoj.[18]

Censo de marvivo farita dum la Internacia Polusjaro kaj kiu engaĝigis ĉirkaŭ 500 esploristojn estis publikigita en 2010. La esplorado estas parto de la tutmonda Censo de Marvivo kaj ĝi malkovris kelkajn rimarkindajn trovitaĵojn. Pli ol 235 maraj organismoj vivas en ambaŭ polusaj regionoj, kaj por tio ili pontis super la spaco de 12 000 km. Grandaj animaloj kiaj kelkaj cetacoj kaj birdoj faras tiun veturadon ĉiujare. Pli surpriza estas la fakto ke oni trovis malgrandajn formojn de vivo kia markukumoj, kaj marhelikoj en ambaŭ polusaj oceanoj. Variaj faktoroj povas helpi en ties distribuado – tre uniformaj temperaturoj en la profunda oceano ĉe la polusoj kaj en la ekvatoro kiuj diferencas laŭ ne pli ol 5 , kaj la ĉefaj marfluaj sistemoj aŭ maraj transportaj bendoj kiuj transportas ovojn kaj larvajn stadiojn.[19]

Fungoj[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 400 specioj de likeno-n-formantaj fungoj estas konataj kiel ekzistantaj en Antarkto.

Ĉirkaŭ 1 150 specioj de fungoj estis registritaj el Antarkto, el kiuj ĉirkaŭ 750 estas ne-liken-formanta kaj 400 estas liken-formantaj.[20][21] Kelkaj el tiuj specioj estas kriptoendolitoj kiel rezulto de evolucio en tre ekstremaj kondiĉoj, kaj estis grave kontribuintaj al ŝanĝo de la impresaj rok-formacioj de la Sekaj Valoj McMurdo kaj ĉirkaŭaj montaroj. La ŝajne simpla morfologio, malmulte diferencaj strukturoj, metabolaj sistemoj kaj enzimoj ankoraŭ aktivaj je tre malaltaj temperaturoj, kaj limigitaj vivocikloj montritaj de tiaj fungoj faras ilin partikulare taŭgaj por akraj medioj kiaj la Sekaj Valoj McMurdo. Partikulare, ties dik-muraj kaj forte melanigitaj ĉeloj faras ilin rezistaj al la ultraviola radiado. Tiuj trajtoj povas ankaŭ esti observataj en algoj kaj cianobakterioj, kio sugestas ke tiuj estas adaptaĵoj al la kondiĉoj kiuj hegemonias en Antarkto. Tio estis kondukinta al la spekulado ke, se vivo iam estis sur Marso, ĝi povus aspekti simila al la Antarktaj fungoj kiaj Cryomyces antarcticus, kaj Cryomyces minteri.[22] Kelkaj el tiuj fungoj estas ankaŭ ŝajne endemiaj el Antarkto. Endemiaj Antarktaj fungoj inkludas ankaŭ kelkajn sterko-loĝantaj specioj kiuj devis evolui kiel reago al la duobla defio de ekstrema malvarmo dum kreskas en sterko, kaj la neceso survivi pasadon tra la intesto de varm-sangaj animaloj.[23]

Plantoj[redakti | redakti fonton]

La klimato de Antarkto ne permesas la formadon de etenda vegetaĵaro. Kombino de frostigaj temperaturoj, malriĉa grundo-kvalito, manko de humideco, kaj manko de sunlumo malhelpas la plantokreskon. Kiel rezulto, la diverseco de plantavivo estas tre malalta kaj limigita en distribuado. La flaŭro de la kontinento ege konsistas el briofitoj. Estas ĉirkaŭ 100 specioj de muskoj kaj 25 specioj de hepatikoj, sed nur tri specioj de angiospermaj plantoj, ĉiuj el kiuj troviĝas en la Antarkta Duoninsulo: Deschampsia antarctica (Antarkta hararherbo), Colobanthus quitensis (Antarkta perloherbo) kaj la ne-indiĝena Poa annua (unujara bluherbo).[24] La kresko estas limigita al malmultaj semajnoj en la somero.[20][25]

Politika situacio[redakti | redakti fonton]

Monto Scott en Antarkto.

