Aidoso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el AIDS)
Aidoso
endemic disease • sindromopandemio • malsano • simptomo aŭ signo

KIM-10 B20 ĝis B24
Incidenco 1,3 milionoj da novaj kazoj (2022),[1] 39 milionoj vivantaj kun HIV (2022) [1]
Mortofteco 40 milionoj da mortoj entute [1], 630 000 en 2022 [1]
Klinika bildo
Kaŭzoj
riskaj faktoroj
infektiĝo de la viruso HIV
vdr
Kio estas Aidoso kaj HIV? - video de la jutuba kanalo Scivolemo.

La Akirita Imuno-Deficita Simptomaro (mallongigite AIDS, kiun oni ofte vortigas kiel "aidoso") estas infekta malsano kiu kaŭzas degeneron de la imunosistemo. Ĝin kaŭzas HIV, viruso kiu disvastiĝas per likvaĵoj de homa organismo (plej facile per sango, sed ĝi estas ankaŭ en lakto, spermo kaj vagina sekrecio de HIV-havaj personoj).

Ne ĉiu HIV-hava homo havas simptomojn de la malsano ĝis ĝia imuna sistemo produktas sufiĉe da ĉeloj CD4, kiuj detruas la virusojn. Ĉar HIV obliĝas miliarde dum tago, la imuna sistemo ne havas tiom da defendaj ĉeloj. Oni agnoskas aidosan diagnozon, kiam certa nivelo de damaĝo al la imunsistemo efektivas. Laŭnorme tiel estas kiam la kvanto de T-ĉeloj subiras la kvantlimon 200. Super tiu limo, oni rigardas la homon HIV-hava.

La malsanon karakterizas kompleta elĉerpiĝo de la organismo. Malsanuloj mortas post kelkaj monatoj, aŭ jaroj pro aliaj infektoj, kiuj ĉe persono kun ĝusta imuneco ne estas danĝeraj. Tial necesa estas kuracado HIV-havantojn, antaŭ ol apero de simptomoj de aidoso mem.

En la jaro 2000 estis 36 100 000 infektitaj homoj; en 2006 estis jam pli ol 65 milionoj.

Pli ol 25 milionoj mortis pro aidoso ekde 1981, en nura jaro 2006 jam 2 900 000 homoj.

Oni supozas, ke aidoso evoluis en Afriko, ĉe la simioj kaj tie ĝi transsaltis al la homo.

Signoj kaj simptomoj[redakti | redakti fonton]

Estas tri ĉefaj etapoj de infekto per viruso HIV: akuta infekto, klinika latenteco, kaj AIDS.[2][3]

Akuta infekto[redakti | redakti fonton]

La dekomenca periodo post la infekto per HIV estas nomita akuta HIV, ĉefa HIV aŭ akuta retrovirusa sindromo.[3][4] Multaj individuoj disvolvas gripecan malsanon, mononukleozon aŭ glandan febron 2–4 semajnojn post ekspono dum aliaj ne havas gravajn simptomojn.[5][6] Simptomoj okazas en 40–90% de kazoj kaj plej ofte ili inkludas febron, misordon ĉe la limfaj ganglioj, faringiton, erupciojn, kapdoloron, lacecon, kaj/aŭ doloron ĉe la buŝo kaj generiloj.[4][6] La erupcioj, kiuj okazas en 20–50% de kazoj, prezentiĝas sur la trunko kaj estas makulopapula, klasike.[7] Kelkaj pacientoj disvolvas ankaŭ oportunismajn infektojn en tiu stadio.[4] Povas okazi ankaŭ stomakintestaj simptomoj, kiel vomado aŭ diareo.[6] Okazas ankaŭ neŭrologiaj simptomoj de periferia neŭropatio aŭ Sindromo de Guillain-Barré.[6] La daŭro de la simptomoj varias, sed kutime inter unu kaj du semajnoj.[6]

Tiuj simptomoj ofte ne estas rekonataj kiel signoj de infekto pro HIV. Bazaj doktoroj aŭ hospitaloj povas misdiagnozi kazojn kiel unu el multaj oftaj infektaj malsanoj kiuj havas similajn simptomojn. Pacientoj kiuj suferas neklarigitan febron kiuj povus esti ĵus eksponitaj al HIV devus konsideri testi por esplori ĉu ili estis infektitaj.[6]

