Sunda-bretaj mangrovoj
Sunda-bretaj mangrovoj | |
---|---|
Landoj | Malajzio, Indonezio |
Areo | 37 529 km² (3 752 900 ha) |
Biomoj de regiono | mangrovo |

La sunda-bretaj mangrovoj estas tersupraĵa ekoregiono el la sundalanda-filipina ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al mangrovarbaroj de la marbordoj de Borneo kaj orienta Sumatro en Malajzio kaj Indonezio. La ekoregiono kongruas kun la tutmondaj 200-regiono "Grand-sundaj mangrovoj" kaj situas en la biodiverseco-riĉaĵejo Sunda Lando.
Mangrovoj kaj konservas la formon de la marborda linio kaj estas grava vivejo por la mara kaj tersupraĵa vivo.
Flaŭro[redakti | redakti fonton]
Ekzistas pli da plantospecioj ĉi tie ol en la plej multaj mangrovarbaroj en la mondo, kun kvin malsamaj specoj de dominantaj mangrovopartoj en la ekoregiono : Avicennia kaj Sonneratia specioj ĉe la marbordo kie la akvo estas la plej sala kaj la tajdo-movo estas la plej forta; Rhizophora kaj Bruguiera en la marĉaj areoj ĵus malantaŭ ili; kaj palmoj (Nypa fruticans) en la sensalaj akvoj pli landinterne.
Faŭno[redakti | redakti fonton]
La sunda-bretaj mangrovoj gastigas la nazosimion (Nasalis larvatus), kiu vivas nur en tiuj marĉaj marbordaj vivejoj. Estas ankaŭ multe da birdospecioj.
Minacoj kaj konservado[redakti | redakti fonton]
Mangrovoj estas vundeblaj ekosistemoj kiam arboj estas hakitaj por konstruligno, brulligno kaj urbiĝo kiel kiel ekzemple salikokokultivado. Tiu habitatodetruo daŭras malgraŭ la establo de granda nombro da naturprotektejoj inkludantaj : en Saravako Nacia Parko Bako, en indonezia Borneo Nacia Parkoj Tanjung Puting kaj Gunung Palung, kaj en Sumatro Naciaj Parkoj Berbak kaj Sembilang [1].
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ WWF : Sunda Shelf mangroves
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Orientalisaj mangrovarbaroj | |
---|---|
IM1402 Hindoĉinaj mangrovoj | ![]() ![]() ![]() ![]() |
IM1405 Sunda-bretaj mangrovoj | ![]() ![]() ![]() |
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- angle Ekoregiono IM1405 : Sunda-bretaj mangrovoj (WWF)[rompita ligilo]
- angle Sunda-bretaj mangrovoj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Sunda-bretaj mangrovoj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Sunda-bretaj mangrovoj (Globalspecies) Arkivigite je 2016-03-07 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Sunda Shelf mangroves
- angle Tutmondaj 200; numero 140 : Grand-sundaj mangrovoj (WWF) Arkivigite je 2012-10-15 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Sunda Lando (Naturprotekto Internacie)