Nikolaj Prĵevalskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nikolaj Prĵevalskij
Nikolay Przhevalsky photoportrait and signature.jpg
Persona informo
Николай Михайлович Пржевальский
Naskiĝo 31-an de marto 1839 (1839-03-31)
en Kimborovo, Smolensk Uyezd, Flag of Russia.svg Rusia Imperio
Morto 20-an de oktobro 1888 (1888-10-20) (49-jara)
en Karakol
Mortis pro naturaj kialoj [#]
Mortis per tifoida febro [#]
Tombo Karakol [#]
Lingvoj rusa [#]
Ŝtataneco Rusia Imperio [#]
Alma mater Staba milita akademio Nikolao [#]
Familio
Gefratoj Jevgenij Prĵevalskij [#]
Profesio
Okupo zoologo • esploristo • verkistobotanikistomilitistogeografo • natursciencisto • vojaĝisto [#]
Laborkampo natursciencoQ113976585vojaĝo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Nikolaj Prĵevalskij en 1860 (21-aĝa).

Nikolaj Miĥajloviĉ PRĴEVALSKIJ (ruse Николай Михайлович Пржевальский; naskiĝis la 31-an de marto[jul.]/ 12-an de aprilo 1839[greg.] — mortis la 20-an de oktobro[jul.]/ 1-an de novembro 1888[greg.]) estis rusia geografo[1] kaj fama esploristo de Centra kaj Orienta Azio.

Kvankam li neniam atingis sian finan celon, nome la sanktan urbon Lasao en Tibeto, li veturis tra regionoj tiam nekonataj de okdcidentanoj, kiel norda Tibeto (nuntempa Tibeta Aŭtonoma Regiono), Amdo (nuntempa Ĉinghajo) kaj Ĝungario (nuntempa norda Ŝjinĝjiango).[2] Li esence kontribuis al la diskonigo de la geografio de Centra Azio en Okcidento.

Li ankaŭ priskribis kelkajn speciojn antaŭe nekonatajn de la moderna scienco: nome la Prĵevalski-ĉevalon, la Przewalski-gazelon kaj la Naturan baktrian kamelon, ĉiuj el kiuj estas nuntempe endanĝerigitaj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nikolay Mikhaylovich Przhevalsky Encyclopædia Britannica
  2. Luce Boulnois, Silk Road: Monks, Warriors & Merchants, 2005, Odyssey Books, p. 415 (ISBN 962-217-721-2)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]