Klinika latenteco[redakti | redakti fonton]

La dekomencajn simptomojn sekvas stadio nomita klinika latenteco, sensimptoma HIV, aŭ kronika HIV.[2] Sen traktado, tiu dua stadio de la natura historio de infekto pro HIV povas daŭri el ĉirkaŭ tri jaroj[8] Ĝis ĉirkaŭ 20 jaroj[9] (averaĝe, ĉirkaŭ ok jaroj).[10] Kvankam tipe estas malmultaj aŭ neniu simptomoj dekomence, preskaŭ je la fino de tiu stadio multaj personoj suferas febron, pezperdon, stomakintestajn problemojn kaj muskuldolorojn.[2] Inter 50% kaj 70% de personoj disvolvas ankaŭ "persistan ĝeneraligitan limfadenopation" (dureco de limfaj ganglioj), karakterizita per neklarigita, sendolora pligrandigo de pli ol unu grupo de limfaj ganglioj (aliloke ol ĉe la ingveno) dum ĉirkaŭ tri ĝis ses monatoj.[3]

Kvankam plimulto de personoj infektitaj per HIV-1 havas detekteblan virusŝarĝon kaj en foresto de traktado finfine progresos al Aidoso, malgranda proporcio (ĉirkaŭ 5%) retenas altajn nivelojn de ĉeloj CD4+ T (T helpoĉeloj) sen kontraŭretrovirusa terapio dum pli ol kvin jaroj.[6][11] Tiuj individuoj estas klasitaj kiel "HIV kontrolantoj" aŭ "long-term nonprogressors" (LTNP, longdaŭraj neprogresantoj).[11] Alia grupo konsistas el tiuj kiuj retenas malaltan aŭ nedetekteblan virusŝarĝon sen kontraŭretrovirusa traktado, konata kiel "elitaj kontrolantoj" aŭ "elitaj subpremantoj". Ili estas proksimume 1 el 300 infektitaj personoj.[12]

Akirita Imuno-Deficita Simptomaro[redakti | redakti fonton]

Akirita Imuno-Deficita Simptomaro, en angla acquired immunodeficiency syndrome, (AIDS, aidoso) estas difinita kiel infekto pro HIV kun ĉu CD4+ T ĉeloj kelkulitaj sub 200 ĉeloj por µL aŭ okazado de specifaj malsanoj asociaj kun infekto per HIV.[6] En foresto de specifa traktado, ĉirkaŭ duono de personoj infektitaj per HIV disvolvas aidoson en dek jaroj.[6] La plej oftaj dekomencaj sanstatoj kiuj avertas pri la okazo de aidoso estas pneumocystis pneŭmonio (40%), kaĥeksio en formo de HIV malfortiga sindromo (20%), kaj ezofaga kandidozo.[6] Aliaj oftaj signoj inkludas konstantan infektadon de la spira sistemo.[6]

Oportunismaj infektoj povas esti okazigitaj de bakterioj, virusoj, fungoj, kaj parazitoj kio estas normale kontrolita pere de la imunsistemo.[13] Kiuj infektoj okazos dependas parte el kiuj organismoj estas abundaj en la medio de la persono.[6] Tiuj infektoj povas suferigi preskaŭ ĉiun organon de la homa korpo.[14]

Personoj kun Aidoso havas pliigitan riskon disvolvi variajn virus-devenajn kancerojn, kiel la sarkomo de Kaposi, la limfomo de Burkitt, la limfomo de la ĉefa centra nervosistemo, kaj la utera kancero.[7] La sarkomo de Kaposi estas la plej ofta kancero, ekzistanta en 10% ĝis 20% de personoj kun HIV.[15] La dua plej ofta kancero estas limfomo, kiu estas kaŭzo de morto de preskaŭ 16% de personoj kun Aidoso kaj estas la komenca signo de Aidoso en 3% ĝis 4% de kazoj.[15] Ambaŭ tiuj kanceroj estas asociaj kun la homa herpetoviruso 8 (HHV-8).[15] Utera kancero okazas plej ofte en la personoj kun Aidoso pro sia asocio kun la homa papilomaviruso (HPV).[15] Ankaŭ konjunktiva kancero (de la tavolo kiu kuniĝas la internan parton de la palpebroj kaj la blankan parton de la okulo) estas pli ofta en la personoj kiuj suferas pro HIV.[16]

