Sarah Schulman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sarah Schulman
Persona informo
Naskiĝo 28-an de julio 1958 (1958-07-28) (65-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Hunter College High School • Empire State College vd
Profesio
Okupo romanisto • universitata instruisto • verkistodramaturgoscenaristofilmproduktorohistoriistoaktoro vd
Laborkampo prozodramo • kina scenverkado • kinfaradoaidoso • socia historio • samseksemo vd
Aktiva en Nov-Jorko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sarah Miriam SCHULMAN (naskita la 28-an de julio 1958 en Novjorko) estas usona aŭtoro, dramisto, historiisto kaj lesba aktivulo, laboranta kiel profesoro ĉe la Kolegio de Staten-Insulo.

Schulman estas de juda deveno. Post la debuta romano The Sophie Horowitz Story (1984), Schulman publikigis longan serion de kaj nefikcio kaj fikcio. Ŝia verkaĵo, People in Trouble (1990), estis utiligita fare de Jonathan Larson kiel deirpunkto por la samseksemaj temoj en la furora muzikalo Rent - sed sen la konsento de Schulman, pri kiu ŝi skribis kaj kritikis en la libro Stagetruck: Teatro, Aidoso, kaj la Merkatigo de Gaja Usono (1998). La aliseksema intrigo de "Rent" estas bazita sur la opero La Bohème, dum la GLAT-intrigo estas tre simila al la intrigo de la libro de Schulman. [1] Schulman ne jurpersekutis pro kopirajta malrespekto. [2]

Dum la 1980-aj jaroj, Schulman ankaŭ laboris kiel ĵurnalisto por la Village Voice gazeto en Novjorko. Tie ŝi raportis, interalie, pri la aidosa epidemio, afero kiu de tiam sekvis Schulman tra la vivo. En la malfruaj 1980-aj jaroj, ŝi estis implikita en la ekfunkciigo de la aktivula grupo ACT UP. ACT UP efektivigis spektaklajn agojn en protesto kontraŭ la manko de agado de Usono dum la aidosa krizo. En 2001, Schulman, kune kun produktoro Jim Hubbard, fondis arkivprojekton por kolekti rakontojn pri ACT UP. La ACT UP Oral History Project poste faris proksimume cent intervjuojn, same kiel kompilis la historion de ACT UP en la dokumentaria filmo Unuiĝinta en Kolero: Historio de ACT UP (2012).

Kiel kunfondinto de la Lesbian Avengers (Lesbaj venĝantoj), lesba aktivula grupo, Schulman partoprenis la organizon de la unua Dyke March de Usono, en 1993.

En la lastaj jaroj, Schulman distingiĝis kiel rekomendanto de solidareco kun Palestino kaj la BDS-movado. En la libro Israel/Palestine and the Queer International (2012), ŝi priskribas vojaĝon al Palestino, faritan kunlabore kun palestinaj kviraj-aktivuloj.

En 2009, Schulman publikigis alian nefikcian libron, Ties That Bind: Familial Homophobia and Its Consequences,

La deka romano de Schulman, The Cosmopolitans, estis elektita fare de Publishers Weekly kiel unu el la plej bonaj usonaj romanoj de 2016. En la sama jaro, ŝi publikigis la nefikcian libron Conflict Is Not Abuse, kiu eniris sian kvinan eldonon jam tiun jaron, kaj gajnis la premion de Publishing Triangle por la plej bona nefikcia libro de 2016.

Ŝia 19-a libro, la romano Maggie Terry, estos publikigita en septembro 2018, fare de The Feminist Press.

Tra la jaroj, Schulman ricevis larĝan gamon de premioj kaj honoroj, inkluzive de Fulbright Stipendio kaj Guggenheim Fellowship.  Ŝi ankaŭ estis nomumita por la Literatura Premio Lambda en pluraj okazoj [3][4].

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Maggie Terry (2018)
  • The Cosmopolitans (2016)
  • The Mere Future (2009)
  • The Child (2007)
  • Shimmer (1998)
  • Collected Early Novels of Sarah Schulman (1998)
  • Rat Bohemia (1995) - translated into Portuguese (Boêmia dos Ratos)
  • Empathy (1992)
  • People in Trouble (1990)
  • After Delores (1988)
  • Girls, Visions and Everything (1986)
  • The Sophie Horowitz Story (1984)

Referencaj verkaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Conflict is not Abuse: Overstating Harm, Community Responsibility and the Duty of Repair (2016)
  • Israel/Palestine and the Queer International (2012)
  • The Gentrification of the Mind: Witness to a Lost Imagination (2012)
  • Ties that Bind: Familial Homophobia and Its Consequences (2009)
  • Stagetruck: Theater, AIDS, and the Marketing of Gay America (1998)
  • My American History: Lesbian and Gay Life During the Reagan/Bush Years (1994) dua eldono (2018)

Teatraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Eldonitaj:
    • Mercy (2009) eldonita en kundivida volumo kun Robert Gluck fare de Belladonna
    • Carson McCullers (2003) (eldonita de Playscritpts Inc., 2006)
  • Produktitaj:
    • Enemies, A Love Story (el la verkaro de Isaac Bashevis Singer) (Wilma Theater, 2007)
    • Carson McCullers (Playwrights Horizons, 2005)
    • Manic Flight Reaction (Playwrights Horizons, 2005)

Filmaj scenaroj[redakti | redakti fonton]

  • "Jason and Shirley" (reĝisorita de Steven Winter, 2015)
  • "United In Anger: A History of ACT UP (reĝisorita de Jim Hubbard, 2012)
  • "Mommy Is Coming" (reĝisorita de Sherill Dion, 2011)
  • "The Owls" (reĝisorita de Sherill Dion, 2009)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Thomas, June (2005-11-23), "Sarah Schulman: The lesbian writer Rent ripped off", Slate, http://www.slate.com/id/2131017 
  2. . Sarah Schulman softens her image. International Herald Tribune (October 25, 2005).
  3. The Bill Whitehead Award for Lifetime Achievement (en-US). Alirita 2022-08-25.
  4. 2022 Winners (angle). Alirita 2022-08-25.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]