Alaskozetes antarcticus

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alaskozetes antarcticus estas specio de ne-parazita akaro, konata pro sia kapablo survivi en subnulaj temperaturoj.[1]

La nomo de tiu animalo derivas el sia habitato: Alasko, signife ĝuste "el Alasko", kaj antarcticus, konekte kun la malvarmegaj kondiĉoj en kiuj vivas tiu akaro. Sciencistoj estas neklaraj pri kiel Alaskozetes antacticus kapablis adaptiĝi al medio tiom diferenca el tiuj de aliaj artropodoj. Dum plej artropodaj specioj loĝas en varmaj, humidaj medioj, A. antarcticus survivas en frostaj kondiĉoj kun preskaŭ nenia humideco.[1]

Estas tri subspecioj: Alaskozetes antarcticus antarcticus, Alaskozetes antarcticus grandjeani, kaj Alaskozetes antarcticus intermedius.[2]

Dieto[redakti | redakti fonton]

La Alaskozetes antarcticus manĝas muskojn, algojn kaj fungojn. Male al populara kredo, tiuj akaroj ne sangosuĉas. Ili estas nedamaĝaj al homoj kaj grandaj organismoj.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Luke Sandro & Juanita Constible Antarctic Bestiary. Miami University. Alirita June 9, 2010.
  2. Alaskozetes antarcticus. Kunigita Taksonomia Informo-Sistemo.
  3. Burn, A. J. (1986). “Feeding Rates of the Cryptostumatid mite Alaskizetes Antarcticus (Michael)”, Br. Antarct. Surv. Bull 71, p. 11–17.  Arkivigite je 2013-05-18 per la retarkivo Wayback Machine