Krome, personoj kun Aidoso ofte suferas pro sistemaj simptomoj kiel longaj febroj, ŝvitado (ĉefe nokte), svelitaj limfaj ganglioj, malvarmegoj, malforteco, kaj neintencita pezperdo.[17] Diareo estas alia ofta simptomo, okazanta en ĉirkaŭ 90% de personoj kun Aidoso.[18] Ili povas ankaŭ estis atakitaj de diversaj psikiatriaj kaj neŭrologiaj simptomoj sendepende ĉu temas pri oportunismaj infektoj aŭ kanceroj.[19]

Transmisio[redakti | redakti fonton]

HIV estas disvastigita per tri ĉefaj vojoj: seksa kontakto, grava ekspono al infektitaj korpofluaĵoj aŭ histoj, kaj el patrino al filo dum gravedo, naskomamnutrado (konata kiel vertikala transmisio).[20] Ne estas risko akiri HIV se eksponita al fekaĵoj, nazaj sekrecioj, salivo, sputaĵoj, ŝvito, larmoj, urino, aŭ vomado se tio ne estas poluita per sango.[21] Eblas ankaŭ iĝi kuninfektita per pli ol unu tipo de HIV, stato konata kiel HIV "superinfektado".[22]

Kronologio[23][redakti | redakti fonton]

Rock Hudson unua famulo kun aidoso.
Procentaĵo de plenkreskuloj infektitaj en 2005
  • 1981, oni konis la unuajn kazojn en Usono: ĉiuj estis samseksemaj viroj. Tiujare mortis 234 malsanuloj.
  • 1983, la usonaj aŭtoritatoj avertis pri la danĝero kontaĝi pere de sangodonado; tamen en aliaj landoj (eĉ disvolvigitaj) tio prokrastiĝos: en Svisio oni faros ekde 1986, en Hispanio sisteme nur ekde 1992; en tiu epoko multaj hemofiliuloj infektiĝos pro kulpo de la neatentemaj sanaŭtoritatoj. En Parizo la Instituto Pasteur sukcesis izoli la viruson HIV.
  • 1985, oni komencis pristudi la antikorpojn en Usono kaj Japanio. Samjare oni konis la unuan kazon de famulo, nome Rock Hudson, fama holivuda aktoro, kiu agnoskis suferi la malsanon: dum la bedaŭrinda historio de Aidoso, multaj famuloj partoprenos en ĝi.
  • 1989, la unuaj aktivuloj sukcesis malaltigi la prezon de la AZT. La premo de tiuj kolektivoj, kiel ActUp, estos decida por tiuj sukcesoj.
  • 1991, forpasis Freddie Mercury, kantisto de la rokbando Queen; li estis kaŝinta sian malsanon ĝis la antaŭmorto. Samjare aperis la ruĝa laĉo kiel simbolo de la lukto kontraŭ Aidoso. Ankaŭ samjare jam estis ĉirkaŭ 10 milionoj da infektitoj tutmonde.
  • 1993, aperis la unua holivuda filmo pri la temo, nome Philadelphia, Tom Hanks ricevis Oskar-premion pro sia rolo kiel advokato maljuste maldungita pro sia malsano.
  • 1996; alia famulo, nome Magic Johnson, konata korbopilkisto, estis anoncinta sian infekton en 1991 kaj retiriĝis el korbopilko pro timo de liaj kunuloj; tamen li revenis en 1996, kiel simbolo, ke aidosuloj povas havi normalan vivon. Samjare la usona sciencisto David Ho ricevis honoron pro esti priserĉinta pri kombina terapio per tri samtempe uzataj medikamentoj, kiu ebligus regi la infekton[24].
  • 21-a jarcento, la pandemio disvastiĝis tra Afriko, dum haltigis sian kreskon en disvolvigitaj landoj. La batalo estas inter farmaciajn entreprenojn kaj registaroj, kiuj klopodas havigi malmultekostajn medikamentojn.
  • 2002, Bocvano estis la unua afrika lando kiu decidis nacian agadplanon kontraŭ la malsano.
  • 2007, Brazilo estis la unua lando kiu decidis aĉeti generikan medikamenton, kontraŭ la malhomaĵo de farmaciaj entreprenoj pliriĉiĝi per vendo de medikamentoj kontraŭ aidoso.