En la 20-a jarcento sep ŝtatoj postulis teritoriojn en Antarktio, ĉu pro malkovro, ĉu pro posedo de lando pli norde de la suda poluso. Tiuj landoj estis:

Tio okazis spite al la Antarkta traktato de 1959, laŭ kiu neniu regno rajtas posedi areojn tie - Antarktio estu la ununura kontinento virga, apartenanta al la naturo kaj ne al la homoj. La ceteraj regnoj ne akceptis tiujn postulojn.

Terenopostuloj[redakti | redakti fonton]

Antarkto, geografio, terenpostuloj kaj esplorejoj

Kvankam la antarkta traktato malpermesas terenpostulojn en la Antarkto, ili tamen ekzistas, sed estis per valido de la traktato "frostigitaj". Aliaj terenpostuloj ne estas permesitaj laŭ la traktataro. Tiel la antarkta traktato ne finsolvis la politikajn postulojn.

Antarkto estis neniam vere koloniita kaj ne havas centran registaron. Iuj ŝtatoj postulas terenojn en Antarkto (listigitaj kun longitudoj):

Nuntempe ne ekzistas aliaj postuloj, sed Usono, Rusio kaj iaj aliaj ŝtatoj rezervas la rajton pri iama postulo.

Ross Dependaĵo estas regiono de Antarkto difinita de sektoro originanta en la Suda Poluso, pasante laŭlonge de longitudoj 160° oriente al 150° okcidente, kaj fine ĉe latitudo 60° suda. Ĝi estas postulita de Novzelando. Ĉar la Antarkta Traktato ekvalidiĝis en 1961, kies Artikolo IV asertas: "Neniu ago aŭ aktiveco okazanta dum ĉi Traktato validos konstitutos bazon por aserti, subteni aŭ malakcepti postulon al teritoria suvereneco en Antarkto aŭ krej ajnan rajton de suvereneco en Antarkto," plej landoj ne agnoskas teritorian postulon en Antarkto.

Flagoj[redakti | redakti fonton]

Pro la eksterordinara karaktero de la teritorio - nura kiu laŭ internacia juro kaj la Antarkta Traktato apartenas al neniu ŝtato, ankaŭ neniu flago oficiale estas hisita en la kontinento, kvankam estis almenaŭ ok flagoproponoj, inklude tiun kiu reprezentas la Antarktan Traktaton, krom kvin por la postulitaj teritorioj.[32]

Esperanto en Antarkto[redakti | redakti fonton]

