Mizoramaj, manipuraj kaj kaĉinaj pluvarbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mizoramaj, manipuraj kaj kaĉinaj pluvarbaroj
ekoregiono
SAJEK Valley form mountain.jpg
Koordinatoj24° 14′ 0″ N, 94° 0′ 0″ O (mapo)24.233394Koordinatoj: 24° 14′ 0″ N, 94° 0′ 0″ O (mapo) [+]

Mizoramaj, manipuraj kaj kaĉinaj pluvarbaroj (Tero)
Situo de ekoregiono
Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Mizoram-Manipur-Kachin rain forests ecoregion [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La mizoramaj, manipuraj kaj kaĉinaj pluvarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la hindoĉina ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de la malpli altaj montetoflankoj de la montara limoregiono de Barato, Bangladeŝo kaj Birmo. La ekoregiono okupas 135 600 kvadratajn kilometrojn . Situante kie la biotoj de Hindujo kaj Hindoĉinujo renkontas kaj en la transirejo de tropikaj kaj subtropikaj regionoj de Azio, la mizoramaj, manipuraj kaj kaĉinaj pluvarbaroj gastigas grandan biodiversecon. La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-regiono "naga-manipuri-ĉin-montetaj humidaj arbaroj" [1] kaj de la hindoĉina biodiverseco-riĉaĵejo.

Tutmonda situo de la tropikaj humidaj foliarbaroj.
Arbaroj en Mizoramo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono estas karakterizata de duon-ĉiamverda pluvarbaro, kovranta la pli malaltajn altecojn de Ĉin-Montetoj (Arakan-Joma-Montaro) en Raĥineo de Birmo kaj la barata subŝtato de Manipuro kaj la najbaraj bangladeŝaj Ĉitagong-Montetoj, tiam etendante norden laŭlonge de Naga-Montetoj kaj Mizo-Montetoj por kovri la plej grandan parton el la barataj subŝtatoj Nagalando kaj Mizoramo, kaj orienten en tuta la birma Sagaing-Provinco kaj la barata Kaĉino apud la birma-ĉina limo.

La birmaj marbordaj pluvarbaroj okupas la marbordan malaltaĵojn de Birmo en la sudo kaj sudokcidento. Okcidente, la ekoregiono limtuŝas la meghalajajn subtropikajn arbarojn en sudorienta Asamo, kaj la kvazaŭĉiamverdajn arbarojn de la bramaputra valo en la asamaj malaltaĵoj. La mizoramaj, manipuraj kaj kaĉinaj pluvarbaroj etendiĝas ĝis altitudo de 1 000 metroj en la Ĉin-Montetoj (Arakan-Joma-Montaro), kaj la ĉin-montetaj arakan-joma-montaraj montarbaraj okupas la parton de la montaro super 1 000 metroj. Kiam la mizoramaj, manipuraj kaj kaĉinaj arbaroj etendiĝas orienten tra Birmo, ili estas limigitaj de la iravadiaj humidaj foliarbaroj de la Iravadia Baseno en la sudo, kaj de la pli alte situintaj nord-triangulaj subtropikaj arbaroj norde kaj la nord-hindoĉinaj subtropikaj arbaroj oriente. La nordorient-barataj kaj birmaj pinaroj okupas la pli altajn altitudojn de Naga-Montetoj laŭlonge de la nagalanda-birma limo, kaj estas ĉirkaŭataj de la mizoramaj, manipuraj kaj kaĉinaj pluvarbaroj okcidente, sude kaj oriente.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de la regiono estas tropika kaj humida, kvankam iom pli malvarmeta ol tiu de la apudaj malaltaĵoj. La precipitaĵo plejofte estas de bengala-golfa musonventa origino, kaj partoj de la ekoregiono povas ricevi ĝis 2 000 milimetrojn da jara pluvo.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Arbaroj apud Singdanalo-Lago, Manipuro.

