Lignoteksturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skizo de A kvarone segita & B rekte segita.
Tablo el rivera eŭkalipto kun tipa teksturo.
Acera tubero, ne konfuzende kun bird-okuleca acero.
Fina teksturo de ŝajnakacia robinio.

Parolante pri ligno la termino teksturo rilatas al alternantaj ejoj de relative pli malhela kaj pli hela ligno kiuj rezultas de la diferencaj kreskadaj parametroj, ĉeestantaj en diferencaj sezonoj ( formiĝo de kreskoringoj ). La termino estas diversmaniere uzata sed eble plej gravas en lignoprilaboradaj teknikoj. Priskribante la lignoprilaboradan teknikon por iu lignaĵo, la direkto de la tekniko povas esti :

  • laŭteksture ( facile; donante ĝustan rezulton )
  • kontraŭteksture ( malfacila prilaborado; donante malbonan rezulton kiel splitadon kaj elŝiradon )
  • laŭlarĝteksture ( direkto de tranĉo estas transversa al teksturaj linioj, sed la surfaco de la tranĉo estas ankoraŭ je unu linio kun ili )
  • finoteksture ( ort-angule al teksturo, ekzemple prilaborante la fino de tabulo ).

Atentante pri teksturo necesas kiam oni kunigas lignaĵojn, aŭ kiam oni konceptas lignajn strukturojn. Ekzemple premita spano malpli emas kolapsi se la premo estas aplikata laŭlonge de la teksturo, ol transverse al teksturo. Tekstura direkto influos la tordan tipon kiu videblas en la prilaborita lignaĵo [1].

Priskribante la aranĝon de la ligno en la arbo, diferencigo fareblas. Bazaj teksturaj priskriboj kaj tipoj estas :

  • rekta - teksturo kiu iras en unu direkton, paralele al akso de la arbo;
  • spirala - teksturo kiu spiralas ĉirkaŭ la akso de la arbo;
  • alterna - teksturo kiu spiralas ĉirkaŭ la akso de la arbo, sed ĝi regule inversas sian direkton, alternante, sinsekvante.

Krome, ekzistas kelkaj specialaj teksturaj aranĝoj. Ilia malofteco promocias la valoron kaj de la kruda materialo, kaj de la finprodukto kiu esta parto de ĝi. Ili inkluzivas :

  • bird-okulecon;
  • makulecon;
  • vejnecon;
  • buklecon.

En pli larĝa senso, la termino lignoteksturo estas aplikebla al direkto de la tranĉo, al maniero de segi donitan lignaĵon.

  • rekta teksturo : rekta segado,
  • randa teksturo : kvarona segado aŭ kliva segado, kaj
  • fina teksturo : la teksturo de ligno kiu estas videbla se ĝi estas tranĉita transverse de la kreskoringoj.

Strikte parolante, lignoteksturo ne egalas "lignobildon".

Estas neregula teksturo en tubera ligno, sed tiu ĉi rezultas el multeco de nodoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wood Movement, WoodworkDetails.com Arkivigite je 2010-08-01 per la retarkivo Wayback Machine