Dromedaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Camelus dromedarius)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dromedaro


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Kameledoj Camelidae
Genro: Kamelo Camelus
Camelus dromedarius
Linnaeus, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Dromedaro (Camelus dromedarius, el la greka δρομάς, dromás „kuranta“) apartenas al la familio de kameledoj. Kontraŭe al la sovaĝkamelo, ĝi havas nur unu ĝibon. Dromedaroj ne plu vivas sovaĝe en sia origina regiono.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

  • longeco de kapo kaj trunko: 220 ĝis 340 cm
  • ŝultroalto: 230 ĝis 250 cm
  • vostolongo: 50 cm
  • pezo: 450 ĝis 650 kg
  • aĝo: 40 ĝis 50 jaroj
  • seksmatureco: de la 6a vivjaro

Dromedaroj havas nur unu ĝibon. Plejofte ĝi estas sablokolora, sed ekzistas aliaj koloroj de blanka ĝis malbrunega. Verto, nuko, kolo kaj trunko estas kovritaj per pli longaj haroj. La supra lipo estas disdividita kaj la fermeblaj naztruoj estas fendoformaj. La palpebroj havas longegajn okulharojn.

Ekzistas diversaj rasoj, kiujn oni kutime bredas por rajdbestoj aŭ ŝarĝbestoj.

Vivmedio[redakti | redakti fonton]

Dromedaroj (Etiopio)

Dromedaroj troviĝas en la tuta Norda Afriko en la okcidenta Oriento ĝis Hindio. Oni alportis ilin ankaŭ al Balkanoj, Namibio, Kanarioj kaj Aŭstralio, kie ili vivas libere en la centraj regionoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dromedaroj ekzistas nun nur malsovaĝigitaj. Iam dromedaroj certe vivis en Arabio. Ne eblas certe diri nun kiam dromedaroj estis malsovaĝigitaj. Sendube tio okazis sur la araba duoninsulo, verŝajne dum la 3-a jarmilo antaŭ Kristo.

La sovaĝbestoj jam delonge mortintis, oni ne scias kiam ekzakte. Sovaĝaj dromedaroj nun vivas nur en Aŭstralio. La tieaj ĉirkaŭ 500.000 dromedaroj devenas de malsovaĝigitaj bestoj, kiujn oni alportis inter 1840 kaj 1907. Ekde la 1920-aj jaroj, kiam aŭtoj pli kaj pli anstataŭigis dromedarojn, oni simple liberigis multajn dromedarojn.

Dromedaroj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]