Jiangnanaj subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jiangnanaj subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj
ekoregiono
A forest scene of Xibin town,Youxi county.JPG

Koordinatoj25° 15′ 0″ N, 113° 15′ 0″ O (mapo)25.25113.25Koordinatoj: 25° 15′ 0″ N, 113° 15′ 0″ O (mapo) [+]
Areo662 292 km² (66 229 200 ha) [+]

Jiangnanaj subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono.
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Situo de la tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj en la mondo.

La jiangnanaj subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la hindoĉina ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al la tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de Jiangnano en sudorienta Ĉinujo. La ekoregiono estas parto de tutmondaj 200-regiono, la "sudorient-ĉinaj kaj hajnanaj humidaj arbaroj".

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono kovras 663 600 kvadratajn kilometrojn. Ĝi inkludas la vastan montetan regionon kiu troviĝas sude de la malsupra jangzia baseno kaj norde de la tropikaj marbordaj ebenaĵoj de sudorienta Ĉinujo. Ĝi etendiĝas ekde la sudorienta marbordo okcidenten al junanaj kaj gŭiĝoŭaj altebenaĵoj.

La klimato estas malsevera. La precipitaĵo-modeloj estas musono-dominataj kun somerpluvo kaj varma vetero printempe. Klimataj influoj el centra Ĉinujo alportas pli da vintra precipitaĵo al tiu areo ol la sezonaj tropikaj areoj kiuj troviĝas sudokcidente. Tiu parto de Ĉinujo estas ankaŭ submetita al oftaj tajfunoj.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Arbaro humida de Ksian-Distrikto, Fuĝjano.

La arbaroj de Nanling-Montaro estas superregataj de kastanopsoj (Castanopsis spp.) kaj aliaj membroj de la fagacoj (Quercus spp., Cyclobalanopsis spp.), kun Schima spp., membro de la teacoj kaj diversaj laŭracoj kiel gravaj asociatoj. Tiu kombinaĵo de kverko, laŭracoj kaj Schima spp. identigas tiun arbaron kun tiuj de aliaj regionoj de montara subtropika Azio kiuj estas larĝe disvastigintaj ekde Tajvano okcidenten al piedmontetoj de nepala Himalajo. Pli sekaj kreskejoj estas dominataj de kverkoj. Arbaroj sur kalkoŝtono troviĝas sub 1 000 m kaj subtenas kvazaŭ-deciduan foliarbaron superregatan de Cyclobalanopsis glauca, Cinnamomum calcarea, Ulmus parvifolia, Bridelia fordii, kaj Celtis spp. en humidaj ejoj kaj Canthium dicoccum, Cornus fordii, kaj Sapium rotundifolium en pli sekaj ejoj kun malprofundaj grundoj.

La arbaroj de sudokcidenta Gŭangŝio estas tipaj por tiu ekoregiono. Tie ĉi la konsisto de la arbaroj vegetantaj sur grejso kaj skistargilo-montetoj estas tute diferenca de tiu de la arbaroj sur kalkoŝtono-montetoj, kvankam ambaŭ samhavas la dominantaj arbospecioj Eberhardtia aurata, Hopea chinensis kaj Saraca chinensis. Ĉar ili ne taŭgas por la terkulturo, la kalkoŝtonmontetoj subtenas la plej vastajn sezonajn arbarojn, inkluzive de endemiaj specioj kiaj Parashorea chinensis kaj aliaj membroj de la tropika familio de la dipterokarpacoj.

La subtropikaj arbaroj de la malaltaĵoj estas nuntempe preskaŭ neniigitaj. La dominantaj arbospecioj inkludas fagacojn (Castanopsis spp., Cyclobalanopsis spp., Fagus spp.), teacojn (Shima spp., Camellia spp.) kaj laŭracojn (Phoebe spp., Persea spp., Cinnamomum spp.) kaj la proktetitan Cryptocaria chinensis (laŭracoj), kies arboŝelo produktas valoran volatilan oleon.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Pluraj protektitaj mamulospecioj kun limigitaj arealoj troviĝas en Gŭangŝio kaj en la ekoregiono. El ili estas notindaj : Presbytis leucocephalus, P. francoisi (cerkopitekedoj), kaj Naemorhedus sumatraensis (kaprenoj). Manis pentadactyla estas relative abunda la regiono.

Iuj protektataj birdoj inkludas flavabdomenan tragopanon (Tragopan caboti) kaj nigran cikonion (Ciconia nigra). Pluraj amfibioj kaj rampuloj ankaŭ estas listigitaj, inkluzive de la giganta salamandro (Megalobatrachus davidiana) kaj kelonio (Chelonia mydas).