Nombroj[redakti | redakti fonton]

Kiel ekzemplo de meza lando oni prenu la kazon de Hispanio, ne tiom disvolvigita medicine kiel ekzemple Usono, sed ne tiom malriĉa kiel subsaharaj landoj. El 1981 - kiam aperis la malsano - ĝis 2006 oni diagnozis ĉirkaŭ 75 000 malsanulojn, el kiuj 50 000 estis mortintaj en 2006, tio estas du trionoj mortis. Dum tiuj jaroj la proporcio inter diagnozoj kaj mortoj preskaŭ paralelis kun plialtiĝo el 1987 (498 kazoj kaj 189 mortoj) al 1994 (7 477 kazoj kaj 5 058 mortoj). En 1996 oni komencis uzi terapiojn kombinitajn kun kontraŭvirusiloj kaj jam de antaŭe oni informis sufiĉe la loĝantaron pri la risko de kontaĝo; pro tio la nombroj kaj de mortoj kaj de diagnozoj descendis el 1996 (6 733 kazoj kaj 5 749 mortoj) al jaro 2000 (2 872 kazoj kaj 1 767 mortoj). Tamen ŝajne ĉirkaŭ tiam la virusoj mutaciiĝis kaj pro tio la mortokvanto ne tiom descendis. Krome la publika timo malpliiĝis kun la malpliiĝo de la malsanulnombro kaj ankaŭ la nombro de diagnozoj ne malpliiĝis tiom kiom ĝis tiam. Tiele ambaŭ nombroj (kaj de diagnozoj kaj de mortoj) multe maldraste malpliiĝis dum la unua jarkvino de la 21-a jarcento.[25] Ĉirkaŭ 3,000 personoj malsaniĝas ĉiujare kaj el tiuj 40 % ne scias pri tio, ĉefe inter nesamseksemuloj, ankaŭ inter samseksemuloj sed iom malpli kaj multe malpli inter droguloj.

En 2009 Aidoso infektas proksimume 33 milionoj da homoj, inkluzive de 1 miliono en Usono.[26]

Prevento[redakti | redakti fonton]

Simbolo de la batalo kontraŭ la aidoso.

Prevento estas la plej efika ago kontraŭ la aidosa viruso. Per la uzo de kondomoj, sterilaj injektiloj por uzo de drogoj, vakcinado aŭ sangodonaco eblas malhelpi infekcion. Post infekciriska evento oni povas malgrandigi la riskon unzante tiel nomatan postekspozician profilakson.

Ne ekzistas kontraŭ-aidosa vakcino. Malsukcesis la kreado de vakcino pro la granda mutado de la viruso.

Limigo de rajtoj de infektitaj[redakti | redakti fonton]

Leĝaro de 12 landoj malpermesas al homoj infektitaj de HIV eniri siajn landojn.[26]

La 31-an de oktobro 2009 la usona prezidanto Barack Obama anoncis, ke de la 1-an de januaro 2010 Usono ĉesigos la 22-jaran vojaĝmalpermeson por fremduloj infektitaj de la aidoso-viruso. Laŭ li, ĉi tiu decido reprezentas paŝon antaŭen, kiu metos finon al la honto pri tiu malsano. «Se ni volas esti la tutmonda gvidanto en batalo kontraŭ Aidoso, ni devas tiusence agi», aldonis la prezidanto.[26]

Aliaj infektoj[redakti | redakti fonton]

Temas pri malignaj malsanoj, kiuj ne aperas ĉe sana imunsistemo aŭ ne tiamaniere, kaj sekve indikas, ke la paciento verŝajne havas aidoson.

Kelkaj malsanoj:

Aidoso-retaksado[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Aidoso-retaksado.

Malgraŭ certigitaj sciencaj scioj malgranda nombro de sciencistoj neas aŭ la ekziston de HIV aŭ la rilaton inter HIV kaj aidoso. Inter ili estas ĉefe la retrovirologo Peter Duesberg[27] kaj la kemiisto Kary Mullis. Iliaj tezoj influis la iaman sudafrikan prezidanton Thabo Mbeki, kiu nomumis Duesberg en 2001 membro de la sudafrika komisio pri aidoso.

