Laktujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laktujo

Laktujo estas ujo de 20, 30 aŭ 40 litroj, kiu origine servis por stoki kaj transporti freŝan lakton. Ĝi estis ĉiutaga objekto en la bieno ĝis la 1970-aj jaroj. La plej ofta grandeco estis 40 litroj. Ĉirkaŭ 1970 feraj laktujoj estis anstataŭigitaj per aluminiaj ujoj de 30 litroj. Tiuj ujoj havis plurajn avantaĝojn super siaj antaŭuloj. Ekzemple, la ujoj kaŭzis malpli da bruo dum transportado, rustaj ujoj ne plu devis esti smirgitaj kaj ujoj faritaj el aluminio estis pli malpezaj. Laktujo ĉiam havis rondetajn juntojn, konforme al leĝaj regularoj.

Kiam la bovinoj estis melkitaj, la lakto estis verŝita tra kribrilo en la laktujon kaj stokita tie. La laktujoj estis metitaj flanke de la vojo. Tie ili staris ĝis ili estis prenitaj de la laktisto por esti transportitaj al la laktejo. La laktujoj estis kolektitaj dufoje tage por la higieno de la freŝa lakto, escepte de dimanĉoj. Malvarmigo de la ujoj por malhelpi acidiĝon estis problemo. La farmistoj ofte pendigis fleksitan kupran tubon kun truoj ĉirkaŭ la supro de la ujo tra kiu akvo fluis de la krano. La fluanta akvo super la laktujo disponigis iom da malvarmigo. En varmaj tagoj, tamen, la lakto foje jam estis acidiĝinta kiam ĝi alvenis al la fabriko.

En la laktofabriko, la plej diversaj malpuraĵoj troviĝis en la plenaj laktujoj. Ekzemple, frandinta kato foje dronis en la lakto aŭ komerca ĵurnalo liverita en la malplena laktujo ne estis forigita.

Laktujoj estas nuntempe ĉefe dekoraciaj objektoj. Ili ankaŭ estas daŭre uzataj en karbidpafado.