Amdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
La orienttibeta regiono Amdo

Amdo (tibete: Amdo.jpg, a mdo; ĉine: 安多, pinjine: Ānduō) estas nordorienta tibeta regiono, hodiaŭ en la provincoj Ĉinghajo, Gansuo kaj Siĉŭano. Kune kun Kham oni nomas ĝin unu el la tri iamaj provincoj de Tibeto, tamen neniam ĝi estis administra unuo. Ĝis la 19-a jarcento la nomo troviĝis ne sola, sed nur kune kun Kham, kiel als Dokham (mdo khams) kaj celis al orienta Tibeto.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Monaĥejo Shadzong Ritrö en Tsongkha, (Amdo, Ĉinghajo)

Geografie Amdo estas disigita de Kham per la Flava Rivero (ĉine Huang He, tibete Ma Chu). Okcidente kaj sudokcidente troviĝas vastaj altebenaĵoj uzitaj de nomadoj, oriente kaj norde terkultivistaj valoj, kiuj estis uzitaj por grandaj akvopotencaj projektoj kaj produktas kurenton, kiu iĝis unu el la ĉefaj eksportaĵoj de la provinco Ĉinghajo.

Popolo[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj de Amdo nomas sin ne Böpa [bod pa], la tibeta vorto por tibetano, sed Amdowa [a mdo pa].

Famaj monaĥejoj de la regiono estas interalie Kumbum Jampa Ling (ĉine Ta'er Si), Labrang Tashi Khyil, Qutan Si (Gotamde), Youning Si (Rgolong), kaj Rakya Gompa. Historie gravaj estas ankaŭ etaj monaĥejoj kiel Shadzong Ritrö, en kiu la posta tibeta budhisma reformatoro Tsongkhapa estis entronigita kiel trijarulo de Karmapa.

Monaĥejego Labrang[redakti | redakti fonton]

Monaĥejo Labrang en Amdo

La monaĥejo Labrang situas en rivervalo de Xiahe, kie ekas la islamaj regionoj de la provinco Gansuo. Konstruita en 1709, ĝi iĝis unu el la ĉefaj komercejoj inter Ĉinio, Tibeto kaj la Silka Vojo. Ĝi estas unu el la ses plej grandaj monaĥejoj de la Gelugpa-ordeno de la tibeta budhismo.

Sur la ĉirkaŭ 86 hektaraj granda loko de la monaĥejo troviĝas 48 templohaloj malsamgrandaj kaj pli ol 500 budhismaj kapeloj kaj monaĥoĉeloj. La plej granda kaj impona konstruaĵo de la monaĥejo estas la sesetaĝa Shakyamuni-halo, ĉine Jinwadian (halo el oraj tegoloj). La plej alta etaĝo estas palaca kvarangula paviliono kies tegmento el orkovritaj kuprotegoloj estas ornamita de orkovritaj kuproleonoj.

Laŭ historiaj rakontoj vivis tie ĝis 3000 monaĥoj. Hodiaŭ la monaĥejo Labrang estas denove grava spirita centro en nordokcidenta Ĉinio kaj supera lernejo de la tibeta budhismo. Intertempe loĝas tie denove pli ol 2000 monaĥoj. La monaĥeja lernejo havas ses studfakojn, kie la monaĥoj povas studi budhisman teorion, logikon, astronomion, matematikon, medicinon, kaligrafion, fonologion, dancarton, pentrarton kaj skulptadon.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Andreas Gruschke: The Cultural Monuments of Tibet’s Outer Provinces: Amdo (Kulturaj monumentoj de la eksteraj provincoj de Tibeto: Amdo), 2 Bände, White Lotus Press, Bangkoko 2001 ISBN 9-7475-3459-2
  • Toni Huber (Hg.): Amdo Tibetans in Transition: Society and Culture in the Post-Mao Era (Brill's Tibetan Studies Library, Proceedings of the Ninth Seminar of the Iats, 2000) ISBN 9004125965
  • Paul Kocot Nietupski: Labrang: A Tibetan Buddhist Monastery at the Crossroads of Four Civilizations (Labrang: Tibeta budisma monaĥejo je la krucvojo de kvar civilizoj) ISBN 1559390905
  • Elke Hessel: Die Welt hat mich trunken gemacht (La mondo ebriigis min), Biografio de Amdo Gendün Chöpel ISBN 3896201565

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]