La disvastiĝkvoto de HIV/aidoso atingas en Sudafriko pli ol 20 %, ĉirkaŭ 370 000 homoj mortis en 2003 en Sudafriko pro aidoso. Mbeki mem rifuzas ian rilaton inter HIV kaj aidoso.[28] Kary Mullis famiĝis pro la malkovro de PĈR, per kiu eblas interalie evidentigi HI-virojn en la korpo de malsanuloj. Sed de kiam li nomis sin viktimo de homkaptado fare de eksterteruloj kaj konatigis sian emon al astrologio, la plej multaj sciencistoj ne plu konsideras lin fidinda.[29]

Tiaj opinioj estas kritikitaj kiel danĝeraj teorioj de la plej multaj medicinistoj. Pro la neado de la rilato inter HIV kaj aidoso en Sudafriko malrapidis la enkonduko de kontraŭ-aidosa terapio ĝis 2004. Oni taksas ke pro tia politiko mortis nenecese almenaŭ 350 000 homoj inter 2000 kaj 2005 kaj infektiĝis samtempe ĉirkaŭ 35.000 beboj per HIV. [30][31][32][33][34][35][36][37]

Agado kontraŭ Aidoso[redakti | redakti fonton]

Kondomo sur obelisko en Bonaero.

Monda Tago de Aidoso estas markita por la 1-a de decembro ĉiujare kaj estas dediĉita al konsciigo de la mondo pri la aidosa epidemio kaŭzita de la disvastiĝo de la aidosa viruso. Ekde 1988 ĝis 2004 la tago estis organizita fare de la organizo UNAIDS (Komuna Programo de Unuiĝintaj Nacioj pri HIV kaj Aidoso), kiu estis aliĝinta al Unuiĝintaj Nacioj kaj kiu, post interkonsiliĝo kun aliaj organizaĵoj, elektas temon ĉiujare por marki la Mondan Tagon de Aidoso. En 2005, UNAIDS transigis respondecon pri Monda Aidoso-Tago al la Monda Aidosa Kampanjo (WAC), sendependa organizo. La temo elektita por marki la Mondan Tagon de Aidoso de 2005 ĝis 2010 estas: "Ĉesu Aidoson: Konservu la promeson". Tiu ĉi afero estas ne nur menciita en la Monda Tago de Aidoso sed en organiza laboro tutjare.

Dum la Monda Tago de Aidoso, la organizo instigas la publikon al kvar agadoj:

  • Portante ruĝan rubandon
  • Parolu kun aliaj pri aidoso
  • Engaĝiĝo al sociaj agadoj pri la temo de aidoso
  • Kontribuoj al la medicina kaj socia batalo kontraŭ la malsano

La Tutmonda Fonduso por Batali Kontraŭ Aidoso, Tuberkulozo kaj Malario (angle The Global Fund to Fight AIDS, Tuberculosis and Malaria, ofte nomita The Global Fund (La Tutmonda Fonduso)) estas internacia financa institucio establita en januaro 2002 por draste pliigi financadon por la batalo kontraŭ la tri epidemiaj malsanoj de aidoso, tuberkulozo kaj malario . Ĝis nun, pli ol 2,7 miliardoj da dolaroj estis investitaj en pli ol 150 landoj tra la mondo por batali kontraŭ kaj ekstermi ĉi tiujn malsanojn [38][39].

En la e-lingva gazetaro[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ en la esperantlingva gazetaro, la temo kompreneble ofte prilumiĝis. Unu ekzemplo inter multaj estas la artikolo de 1995 "Aidoso: rifuĝo en malkonon" de d-ino Dorothy Blake, tiutempe direktoro de ekstera kunordigado kaj mobilizado por la globa programo de Aidoso en la Monda Organizaĵo pri Sano, publikigita en Kontakto 1995:4, paĝoj 8 kaj 9.