La superrega plantokomunumo estas kvazaŭĉiamverda pluvarbaro, kiu kovras la plimulton de la sendifekta ekoregiona areo, aŭ totalon de 36% el ties surfaco. Aliaj plantokomunumoj inkludas tropikan humidan ĉiamverdan arbaron (5% el la totala ekoregiona areo), tropikan humidan deciduan arbaron (2%), montaran humidan mezvarman arbaron (2%), kaj subtropikan montarbaron (1%). 19% el la ekoregiona areo estis senarbarigita, ĉefe por agrikulturo kaj paŝtado, kaj 34% el la ekoregiono konsistas el degenerintaj areoj [2].

La kvazaŭ-ĉiamverdaj pluvarbaroj estas dominataj de arboj de la familio de dipterokarpacoj, inkluzive de Dipterocarpus alatus, D. turbinatus, D. griffithii, Parashorea stellata, Hopea odorata, Shorea burmanica, kaj Anisoptera scaphula. Arboj de aliaj familioj inkludas Swintonia floribunda, Eugenia grandis, Xylia xylocarpa, Gmelina aborea, Bombax insignis, Bombax ceiba, Albizia procera, kaj Castanopsis spp. [3].

Faŭno[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono estas hejmo al 149 konataj specioj de mamuloj. Tiuj inkludas du preskaŭ-endemiajn speciojn, Pipistrellus joffrei (kiropteroj) , kaj Hadromys humei (musedoj). En la ekoregiono vivas pluraj endanĝerigataj mamulospecioj, inkluzive de la tigro (Panthera tigris), la nebula neofeliso (Neofelis nebulosa), la azia elefanto (Elephas maximus), la hajnana cervo (Cervus eldii), la gaŭro (Bos gaurus), la griza goralo (Nemorhaedus goral), la malgranda pando (Ailurus fulgens), Lutrogale perspicillata, la granda hinda zibeto (Viverra zibetha), Mustela strigidorsa (musteloj), la ursmakako (Macaca assamensis), la stumpovosta makako (Macaca arctoides), la porkovosta makako (Macaca nemestrina), Semnopithecus pileatus (cerkopitekedoj), kaj la blankbrova gibono (Hylobates hoolock)[1].

La ekoregiono gastigas 580 birdospeciojn [1], de kiuj 6 estas preskaŭ-endemiaj : la manipura koturno (Perdicula manipurensis), kaj la timaliedoj Garrulax virgatus, Garrulax austeni, Pellorneum palustre, Spelaeornis longicaudatus kaj Sphenocichla humei.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 angle Wikramanayake, Eric; Eric Dinerstein; Colby J. Loucks; et al. (2002). Terrestrial Ecoregions of the Indo-Pacific: a Conservation Assessment. Island Press; Washington, DC. pp. 377-379
  2. angle Wikramanayake, Eric; Eric Dinerstein; Colby J. Loucks; et al. (2002). Terrestrial Ecoregions of the Indo-Pacific: a Conservation Assessment. Island Press; Washington, DC. p 234
  3. angle Wikramanayake, Eric; Eric Dinerstein; Colby J. Loucks; et al. (2002). Terrestrial Ecoregions of the Indo-Pacific: a Conservation Assessment. Island Press; Washington, DC. p 377