La ekoregiono estas birdospecioriĉa. Specialaj areoj ene de la ekoregiono tipe ampleksas 400 da specioj aŭ pli. Migrantaj paseroformaj birdoj povas travintri en la subtropikaj arbaroj aŭ trairi la areon por vintrumi en tropika Sudorienta Azio. Granatoriolo (Oriolus traillii) estas specio kun limigita arealo kiu vizitas arbarigitaj deklivoflankoj somere. Riveroj kaj lagoj (nuntempe malpli ĉeestantaj) provizas per decida vintra vivejo por multaj akvobirdoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Orientalisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
IM0101 Andamaj pluvarbaroj Flago-de-Barato.svg Barato
IM0102 Borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj Flago-de-Indonezio.svg Indonezio, Flago-de-Malajzio.svg Malajzio
IM0103 Borneaj montaraj pluvarbaroj Flago-de-Brunejo.svg Brunejo, Flago-de-Indonezio.svg Indonezio, Flago-de-Malajzio.svg Malajzio
IM0104 Borneaj torfeaj marĉarbaroj Flago-de-Indonezio.svg Indonezio
IM0105 Kvazaŭĉiamverdaj arbaroj de la bramaputra valo Flago-de-Barato.svg Barato
IM0106 Kardamom-Montaraj pluvarbaroj Flag of Cambodia.svg Kamboĝo, Flago-de-Tajlando.svg Tajlando, Flago-de-Vjetnamio.svg Vjetnamio
IM0111 Barataj orient-altaĵaj humidaj deciduaj arbaroj Flago-de-Barato.svg Barato
IM0115 Himalajaj subtropikaj foliarbaroj Flago-de-Barato.svg Barato, Flago-de-Butano.svg Butano, Flago-de-Nepalo.svg Nepalo
IM0118 Jiangnanaj subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio
IM0120 Malsupra-gango-ebenaĵaj humidaj deciduaj arbaroj Flago-de-Bangladeŝo.svg Bangladeŝo, Flago-de-Barato.svg Barato
IM0122 Luzonaj montaraj pluvarbaroj Flago-de-la-Filipinoj.svg Filipinoj
IM0123 Luzonaj pluvarbaroj Flago-de-la-Filipinoj.svg Filipinoj
IM0124 Malabar-marbordaj humidaj arbaroj Flago-de-Barato.svg Barato
IM0126 Meghalajaj subtropikaj arbaroj Flago-de-Barato.svg Barato
IM0127 Mentaŭajaj pluvarbaroj Flago-de-Indonezio.svg Indonezio
IM0128 Mindanaaj montaraj pluvarbaroj Flago-de-la-Filipinoj.svg Filipinoj
IM0130 Mindoraj pluvarbaroj Flago-de-la-Filipinoj.svg Filipinoj
IM0131 Mizoramaj, manipuraj kaj kaĉinaj pluvarbaroj Flago-de-Barato.svg Barato, Flago-de-Bangladeŝo.svg Bangladeŝo, Flago-de-Birmo.svg Birmo
IM0134 Nordokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj Flago-de-Barato.svg Barato
IM0137 Nord-hindoĉinaj subtropikaj arbaroj Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio, Laoso, Flago-de-Birmo.svg Birmo, Flago-de-Tajlando.svg Tajlando, Flago-de-Vjetnamio.svg Vjetnamio
IM0142 Orisaj kvazaŭĉiamverdaj arbaroj Flago-de-Barato.svg Barato
IM0143 Palavanaj pluvarbaroj Flago-de-la-Filipinoj.svg Filipinoj
IM0144 Duoninsul-malajziaj montaraj pluvarbaroj Flago-de-Malajzio.svg Malajzio, Flago-de-Tajlando.svg Tajlando
IM0145 Duoninsul-malajziaj turfejaj marĉarbaroj Flago-de-Malajzio.svg Malajzio, Flago-de-Tajlando.svg Tajlando
IM0146 Duoninsul-malajziaj pluvarbaroj Flago-de-Malajzio.svg Malajzio, Flago-de-Tajlando.svg Tajlando
IM0147 Ruĝ-riveraj dolĉakvaj marĉarbaroj Flago-de-Vjetnamio.svg Vjetnamio
IM0150 Sudokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj Flago-de-Barato.svg Barato
IM0151 Sudokcident-ghataj montaraj pluvarbaroj Flago-de-Barato.svg Barato
IM0154 Srilankaj malaltaĵaraj pluvarbaroj Flago-de-Srilanko.svg Srilanko
IM0155 Srilankaj montaraj pluvarbaroj Flago-de-Srilanko.svg Srilanko
IM0157 Sumatraj dolĉakvaj marĉarbaroj Flago-de-Indonezio.svg Indonezio
IM0158 Sumatraj malaltaĵaj pluvarbaroj Flago-de-Indonezio.svg Indonezio
IM0159 Sumatraj montaraj pluvarbaroj Flago-de-Indonezio.svg Indonezio
IM0160 Sumatraj torfejaj marĉarbaroj Flago-de-Indonezio.svg Indonezio
IM0161 Arbaroj de Sunda Lando sur Kerangas Flago-de-Indonezio.svg Indonezio
IM0163 Tenaserimaj-sudtajlandaj kvazaŭĉiamverdaj pluvarbaroj Flago-de-Birmo.svg Birmo, Flago-de-Malajzio.svg Malajzio, Flago-de-Tajlando.svg Tajlando
IM0172 Subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj de Tajvano Flago-de-Tajvano.svg Tajvano

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]