En la e-lingva gazetaro[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ en la esperantlingva gazetaro, la temo kompreneble ofte prilumiĝis. Unu ekzemplo inter multaj estas la artikolo "Aidoso: rifuĝo en malkonon" de d-ino Dorothy Blake, tiutempe direktoro de ekstera kunordigado kaj mobilizado por la globa programo de Aidoso en la Monda Organizaĵo pri Sano, publikigita en Kontakto, septembro-oktobro 1995.[40]

Post pli ol kvarono da jarcento en la sama gazeto Ariel Bonkorpa en kvarpaĝa artikolo trairas itineron kiel gejo kiu sekvis la evoluon de Aidoso kaj HIV laŭ filmoj kaj televidaj serioj, nome sveda Torka aldrig tarar utan hanskar pri Stokholmo, Pose en Novjorko, It's a Sin en Londono kaj esearo de Bernstein Sycamore nomata Between Certain Death and a Possible Future. Sekve li komentas la progreson faritan per PrEP (Pre-exposure prophylaxis for HIV prevention, Antaŭekspona prifilaktiko kontraŭ-HIV), medikamento kiu preventas infektigon je HIV kaj finas per komento al verko de Sarah Schulman nome The Gentrification of the Mind.[41]

En popola kulturo[redakti | redakti fonton]

