Himalajaj subtropikaj foliarbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Himalajaj subtropikaj foliarbaroj
ekoregiono
Sal forest leofleck.jpg

Areo38 200 km² (3 820 000 ha) [+]

Himalajaj subtropikaj foliarbaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La himalajaj subtropikaj foliarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la hinda ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de Barato, Butano kaj Nepalo.

Situo de la tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj en la mondo.
Fortik-ŝorea arbaro en Ĉitŭana Nacia Parko.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono kovras areon de 38 200 kvadrataj kilometroj, irante en mallarĝa strio tra centra Himalajo inter altitudoj de 500 kaj 1000m. Je pli malaltaj altitudoj, la subtropikaj foliarbaroj renkontas la savanon kaj herbejojn de Terai-Duar. Super 1000 m, la foliarbaroj transiras al himalajaj subtropikaj pinaroj.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono gastigas larĝan variadon de plantaj komunumoj, kaŭze de siaj kompleksa topografio, diferencaj grundoj, kaj variadoj je precipitaĵo ekde la pli seka okcidento ĝis la pli humida oriento. Ĝia situo sur la suda deklivo de Himalajo permesas miksadon de plantoj kaj bestoj el la orientalisa kaj palearktisa ekozonoj. La ĉefaj arbaraj tipoj inkluzivas dodoneajn arbedarojn, subtropikajn sekajn ĉiamverdajn arbarojn de pintfolia olivujo, nordajn sekajn miksajn deciduajn arbarojn, sekajn fortik-ŝoreajn arbarojn (Shorea robusta) de Siŭalik-Montaro, humidajn miksajn deciduajn arbarojn, subtropikajn humidajn montetajn foliarbarojn, nordajn tropikajn kvazaŭĉiamverdajn arbarojn, kaj nordajn tropikajn humidajn ĉiamverdajn arbarojn.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Pluraj mamuloj, hejmaj en la ekoregiono, estas minacataj, inkluzive de la tigro (Panthera tigris), la Azia elefanto (Elephas maximus), la lutrogalo (Lutrogale perspicillata), la nebula neofeliso (Neofelis nebulosa), la gaŭro (Bos gaurus), Nemorhaedus sumatraensis (kaprenoj), Callosciurus pygerythrus (sciuredoj), kaj Hylopetes alboniger (sciuredoj). La malofta orumita languro Trachypithecus geei vivas en la orienta parto de la ekoregiono, kaj ĝia arealo etendiĝas en la najbarajn orient-himalajajn foliarbarojn.

340 specioj de birdoj hejmas en la ekoregiono, kun unu endemia specio, kaŝtan-bresta perdriko (Arborophila mandellii).

Naturprotekto[redakti | redakti fonton]

