Alice Springs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panoramo de Alice Springs
Panoramo de Alice Springs
Alice Springs
angle Alice Springs
urbo
Alice Springs
Oficiala nomo: Alice Springs
Lando Aŭstralio Aŭstralio
Federacia ŝtato Norda Teritorio
Historia regiono Aborigenoj de Aŭstralio
Montaro Montaro de MacDonnell
Situo Alice Springs
 - alteco 576 m s. m.
 - koordinatoj 23° 42′ 08″ S 133° 52′ 36″ O / 23.70222 °S, 133.87667 °O / -23.70222; 133.87667 (mapo)
Areo 149,0 km² (14 900 ha)
Loĝantaro 27 841 (2008)
Denseco 186,85 loĝ./km²
Dezerto Dezerto de Simpson
Parko Dezerta parko Alice Springs
Estiĝo 27-a de majo 1703
Urbestro Damien Ryan
Horzono UTC (UTC+9:30)
 - somera tempo UTC (UTC+10:30)
Poŝtkodo NT 0870
Telefona antaŭkodo +61-8
Situo enkadre de Aŭstralio
Situo enkadre de Aŭstralio
Situo enkadre de Aŭstralio
Vikimedia Komunejo: Alice Springs, Northern Territory
Retpaĝo: www.alicesprings.nt.gov.au
Portalo pri Aŭstralio
Map
Telegrafa stacio en Alice Springs
Dezerta parko en Alice Springs, sablodesegno de aborigeno
Alice Springs
"Springs" - Fontoj, kiuj donis al la urbo la nomon

Alice Springs, Esperantigite Alic-Fonto, estas la sola granda urbo en geografia centro de Aŭstralio kaj en tiu specifaĵo la infrastruktura pordo al la aŭstralia Outback (hinterlando), ĉirkaŭ 1 500 km fore de ĉiu alia granda urbo. Ĝi situas en la Norda Teritorio kaj havas ĉirkaŭ 28 000 loĝantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Alice Springs fondiĝis en 1872 danke al konstruo de la Transaŭstralia telegrafa linio, kiu interligu Aŭstralion de la sudo ĝis la nordo kaj plu tra Indonezio al Eŭropo.

Pri la projekto respondecis la komunikada sciencisto kaj astronomo Charles Todd. Ĉar la telegrafaj interligoj - pro la elektra rezistanco - povis ligi nur limigitan distancon, oni devis trovi lokon meze de la Outback por telegrafa stacio.

La lokon trovis William Whitfield Mills, kiu malkovris en tiu areo lageton, kiun li false pensis fonto. Tiun li nomumis post edziĝo de sia ĉefo kun Alice Todd al Alice Springs (Fonto de Alice).

La vera setlejo estiĝis 4 km pli sude de la telegrafa stacio apud la lageto kaj ĝis 1933 havis la nomon Stuart Town – je merito de la malkovrinto John McDouall Stuart, kiu trapasis la vojon kiel la unua en 1862. La setlejo apenaŭ havis loĝantojn ĝis tiam, kiam la suda-norda fervoja linio, nomita "The Ghan", en 1929 kaj la aŭtoŝoseo Stuart Highway en 1940 atingis Alice Springs. La loĝantoj bredis-paŝtis bovojn, kamelojn kaj minadis.

La turismo vigliĝas ekde la 1970-aj jaroj.