Pintfolia olivarbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pintfolia olivujo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pintfolia olivarbo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Oleacoj Oleaceae
Genro: Oleo Olea
Specio: Olea europaea
Olea europaea subsp. cuspidata
(Wall. ex G. Don) Cif.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La pintfolia olivarbopintfolia olivujo (Olea europaea subsp. cuspidata) estas subspecio de olivarbo kiu antaŭe estis priskribata kiel Olea cuspidata kaj Olea africana.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Aspekto de la ligno de la pintfolia olivarbo.

Estas ĉiamverda mult-tiga arbo, dimensie variigebla laŭ alto ekde 2 ĝis 15 metroj.

La folioj estas pinate aranĝataj, glatrandaj, 3 ĝis 7 centimetrojn longaj, 0,8 ĝis 2,5 centimetrojn larĝaj, akrapintaj kun hoketo aŭ punkto; la bazo estas ovo-forma ĝis kojno-forma, la randoj estas glataj kaj kurbigitaj, la supra surfaco estas griz-verda kaj brilanta, la suba surfaco havas densan kovraĵon de arĝentecaj, orecaj aŭ brunaj skvamoj. Domatioj ne ĉeestas. La nervuroj supra-limbe estas netaj, malnetaj sub-limbe. La petiolo longas 10 milimetrojn. La floroj troviĝas panikle, kaj longas 50 ĝis 60 milimetrojn. La kaliko estas kvar-loba, kaj longas ĉirkaŭ 1 milimetron. La korolo estas verdece blanka aŭ kremkolara; la korolotubo longas 1 ĝis 2 milimetrojn; la loboj longas ĉirkaŭ 3 milimetrojn, kurbigitaj dum florado. Estas du stamenoj kiuj estas kunigitaj apud la supro de la korolotubo. La stigmo estas du-loba. Kutime la florado okazas printempe.

La fruktoj estas sfera ĝis elipsoida drupo kiu larĝas 6 milimetrojn kaj longas 15 ĝis 25 milimetrojn. Ĝi estas karneca, glaŭka ĝis nebrila, kaj purpur-nigra kiam matura.

La ligno estas aprezita, daŭra, kun forta odoro kiu similas kolonjakvon kaj kun plaĉa lignobildo. Ĝis estas uzata por meblaro kaj por lignotornado.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu afrotropisa kaj orientalisa subspecio havas vastan naturan arealon ekde Suda Afriko, tra Afriko, Mezoriento, Pakistano, Barato ĝis suda Ĉinujo.

Lokaj problemoj[redakti | redakti fonton]

En Aŭstralio ĝi estas konsiderata kiel trudherbon. Ĝi ĉefe estas disvastigata per birdoj kiuj manĝas la fruktojn.

Sinonimoj[redakti | redakti fonton]

Sinonimoj ampleksas Olea africana Mill. Olea chrysophylla Lam.; Olea cuspidata Wall. ex G. Don; Olea europaea subsp. africana (Mill.) P. S. Green; Olea ferruginea Royle; Olea sativa var. verrucosa (Willd.) Roem. & Schult.; Olea verrucosa (Willd.) Link

Arbaroj[redakti | redakti fonton]

Subtropikaj sekaj arbaroj de la pintfolia olivarbo troviĝas en la himalajaj subtropikaj foliarbaroj, tersupraĵa ekoregiono.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]