La Malgranda Johano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Malgranda Johano
La Malgranda Johano
La Malgranda Johano
Aŭtoro Frederik van Eeden
Eldonjaro 1926
Urbo Berlino
Eldoninto Rudolf Mosse
Paĝoj 183
vdr

La Malgranda Johano [1] estas alegoria fabelo de la nederlanda verkisto kaj psiĥiatro Frederik van Eeden, aperinta en 1887. Ekzistas du tradukoj en Esperanton. La plej malnova estis tradukita de Hendrik Bulthuis kaj aperis en la jaro 1926 ĉe Rudolf Mosse en Berlino kiel numeroj 2-4 de la serio "Biblioteko Tutmonda". En 1986 eldonejo Fonto prizorgis pli novan Esperantlingvan version de La Malgranda Johano tradukita de Rejna de Jong.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Fabelo por maturuloj. Per simplaj rimedoj la aŭtoro kreis poeziplenan bildaron; lian harmonian stilon la tre lerta tradukinto havigis al la Esperanta teksto. 
— 1926, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 181
Citaĵo
 Fabelo por grandaj personoj, ne el la amuza speco sed el tiuj kies instruo, estas kaŝata sub dika ŝelo. La malrealaj vivo, personoj, okazoj estas simbola kreaĵo, filozofia rigardo al la profundaj regionoj de l' homa cerbo, pripensado pri la reciprokaj influoj de l' individuo kontraŭ la naturo kaj la kulturo, rakonto pri la nekonscia parto de l' vivo kaj ne la korpa aŭ la spirita. Per simplaj rimedoj la aŭtoro kreis poeziplenan bildaron, lian harmonian stilon la tre lerta tradukinto havigis al la Esperanta teksto, ĉi tiu estas ne nur lingve bona sed vere flua kaj eleganta, malofta je novaj vortoj. 
— 1926, Historio de Esperanto II, paĝo 605

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo numero 4163, paĝo 368

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]