Mauvais sang (Malbona sango) estas franca drama filmo reĝisorita de Leos Carax, publikigita la 26an de novembro 1986. Tiu verko, grava por sia aŭtoro kaj por la franca kinarto de la 1980-aj jaroj, estas same unu de la unuaj filmoj kiuj temas, kvankam metafore, pri Aidoso.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 resuma informo de la organizo UNAIDS (Komuna Programo de Unuiĝintaj Nacioj pri HIV kaj Aidoso) aliĝinta al Unuiĝintaj Nacioj (angle)
  2. 2,0 2,1 2,2 What Are HIV and AIDS? (15a de Majo, 2017). Arkivita el la originalo je 22a de Septembro, 2019. Alirita 10a de Septembro, 2017.
  3. 3,0 3,1 3,2 Mandell, Bennett, kaj Dolan (2010). Ĉapitro 121.
  4. 4,0 4,1 4,2 WHO case definitions of HIV for surveillance and revised clinical staging and immunological classification of HIV-related disease in adults and children (PDF). Geneva: World Health Organization. 2007. pp. 6–16. ISBN 978-92-4-159562-9. Arkivita (PDF) el la originalo la 31an de Oktobro, 2013.
  5. (2008) Diseases and disorders. Tarrytown, NY: Marshall Cavendish. ISBN 978-0-7614-7771-6.
  6. 6,00 6,01 6,02 6,03 6,04 6,05 6,06 6,07 6,08 6,09 6,10 6,11 Mandell, Bennett, and Dolan (2010). Chapter 118.
  7. 7,0 7,1 Vogel M, Schwarze-Zander C, Wasmuth JC, Spengler U, Sauerbruch T, Rockstroh JK (Julio 2010). "The treatment of patients with HIV". Deutsches Ärzteblatt International. 107 (28–29): 507–15, quiz 516. doi:10.3238/arztebl.2010.0507. PMC 2915483. PMID 20703338.
  8. Evian, Clive. (2006) Primary HIV/AIDS care: a practical guide for primary health care personnel in a clinical and supportive setting, 4‑a eldono, Houghton [South Africa]: Jacana. ISBN 978-1-77009-198-6.
  9. Hicks, Charles B.. (2001) Radiology of AIDS. Berlin [u.a.]: Springer. ISBN 978-3-540-66510-6.
  10. Elliott, Tom. (2012) Lecture Notes: Medical Microbiology and Infection. John Wiley & Sons. ISBN 978-1-118-37226-5.
  11. 11,0 11,1 (Marto 2010) “Control of HIV-1 replication in elite suppressors”, Discovery Medicine 9 (46), p. 261–66. 
  12. (Aŭgusto–Septembro 2007) “Elite control of HIV Infection: implications for vaccines and treatment”, Topics in HIV Medicine 15 (4), p. 134–36. 
  13. (Marto 2003) “Review of human immunodeficiency virus type 1-related opportunistic infections in sub-Saharan Africa”, 'Clinical Infectious Diseases' 36 (5), p. 652–62. doi:10.1086/367655. 
  14. (February 2011) “Complications of HIV infection: a systems-based approach”, American Family Physician 83 (4), p. 395–406. 
  15. 15,0 15,1 15,2 15,3 Mandell, Bennett, kaj Dolan (2010). Ĉapitro 169.
  16. (July 2013) “Ocular surface squamous neoplasia – Review of etio-pathogenesis and an update on clinico-pathological diagnosis”, Saudi Journal of Ophthalmology 27 (3), p. 177–86. doi:10.1016/j.sjopt.2013.07.002. 
  17. AIDS. Arkivita el la originalo je 18a de Junio, 2012. Alirita 14a de Junio, 2012.
  18. (Julio 2005) “Chronic diarrhea and AIDS: insights into studies with non-human primates”, Current HIV Research 3 (3), p. 199–205. doi:10.2174/1570162054368084. 
  19. (2012) “Depression and Psychosis in Neurological Practice”, Bradley's Neurology in Clinical Practice: Expert Consult – Online and Print, 6e (Bradley, Neurology in Clinical Practice e-dition 2v Set), 6‑a eldono 1, Philadelphia: Elsevier/Saunders. ISBN 978-1-4377-0434-1.
  20. Rom WN, Markowitz SB, eld. (2007). Environmental and occupational medicine (4a eld.). Philadelphia: Wolters Kluwer/Lippincott Williams & Wilkins. p. 745. ISBN 978-0-7817-6299-1. Arkivita el la originalo la 11an de Septembro, 2015. Alirita la 27an de Junio, 2015.
  21. (Aŭgusto 2007) “Antiretroviral prophylaxis for occupational exposure to HIV”, American Family Physician 76 (3), p. 375–76. 
  22. (September 2007) “Identifying HIV-1 dual infections”, Retrovirology 4, p. 67. doi:10.1186/1742-4690-4-67. 
  23. 25 hechos para 25 años, Público, Madrido, 9a de majo 2008, p. 35
  24. Monato, internacia magazino sendependa, numero 2013/06, paĝo 19: Unu hirundo printempon ne alportas: sed du? verkita de Vladimir Lemelev.
  25. El País, 26a majo 2008, Emilio de Benito, "Dos tercios de las personas con sida en España han muerto". Datumoj el la Nacia Instituto pri Statistiko kaj Ministrejo de Sano kaj Konsumo.
  26. 26,0 26,1 26,2 Mallonge el Nordameriko... Arkivigite je 2012-01-11 per la retarkivo Wayback Machine esperante
  27. Jon Cohen: The Duesberg Phenomenon. Science, 266:5191, 1994, S. 1642-1644, PMID 7992043
  28. FAZ: Der Aidskritiker von Toronto, 19-an de aŭgusto 2006.
  29. Nathan Geffen et al.: Errors in Celia Farber’s March 2006 article in Harper’s Magazine Arkivigite je 2009-06-16 per la retarkivo Wayback Machine, la 25-an de marto 2006, p. 28.
  30. [1][rompita ligilo]
  31. [2]
  32. Mortal Combat: AIDS Denialism and the Struggle for Antiretrovirals in South Africa
  33. Alexander von Paleske: Das Ende einer tödlichen HIV-Behandlungs-Irrfahrt Arkivigite je 2009-01-16 per la retarkivo Wayback Machine, 10-an de novembro 2006
  34. Watson J.: Scientists, activists sue South Africa's AIDS ‚denialists‘. In: Nature Medicine 12(1): 6-an de januaro 2006, PMID 16397537
  35. Discredited doctor's 'cure' for Aids ignites life-and-death struggle in South Africa, by Sarah Boseley. The Guardian 14-an de majo 2005. Vidite la 27-an de novembro 2007.
  36. (2000) “The Durban Declaration”, Nature 406 (6791), p. 15–6.  — full text available here.
  37. Smith TC, Novella SP (2007). “HIV Denial in the Internet Era”, PLoS Med. 4 (8), p. e256. doi:10.1371/journal.pmed.0040256. 
  38. Bylaws of the Global Fund to Fight AIDS, Tuberculosis & Malaria. The Global Fund to Fight AIDS, Tuberculosis and Malaria. Alirita 28a de Januaro, 2016.
  39. GFATM - The Global Fund to Fight AIDS, Tuberculosis and Malaria. Swiss Agency for Development and Cooperation SDC. Alirita 23a de Majo, 2018.
  40. En Kontakto 1995:4, paĝoj 8 kaj 9
  41. Ariel Bonkorpa, "La cikatroj de la pasinteco", Kontakto 2022:3, paĝoj 6-9.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]