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Orientalisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
IM0101 Andamaj pluvarbaroj Flago-de-Barato.svg Barato
IM0102 Borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj Flag of Indonesia.svg Indonezio, Flago-de-Malajzio.svg Malajzio
IM0103 Borneaj montaraj pluvarbaroj Flago-de-Brunejo.svg Brunejo, Flag of Indonesia.svg Indonezio, Flago-de-Malajzio.svg Malajzio
IM0104 Borneaj torfeaj marĉarbaroj Flag of Indonesia.svg Indonezio
IM0105 Kvazaŭĉiamverdaj arbaroj de la bramaputra valo Flago-de-Barato.svg Barato
IM0106 Kardamom-Montaraj pluvarbaroj Flag of Cambodia.svg Kamboĝo, Flago-de-Tajlando.svg Tajlando, Flago-de-Vjetnamio.svg Vjetnamio
IM0111 Barataj orient-altaĵaj humidaj deciduaj arbaroj Flago-de-Barato.svg Barato
IM0115 Himalajaj subtropikaj foliarbaroj Flago-de-Barato.svg Barato, Flago-de-Butano.svg Butano, Flago-de-Nepalo.svg Nepalo
IM0118 Jiangnanaj subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio
IM0120 Malsupra-gango-ebenaĵaj humidaj deciduaj arbaroj Flago-de-Bangladeŝo.svg Bangladeŝo, Flago-de-Barato.svg Barato
IM0122 Luzonaj montaraj pluvarbaroj Flago-de-la-Filipinoj.svg Filipinoj
IM0123 Luzonaj pluvarbaroj Flago-de-la-Filipinoj.svg Filipinoj
IM0124 Malabar-marbordaj humidaj arbaroj Flago-de-Barato.svg Barato
IM0126 Meghalajaj subtropikaj arbaroj Flago-de-Barato.svg Barato
IM0127 Mentaŭajaj pluvarbaroj Flag of Indonesia.svg Indonezio
IM0128 Mindanaaj montaraj pluvarbaroj Flago-de-la-Filipinoj.svg Filipinoj
IM0130 Mindoraj pluvarbaroj Flago-de-la-Filipinoj.svg Filipinoj
IM0131 Mizoramaj, manipuraj kaj kaĉinaj pluvarbaroj Flago-de-Barato.svg Barato, Flago-de-Bangladeŝo.svg Bangladeŝo, Flago-de-Birmo.svg Birmo
IM0134 Nordokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj Flago-de-Barato.svg Barato
IM0137 Nord-hindoĉinaj subtropikaj arbaroj Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio, Laoso, Flago-de-Birmo.svg Birmo, Flago-de-Tajlando.svg Tajlando, Flago-de-Vjetnamio.svg Vjetnamio
IM0142 Orisaj kvazaŭĉiamverdaj arbaroj Flago-de-Barato.svg Barato
IM0143 Palavanaj pluvarbaroj Flago-de-la-Filipinoj.svg Filipinoj
IM0144 Duoninsul-malajziaj montaraj pluvarbaroj Flago-de-Malajzio.svg Malajzio, Flago-de-Tajlando.svg Tajlando
IM0145 Duoninsul-malajziaj turfejaj marĉarbaroj Flago-de-Malajzio.svg Malajzio, Flago-de-Tajlando.svg Tajlando
IM0146 Duoninsul-malajziaj pluvarbaroj Flago-de-Malajzio.svg Malajzio, Flago-de-Tajlando.svg Tajlando
IM0147 Ruĝ-riveraj dolĉakvaj marĉarbaroj Flago-de-Vjetnamio.svg Vjetnamio
IM0150 Sudokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj Flago-de-Barato.svg Barato
IM0151 Sudokcident-ghataj montaraj pluvarbaroj Flago-de-Barato.svg Barato
IM0154 Srilankaj malaltaĵaraj pluvarbaroj Flago-de-Srilanko.svg Srilanko
IM0155 Srilankaj montaraj pluvarbaroj Flago-de-Srilanko.svg Srilanko
IM0157 Sumatraj dolĉakvaj marĉarbaroj Flag of Indonesia.svg Indonezio
IM0158 Sumatraj malaltaĵaj pluvarbaroj Flag of Indonesia.svg Indonezio
IM0159 Sumatraj montaraj pluvarbaroj Flag of Indonesia.svg Indonezio
IM0160 Sumatraj torfejaj marĉarbaroj Flag of Indonesia.svg Indonezio
IM0161 Arbaroj de Sunda Lando sur Kerangas Flag of Indonesia.svg Indonezio
IM0163 Tenaserimaj-sudtajlandaj kvazaŭĉiamverdaj pluvarbaroj Flago-de-Birmo.svg Birmo, Flago-de-Malajzio.svg Malajzio, Flago-de-Tajlando.svg Tajlando
IM0172 Subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj de Tajvano Flago-de-Tajvano.svg Tajvano

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]