Desna (rivero)
Desna (rivero) | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Longeco | 1 130 km |
Fluo | |
Geografio | |
Landoj | Rusio |
Regionoj | Smolenska provinco |
DESNA (ruse ukraine Десна) estas longa rivero fluanta tra Smolenska provinco, Brjanska provinco de Rusio kaj Ĉernihiva provinco, Sumia provinco kaj Kieva provinco de Ukrainio. Ĝia longeco egalas 1130.0 km. La areo de ĝia baseno egalas ĉ.90 000.0 км². La rivero estas plej granda branĉo de la Dnepr rivero, en kiun ĝi enfluas norde de Kievo, ĉefurbo de Ukrainio.
Origino de nomo venas el la malnovslava lingvo:"дєснъ" signifanta "dekstra", ĉar antaŭe oni opinias tiel.
Fonto de la rivero troviĝas en torfa marĉo situanta proksime de Jelnja urbo en Smolenska provinco (53° 12′ 20″ N 34° 19′ 41″ O / 53.20556 °N, 34.32806 °O (mapo)).
Desna havas 18 dekstrajn (Sudost, Snov, Striĵen k.a.) kaj 13 maldekstrajn (Bolva, Nerussa, Sejm, Oster k.a.) alfluantojn.
Sur ĝiaj bordoj situas jenaj urboj de Rusio: Jelnja, Desnogorsk, Ĵukovka, Selco, Brjansk, Trubĉevsk kaj de Ukrainio: Novgorod-Severskij, Ĉernihivo, Oster, Kievo.
La Svenska monakejo situas en kunfluejo de Desna kaj Svenj riveroj.
La rivero unue estas menciita en la analoj de 1096 rilate al la princlando Novgorod-Severskij. De ĉi tie la reganto Igor Svjatoslavoviĉ organizis militan kampanjon kontraŭ la Kipĉakoj, kiu funkciis kiel intrigo por la antikva libro "Parolo pri la militiro Igora""'.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- [1] artikolo ruse
- [2] Arkivigite je 2017-11-07 per la retarkivo Wayback Machine "Sorĉita Desna" libro far Oleksandr Dovĵenko ukraine
- [3] Desna apude de Trubĉevsk urbo (video)