Esperanto Klubo en la Polusa Stacio Amundsen-Scott estis fondita en Majo 2022

En Majo 2022 la unua Esperanto klubo de Antarkto estis fondita en la Polusa stacio Amundsen-Scott.[33]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The World Factbook: Population. CIA. Arkivita el la originalo je 2018-10-04. Alirita 2015-11-16.
  2. Aŭstralo en NPIV [1]
  3. British Antarctic Survey. "Bedmap2: improved ice bed, surface and thickness datasets for Antarctica" (PDF). The Cryosphere journal: 390. [2] Alirita la 4an de Marto 2017.
  4. National Geophysical Data Center. Government of the United States. Arkivita el la originalo je 13a de Junio 2006. Alirita 9a de Junio 2006.
  5. . The World at a Glance: Surprising Facts. The World Almanac (18-a de januaro 2007). Arkivita el la originalo je 4a de Marto 2009. Alirita 7a de Februaro 2009.
  6. Liddell, Henry George; Scott, Robert. "Antarktikos". In Crane, Gregory R. A Greek–English Lexicon. Perseus Digital Library. Tufts University. Alirita la 18an de Novembro 2011.
  7. Hince, Bernadette (2000). The Antarctic Dictionary. CSIRO Publishing. p. 6. ISBN 978-0-9577471-1-1.
  8. Aristotelo. Meteorologica. Arkivigite je 2015-06-27 per la retarkivo Wayback Machine Book II, Part 5. 350 BC. Angla traduko de E. Webster. Oxford: Clarendon Press, 1923. 140 pp.
  9. Hyginus. De astronomia. Ed. G. Viré. Stuttgart: Teubner, 1992. 176 pp.
  10. Apuleii. Opera omnia. Volumen tertium. London: Valpy, 1825. 544 pp.
  11. G. Chaucer. A Treatise on the Astrolabe. Approx. 1391. Ed. W. Skeat. London: N. Trübner, 1872. 188 pp.
  12. John George Bartholomew and the naming of Antarctica, CAIRT Issue 13, National Library of Scotland, Julio 2008, ISSN 1477-4186, kaj ankaŭ "The Bartholomew Archive". [3] Alirita la 4an de Marto 2017.
  13. Angle: „that this Congress record its opinion that the exploration of the Antarctic regions is the greatest piece of geographical exploration still to be undertaken“
  14. Angle: „Scott is going to prove once again that the manhood of our nation is not dead and that the characteristics of our ancestors who won the Empire still flourish among us.
  15. British Antarctic Survey Land Animals of Antarctica. Natural Environment Research Council. Arkivita el la originalo je 7a de Oktobro 2008. Alirita 9a de Novembro 2008. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-10-07. Alirita 2017-03-04.
  16. Sandro, Luke Antarctic Bestiary – Terrestrial Animals. Laboratory for Ecophysiological Cryobiology, Miami University. Alirita 22a de Oktobro 2011.
  17. Snow Petrel Pagodroma nivea. BirdLife International. Alirita 20a de Oktobro 2009.
  18. Creatures of Antarctica. Arkivita el la originalo je 14a de Februaro 2005. Alirita 6a de Februaro 2006. Arkivigite je 2005-02-14 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2005-02-14. Alirita 2017-03-04.
  19. Kinver, Mark, "Ice oceans 'are not poles apart'", British Broadcasting Corporation, 15a de Februaro 2009. Kontrolita 22a de Oktobro 2011.
  20. 20,0 20,1 British Antarctic Survey Plants of Antarctica. Natural Environment Research Council. Arkivita el la originalo je 7a de Junio 2011. Alirita 12a de Julio 2011.
  21. Bridge, Paul D. (2008). “Non-lichenized fungi from the Antarctic region”, Mycotaxon 106, p. 485–490. Alirita 22a de Oktobro 2011..  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-08-11. Alirita 2017-03-05.
  22. Onofri, S. Survival of Black Fungi in Space, Preliminary Results. Arkivita el la originalo je 2021-02-24. Alirita 13a de Marto 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-02-24. Alirita 2017-03-05.
  23. de Hoog, G.S. (2005). “Fungi of the Antarctic: evolution under extreme conditions”, Studies in Mycology 51, p. 1–79. 
  24. Chwedorzewska, K.J. (2015). “Poa annua L. in the maritime Antarctic: an overview”, Polar Record 51 (6), p. 637–643. doi:10.1017/S0032247414000916. 
  25. Australian Antarctic Division Antarctic Wildlife. Government of Australia. Arkivita el la originalo je 28a de Aŭgusto 2010. Alirita 27a de Septembro 2010.
  26. Australian Antarctic Division – Australian environmental law and guidelines. Arkivita el la originalo je 2009-05-19. Alirita 2017-03-04.
  27. Hotere, Andrea. "South Pole death file still open". Sunday Star Times, December 17, 2006. Retrieved on December 19, 2006.
  28. Deutsche Presse-Agentur. "Death of Australian astrophysicist an Antarctic whodunnit". Arkivigite je 2007-09-01 per la retarkivo Wayback Machine Monstersandcritics.com, December 14, 2006. Retrieved on December 19, 2006.
  29. Chapman, Paul. "New Zealand Probes What May Be First South Pole Murder". Arkivigite je 2007-03-27 per la retarkivo Wayback Machine The Daily Telegraph, (December 14, 2006), reprinted in The New York Sun (December 19, 2006). Retrieved on December 19, 2006.
  30. Booker, Jarrod. "South Pole scientist may have been poisoned". The New Zealand Herald, (December 14, 2006). Retrieved on December 19, 2006.
  31. "South Pole Death Mystery – Who killed Rodney Marks?" Sunday Star Times (January 21, 2007)
  32. José M. Rodríguez, "La flago de la blanka kontinento", en VENTO, numero 11, (aŭgusto 2022), pp. 3-12.
  33. Anonco de Esperanto klubo en Antarkto en Instagramo de la Uzanto "Celas" [4]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Mapo de la insuloj Livingston kaj Greenwich.
Mapo de Antarkto (Geografia Revuo, 1956).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]