Proksimume 7% de la ekoregiono troviĝas ene de protektitaj areoj. La ok protektitaj areoj kiuj kovras parton de la ekoregiono estas Sohagabarŭo kaj Valmikinagaro en Barato, Parsa Sovaĝeja Rezervejo, Ĉitŭana Nacia Parko, Bardia Nacia Parko en Nepalo, kaj Reĝa Manasa Nacia Parko, Khaling/Neoli Sovaĝeja Rezervejo kaj Fiibsoo Sovaĝeja Rezervejo en Butano.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Orientalisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
IM0101 Andamaj pluvarbaroj Flago-de-Barato.svg Barato
IM0102 Borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj Flago-de-Indonezio.svg Indonezio, Flago-de-Malajzio.svg Malajzio
IM0103 Borneaj montaraj pluvarbaroj Flago-de-Brunejo.svg Brunejo, Flago-de-Indonezio.svg Indonezio, Flago-de-Malajzio.svg Malajzio
IM0104 Borneaj torfeaj marĉarbaroj Flago-de-Indonezio.svg Indonezio
IM0105 Kvazaŭĉiamverdaj arbaroj de la bramaputra valo Flago-de-Barato.svg Barato
IM0106 Kardamom-Montaraj pluvarbaroj Flag of Cambodia.svg Kamboĝo, Flago-de-Tajlando.svg Tajlando, Flago-de-Vjetnamio.svg Vjetnamio
IM0111 Barataj orient-altaĵaj humidaj deciduaj arbaroj Flago-de-Barato.svg Barato
IM0115 Himalajaj subtropikaj foliarbaroj Flago-de-Barato.svg Barato, Flago-de-Butano.svg Butano, Flago-de-Nepalo.svg Nepalo
IM0118 Jiangnanaj subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio
IM0120 Malsupra-gango-ebenaĵaj humidaj deciduaj arbaroj Flago-de-Bangladeŝo.svg Bangladeŝo, Flago-de-Barato.svg Barato
IM0122 Luzonaj montaraj pluvarbaroj Flago-de-la-Filipinoj.svg Filipinoj
IM0123 Luzonaj pluvarbaroj Flago-de-la-Filipinoj.svg Filipinoj
IM0124 Malabar-marbordaj humidaj arbaroj Flago-de-Barato.svg Barato
IM0126 Meghalajaj subtropikaj arbaroj Flago-de-Barato.svg Barato
IM0127 Mentaŭajaj pluvarbaroj Flago-de-Indonezio.svg Indonezio
IM0128 Mindanaaj montaraj pluvarbaroj Flago-de-la-Filipinoj.svg Filipinoj
IM0130 Mindoraj pluvarbaroj Flago-de-la-Filipinoj.svg Filipinoj
IM0131 Mizoramaj, manipuraj kaj kaĉinaj pluvarbaroj Flago-de-Barato.svg Barato, Flago-de-Bangladeŝo.svg Bangladeŝo, Flago-de-Birmo.svg Birmo
IM0134 Nordokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj Flago-de-Barato.svg Barato
IM0137 Nord-hindoĉinaj subtropikaj arbaroj Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio, Laoso, Flago-de-Birmo.svg Birmo, Flago-de-Tajlando.svg Tajlando, Flago-de-Vjetnamio.svg Vjetnamio
IM0142 Orisaj kvazaŭĉiamverdaj arbaroj Flago-de-Barato.svg Barato
IM0143 Palavanaj pluvarbaroj Flago-de-la-Filipinoj.svg Filipinoj
IM0144 Duoninsul-malajziaj montaraj pluvarbaroj Flago-de-Malajzio.svg Malajzio, Flago-de-Tajlando.svg Tajlando
IM0145 Duoninsul-malajziaj turfejaj marĉarbaroj Flago-de-Malajzio.svg Malajzio, Flago-de-Tajlando.svg Tajlando
IM0146 Duoninsul-malajziaj pluvarbaroj Flago-de-Malajzio.svg Malajzio, Flago-de-Tajlando.svg Tajlando
IM0147 Ruĝ-riveraj dolĉakvaj marĉarbaroj Flago-de-Vjetnamio.svg Vjetnamio
IM0150 Sudokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj Flago-de-Barato.svg Barato
IM0151 Sudokcident-ghataj montaraj pluvarbaroj Flago-de-Barato.svg Barato
IM0154 Srilankaj malaltaĵaraj pluvarbaroj Flago-de-Srilanko.svg Srilanko
IM0155 Srilankaj montaraj pluvarbaroj Flago-de-Srilanko.svg Srilanko
IM0157 Sumatraj dolĉakvaj marĉarbaroj Flago-de-Indonezio.svg Indonezio
IM0158 Sumatraj malaltaĵaj pluvarbaroj Flago-de-Indonezio.svg Indonezio
IM0159 Sumatraj montaraj pluvarbaroj Flago-de-Indonezio.svg Indonezio
IM0160 Sumatraj torfejaj marĉarbaroj Flago-de-Indonezio.svg Indonezio
IM0161 Arbaroj de Sunda Lando sur Kerangas Flago-de-Indonezio.svg Indonezio
IM0163 Tenaserimaj-sudtajlandaj kvazaŭĉiamverdaj pluvarbaroj Flago-de-Birmo.svg Birmo, Flago-de-Malajzio.svg Malajzio, Flago-de-Tajlando.svg Tajlando
IM0172 Subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj de Tajvano Flago-de-Tajvano.svg Tajvano

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]