Kary Mullis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kary Mullis
Nobel-premiito
Persona informo
Naskiĝo 28-an de decembro 1944 (1944-12-28)
en Lenoir
Morto 7-an de aŭgusto 2019 (2019-08-07) (74-jaraĝa)
en Newport Beach
Mortokialo pneŭmonito
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Kalifornio ĉe BerkeleyGeorgia Instituto de Teknologio • Dreher High School
Familio
Patro Cecil Banks Mullis
Infano 1
Okupo
Okupo biokemiisto • molekula biologo • kemiisto
TTT
Retejo http://www.karymullis.com/
vdr

Kary Banks MULLIS (Lenoir, Kantono Caldwell (Norda Karolino), 28a de decembro 1944 - Newport Beach, Kantono Orange (Kalifornio), 7a de aŭgusto 2019) estis usona biokemiisto kaj, kun Peter Duesberg unu de la plej konataj reprezentantoj de la movado konata kiel neadismo de aidoso.[1] Li neadis ankaŭ, ke la klimata ŝanĝo estas rilata al la homa agado ktp. En 1993 li kunricevis la Nobel-premion pri kemio kun Michael Smith, pro inventoj ĉe la Polimeraza ĉen-reakcio.[2] La procezo estis jam origine proskribita, sed la Nobel-premiitoj ege plibonigis ĝian komprenon.

Aidoso-retaksado[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Aidoso-retaksado.

Malgraŭ certigitaj sciencaj scioj malgranda nombro de sciencistoj neas aŭ la ekziston de HIV aŭ la rilaton inter HIV kaj aidoso. Inter ili estas ĉefe la retrovirologo Peter Duesberg[3] kaj Kary Mullis. Iliaj tezoj influis la iaman sudafrikan prezidanton Thabo Mbeki, kiu nomumis Duesberg en 2001 membro de la sudafrika komisio pri aidoso. La disvastiĝkvoto de HIV/aidoso atingas en Sudafriko pli ol 20 %, ĉirkaŭ 370 000 homoj mortis en 2003 en Sudafriko pro aidoso. Mbeki mem rifuzas ian rilaton inter HIV kaj aidoso.[4]

Kary Mullis famiĝis pro la malkovro de PĈR, per kiu eblas interalie evidentigi HI-virojn en la korpo de malsanuloj. Sed de kiam li nomis sin viktimo de homkaptado fare de eksterteruloj kaj konatigis sian emon al astrologio, la plej multaj sciencistoj ne plu konsideras lin fidinda.[5]

Tiaj opinioj estas kritikitaj kiel danĝeraj teorioj de la plej multaj medicinistoj. Pro la neado de la rilato inter HIV kaj aidoso en Sudafriko malrapidis la enkonduko de kontraŭ-aidosa terapio ĝis 2004. Oni taksas ke pro tia politiko mortis nenecese almenaŭ 350 000 homoj inter 2000 kaj 2005 kaj infektiĝis samtempe ĉirkaŭ 35.000 beboj per HIV. [6][7][8][9][10][11][12][13]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Peter H. Duesberg». www.nasonline.org. Konsultita la 24an de oktobro 2021.
  2. Shampo, M. A.; Kyle, R. A. (2002). «Kary B. Mullis — Nobel Laureate for procedure to replicate DNA». Proceedings (Mayo Clinic) 77 (7): 606. PMID 12108595. doi:10.4065/77.7.606.
  3. Jon Cohen: The Duesberg Phenomenon. Science, 266:5191, 1994, S. 1642-1644, PMID 7992043
  4. FAZ: Der Aidskritiker von Toronto, 19-an de aŭgusto 2006.
  5. Nathan Geffen et al.: Errors in Celia Farber’s March 2006 article in Harper’s Magazine Arkivigite je 2009-06-16 per la retarkivo Wayback Machine, la 25-an de marto 2006, p. 28.
  6. [1][rompita ligilo]
  7. [2]
  8. Mortal Combat: AIDS Denialism and the Struggle for Antiretrovirals in South Africa
  9. Alexander von Paleske: Das Ende einer tödlichen HIV-Behandlungs-Irrfahrt Arkivigite je 2009-01-16 per la retarkivo Wayback Machine, 10-an de novembro 2006
  10. Watson J.: Scientists, activists sue South Africa's AIDS ‚denialists‘. In: Nature Medicine 12(1): 6-an de januaro 2006, PMID 16397537
  11. Discredited doctor's 'cure' for Aids ignites life-and-death struggle in South Africa, by Sarah Boseley. The Guardian 14-an de majo 2005. Vidite la 27-an de novembro 2007.
  12. (2000) “The Durban Declaration”, Nature 406 (6791), p. 15–6.  — full text available here.
  13. Smith TC, Novella SP (2007). “HIV Denial in the Internet Era”, PLoS Med. 4 (8), p. e256. doi:10.1371/journal.pmed.0040256. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]



  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kary Mullis en la hispana Vikipedio.