Oronce Finé

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Orontius Finaeus)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Oronce Finé
Oronce Fine.JPG
Persona informo
Naskiĝo 20-an de decembro 1494 (1494-12-20)
en Briançon
Morto 8-an de aŭgusto 1555 (1555-08-08) (60-jara)
en Parizo
Lingvoj franca lingvolatina lingvo
Ŝtataneco Francio
Alma mater Universitato de Parizo
Profesio
Profesio matematikisto • astronomokartografoprofesoroarkitekto
v  d  r
Information icon.svg

Oronce Finé (naskiĝis la 20-an de decembro 1494, mortis la 8-an de aŭgusto 1555) estis franca matematikisto kaj kartografo.

Quadratura circuli verko eldonita en, 1544.

Oronce Finé (aŭ Fine;[1] en latina: Orontius FinnaeusFinaeus; itale Oronzio Fineo; 20a de Decembro 1494 – 8a de Aŭgusto 1555) estis franca matematikisto kaj kartografo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta en Briançon, kiel filo kaj nepo de kuracistoj, li estis edukita en Parizo (Collège de Navarre) kaj gradiĝis en medicino en 1522.

Li estis enprizonita en 1524, probable pro praktikado de kontraŭleĝa astrologio.

En 1531, li estis nomumita proparolanto de matematiko ĉe la Collège Royal (nuna Collège de France), fondita de la reĝo Francisko la 1-a, kie li instruis ĝis sia morto.[2][3]

Matematiko[redakti | redakti fonton]

Kvankam li estis dekomence disvastiginto, Finé estis unu el la plej fekundaj aŭtoroj de matematikaj libroj de sia epoko. Li laboris en ampleksa gamo de matematikaj kampoj, inklude praktikan geometrion, aritmetikon, optikon, gnomonikon, astronomion kaj instrumentismon.[4]

Li donis la valoron de pi (≈ 3.14159) kiel  22 2⁄9/7 ≈ 3.1746 en 1544. Poste, li donis 47/15 ≈ 3.1333 kaj, en De rebus mathematicis (1556), li donis 3 11/78 ≈ 3.1410.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pri diskuto pri la franclingva literumado de la nomo de Finé vidu Alexander Marr, 'Introduction', en 'The Worlds of Oronce Fine: Mathematics, Instruments and Print in Renaissance France' (Shaun Tyas, 2009), pp. 1–12. La nomo de Finé estas ofte literumata kun akuta supersigno, sed la Dictionnaire de Biographie française (eld. Roman D'Amat, Paris, 1975, p. 1370) havigas tre difinitan direkton ke lia nomo estu literumita sen supersigno, "Fine, et non Finé".
  2. Isabelle Pantin, 'Oronce Fine's Role as Royal Lecturer', in Alexander Marr (ed.), 'The Worlds of Oronce Fine: Mathematics, Instruments and Print in Renaissance France' (Shaun Tyas, 2009), pp. 13–30.
  3. [1]
  4. Alexander Marr, 'Introduction', en Alexander Marr (eld.), 'The Worlds of Oronce Fine: Mathematics, Instruments and Print in Renaissance France' (Shaun Tyas, 2009), pp. 1–12