Frederik van Eeden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Frederik van Eeden
Frederik van Eeden - writer, 1860 – 1932.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 3-an de aprilo 1860 (1860-04-03)
en Harlemo
Morto 16-an de junio 1932 (1932-06-16) (72-jara)
en Bussum
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando, Nederlando
Alma mater Universitato de Strasburgo
Profesio verkisto, psikiatro, kuracisto, dramisto, psikologo, poeto
Oficiala retejo http://archive.org/wayback/available?url=http://www.fionarempt.nl/
Lingvoj nederlanda lingvo
Familianoj
Edz(in)o

Martha van Vloten

Parencoj Johannes van Vloten
Kitty van Vloten
Betsy van Vloten
v  d  r
Information icon.svg
Kinoĵurnalo el 1930. Frederik van Eeden je sia 70-a naskiĝtago.

Frederik Willem van Eeden (Haarlem, 3-a de aprilo 1860Bussum, 16-a de junio 1932) estis nederlanda psikiatro, aŭtoro, plej konata pro siaj romanoj De kleine Johannes (La Malgranda Johano) (1887) kaj Van de koele meren des doods" (De la malvarmetaj lagoj de l' morto) (1900). Kiel mondopliboniganto li profunde okupis sin per lingvo- kaj komprenokritiko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Frederik van Eeden estis la filo de la amator-plantologo Frederik Willem van Eeden kaj elkreskis en rondo kie arto kaj scienco ludis gravan rolon. En 1878 li ekstudis medicinojn en Amsterdamo. En 1886 li doktoriĝis kaj eklaboris en Bussum kiel kuracisto, sed li jam baldaŭ specialiĝis en la psikoterapio. En 1887 li fondis kun la kuracisto el Goes Albert van Renterghem praktikejon por psikoanalizo en Amsterdamo, el kiu li post du jaroj jam retiriĝis.

En la komenco de la 1880-aj jaroj van Eeden ludis gravan rolon en la studentovivo en Amsterdamo kaj publikigis siajn unuajn artikolojn kaj komediojn. Li membriĝis de la literatura asocio Flanor kaj fondis en 1885 kun Frank van der Goes, Willem Kloos, Willem Paap kaj Albert Verwey la revuon De Nieuwe Gids (La nova gvidilo), kiu fariĝus la paroltubo de la Movado de Okdek.

La Movado de Okdek forpuŝis la Viktorianan "pastoropoezion", kiu estis populara dum la dua duono de la 19-a jarcento. Van Eeden liveris grandan parton de la Grassprietjes (herbidetoj) de Cornelis Paradijs (1885), kun antaŭparolo de Sebastiaan Slaap (= Willem Kloos) kaj de P.A. Saaije Azn. (pseŭdonimo de Arnold Aletrino). En tiu fama pastiĉo je la versaĉoj de poetoj kiel Nicolaas Beets, J.J.L. ten Kate, E. Laurillard kaj J.P. Hasebroek, ili ankaŭ malkonstruis la reputacion de Hendrik Tollens, kiu estis konsiderata kiel la nacia poeto. Dum cent jaroj eldoniĝis dek eldonoj de tiu kolekto.

La unuaj kajeroj de De Nieuwe Gids enhavis partojn de la fare de Van Eeden verkita alegoria fabelo De kleine Johannes, kiu en 1887 en libroformo estis eldonita kaj kiu en 1892 de Anna Fles estis tradukita germanlingven. En 1894 li eksiĝis de la redakcio de De Nieuwe Gids. La emfazo kiun la Tachtigers donis al la estetiko kiel mova faktoro (l'art pour l'art) je pli detala rigardado ne daŭre kunrespondis al lia vivopinio.

Je la 15-a de aprilo 1886 Frederik van Eeden geedziĝis kun Martha van Vloten. Ili ekhavis du filojn. Ili divorcis je la 29-a de julio 1907. Pri la vivo kaj morto de ilia filo Paul li verkis la libron Paul's ontwaken (la vekiĝo de Paŭlo). Je la 21-a de aŭgusto 1907 li regeedziĝis kun Geertruida Woutrina (Truida) Everts (1873-1952), membro de la familio Everts, kun kiu li ankaŭ ekhavis du filojn.

En 1900 aperis lia psikologia romano Van de koele meren des doods (De la malvarmetaj lagoj de l' morto), kiu ekde tiam multfoje estis represita. En la libro van Eeden tezas la kuracan valoron de religio kaj psikoterapio kontraŭ la fatalismaj konceptoj de la naturalismaj aŭtoroj.[1]

Ĉirkaŭ 1900 li disvolvis sin en la anarkiisma direkto. Li estis amiko de la en Londona ekzilo loĝanta ruso Peter Kropotkin. La kolonio Walden en Bussum estis klopodo doni al liaj sociaj konceptoj konkretan staturon. Tiu eksperimento de 1898 ĝis 1907 estis sufiĉe grava por la disvolviĝo de la socialismo en Nederlando.

