Tachtigers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Tachtigers (esperante okdekanoj; tio estas 1880-anoj) aŭ la Beweging van Tachtig (esperante Movado de Okdek[1]) estis verkista movado en la nederlanda literaturo inter 1880 kaj 1894. En la verkoj de la movadanoj impresionismo kaj naturalismo estas gravaj influoj. La plej gravaj kontribuoj estas la novigoj en poezio. La movado estas malfrua daŭrigo de romantikismo, sed samtempe kritikema pri romantikismo.

Willem Versluys, Hein Boeken, Annette Versluys-Poelman, Charles van Deventer, Mieb Pijnappel en Willem Kloos. Foto de Willem Witsen.

Gravuloj estis Willem Kloos, kiu pli-malpli fondis la movadon, Hélène Swarth, Albert Verwey, la komponisto Alphons Diepenbrock, Frederik van Eeden, Lodewijk van Deyssel, Frans Erens kaj Herman Gorter. La en 1881 mortinto Jacques Perk, kies senetojn Kloos eldonis, estis la granda ekzemplulo de la Tachtigers.

Novaj sonoj[redakti | redakti fonton]

Karakterizaj kaj polemikaj estis la unuaj verkoj de la nova generacio de literaturistoj, kiuj poste nomis sin la Movado de Okdek. Tiu nova generacio de artistoj, ĉefe poetoj, estis ĉefe interligita per komuna revo pri beleco. L'art pour l'art iĝis la kredo kaj amo iĝis la ĉeftemo. La okdekanoj difinis la koncepton de beleco laŭ propra maniero: ĉiu artaĵo, kiu alvokas emociojn, estas estetika. Ankaŭ malagrablaj, malĝojaj kaj eĉ "malbelaj" aferoj povus tielmaniere atingi "estetikan" kvaliton. Personaj spertoj kaj sensaj impresoj estis tial tre gravaj por ili, sed samtempe ili volis, ke tiuj spertoj preteriru la individuan nivelon kaj ke tiuj spertoj lokiĝu en pli vasta, metafizika kunteksto. La Tachtigers eksplicite volis liberigi sin de la retorikaj kaj moralismaj ecoj, kiuj karakterizis la arton de sia tempo.

Principoj[redakti | redakti fonton]

Jen resumo pri la principoj de la Movado de Okdek:

  • estetikismo: glorado de beleco;
  • l'art pour l'art (esperante la arto por la arto); arto servu nur esti arto. Tiele ĝi estas tute malutila;
  • individuismo: arto kiel la plej individua esprimo pri la plej individua emocio;
  • unueco de formo kaj enhavo: ĉi tiu principo kontraŭas la ideon ke esprimoj povas esti duforme: "kutime esprimita" kaj "arte esprimita";
  • la perceptebla realo kiel deirpunkto: gvidante realismen, naturismen kaj "sensivitismen" (la strebo "klarigi senpense tion, kion oni travivas" laŭ Herman Gorter);
  • kaj laste postula originaleco kaj la evito de kliŝoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1934) “La nederlanda literaturo”, Literatura Mondo (eo), p. 187. “Tuta revolucio en la nederlanda literaturo estas la t. n. Movado de Okdek (t. e. 1880).”. 

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gerben Colmjon, De Beweging van Tachtig: een cultuurhistorische verkenning in de 19e eeuw (Utrecht/Antwerpen 1963).
  • Enno Endt, Het festijn van Tachtig: De vervulling van heel groote dingen scheen nabij (Amsterdam 1990).
  • Martien J.G. de Jong, Honderd jaar later: Essays over schrijvers en geschriften uit de Beweging van Tachtig (Baarn 1985).
  • Henny Vrienten, Ik ween om bloemen in de knop gebroken: De Tachtigers (1a eldono; Amsterdam 2004).
  • Jan Oosterholt, De bril van Tachtig: Het beeld van de 19e-eeuwse Nederlandse dichtkunst (Amsterdam 2005).
  • Corrado Hoorweg, Van Mathilde tot Mei: De dichters van 1880 en de vriendschapssonnetten van Jacques Perk en Willem Kloos (Baarn 2014).