En lia pliposta vivo van Eeden pli kaj pli okupis sin per signifiko kaj spiritismo. En 1897 aperis lian Redekunstige grondslag van verstandhouding (Retorika fundamento de interrilato), kiu foje estas konsiderata kiel la unua nederlanda verko je la tereno de signifiko. Li apartenis en 1916 al la fondintoj de la Internacia lernejo por filozofio en Amersfoort, kiu laŭ li devus fariĝi centro ‘por pliprofundigo de vivo- kaj mondorigardo’. Krom tio estis la instruo de la signifiko, speciale la signifo de la lingvo por la homaj interrilatoj, por li grava inspirfonto. Li kulturis en tiu tempo intensajn kontaktojn kun la fondintino Victoria Lady Welby.

Je la 18-a de februaro 1922 Frederik van Eeden, 61-jaraĝa, Rom-katolikiĝis post konvertiĝa periodo kiu daŭris ekde 1919.

van Eeden entombiĝis je la rom-katolika tombejo en Bussum.

Libraro[redakti | redakti fonton]

Afiŝo de Theo Molkenboer por: De Bokkenrijder aŭ het skelet. de Frederik van Eeden
La malgranda Johano, fasadotabulo en Gouda
  • De Paddestoel aŭ De gevaarlijke hartstocht, Komedio (1882)
  • Het sonnet (1883)
  • Frans Hals (1884)
  • Het poortje, aŭ De duivel in Kruimelburg (1884)
  • De kleine Johannes (1885)
  • Grassprietjes (sub la pseŭdonimo Cornelis Paradijs) (1885)
  • De student thuis - Komedio- (1886)
  • Het hypnotisme en de wonderen (1886)
  • Gedachten (1887)
  • Noorderlicht (1888)
  • Don Torribio (1890)
  • Studies (1890)
  • Ellen, Een lied van de smart (1891)
  • Johannes Viator, Het boek van de liefde (1892)
  • De broeders (1894)
  • Studies. Dua serio (1894)
  • Het lied van schijn en wezen (1895-1922)
  • Lioba (1897)
  • Studies. Tria serio (1897)
  • Enkele verzen (1898)
  • Waarvan leven wij ? -Nutsrede - (1898)
  • Waarvoor werkt gij ? - Toespraak- (1899)
  • Van de koele meren des doods (1900)
  • Van de passielooze lelie (1901)
  • Binnenlandsche kolonisatie (1901)
"Mi amas la blankan akvolilion"
  • De waterlelie (1901)
  • De blijde wereld (1903)
  • Over woordkunst (1903)
  • Gemeenschappelijk grondbezit (1903)
  • Studies. Vierde reeks (1904)
  • De kleine Johannes II en III (1905, 1906)
  • Het Poortje of De Duivel in de Kruimel (1906)
  • Minnestral (1907)
  • Dante en Beatrice (1908)
  • IJsbrand (1908)
  • De idealisten of Het beloofde land - Teatraĵo - (1909)
  • De nachtbruid (1909)
  • Het paleis van Circe - Teatraĵo - (1910)
  • Welt Eroberung durch Heldenliebe (1911)
  • Open brief aan de padvinders (1911)
  • Sirius en Siderius deel 1 De Ouders (1912)
  • Happy Humanity (1912)
  • Pauls ontwaken (1913)
  • In kenterend getij - Dramo - (1913)
  • Sirius en Siderius deel 2 Het Kind (1914)
  • Sirius en Siderius deel 3 Geroepen of Verkooren (1914)
  • Aan de vrije jeugd (1914)
  • De heks van Haarlem (1914) honore je la malfermo de la urboteatro en Haarlem
  • Bij het licht van de oorlogsvlam (1915)
  • De Bokkenrijder of het skelet (1917)
  • Jezus' leer en verborgen leven (1919)
  • Van de Passielooze Lelie (1920)
  • Het godshuis in de lichtstad (1921)
  • Kerk en communisme (1921)
  • Het roode lampje - 2 delen - pripensadoj - (1921)
  • Aan mijn Engelbewaarder kaj aliaj poemoj (1922)
  • Uit Jezus' openbaar leven (1922)
  • Isméa, of De stervende vlinder, fabelo (1923)
  • Langs den weg (1925)
  • Jeugd-verzen (1926)
  • Liber Amicorum (1930)
  • Mijn dagboek (parto 1-4, 1931)
  • Brieven aan Henri Borel (1933)
  • Eucharistie - kun frontispico de Jan Toorop - (sen jaro)

Postmorte publikigita[redakti | redakti fonton]

  • Mijn dagboek (parto 5-8, 1933-1934; parto 9, [1946])
  • De geestelijke verovering der wereld (1933)
  • Over dromen (1956)
  • Dromenboek (1979)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. En 1982 tiu libro estis filmita fare de Nouchka van Brakel kun Renée Soutendijk en la ĉefrolo.