Freddie Mercury

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Freddie Mercury
Freddie Mercury en Hanovro la jaro 1979
Freddie Mercury en Hanovro la jaro 1979
Bazaj informoj
Naskonomo Farrokh Pluto Bulsara
Naskiĝo 5-an de septembro 1946 (1946-09-05)
en Zanzibaro (urbo)
Morto 24-an de novembro 1991 (1991-11-24) (45-jaraĝa)
en Kensington
Ĝenroj ŝtonroko, metalroko, progresiva roko, popmuzika roko
Profesio kantisto, muzikisto, komponisto, producento
Instrumentoj kantado, piano, klavarinstrumento, gitaro
Tipo de voĉo baritono, tenoro, kontratenoro
Aktivaj jaroj 1965 - 1991
Eldoninto EMI
Parencaj
temoj
Queen
Retejo www.freddiemercury.com
Persona informo
Naskonomo Farrokh Bulsara
Aliaj nomoj Larry Lurex
Mortokialo bronkopneŭmonito
Tombo Kensal Green Cemetery
Lingvoj angla
Loĝloko Garden Lodge, Kensington
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Sultanlando Zanzibaro
Alma mater St. Peter's Boys School • Ealing Art College • West Thames College • St. Mary's School • Universitato de Okcidenta Londono
Subskribo Freddie Mercury
Memorigilo Freddie Mercury
Familio
Patro Bomi Bulsara
Patrino Jer Bulsara
Frat(in)o Kashmira Cooke
Amkunulo Jim Hutton • Mary Austin
Okupo
Okupo kantaŭtorogitaristopianistokomponistomuzikproduktistokantisto • produktoro • pentristo • poeto • grafikisto • rokmuzikisto
Verkoj Bohemian rhapsody
We Are the Champions
Love of My Life
Don't Stop Me Now
TTT
Retejo http://www.freddiemercury.com
vdr

Freddie MERCURY [FREdi MIRKjuri] (naskiĝis la 5-an de septembro 1946 en Zanzibaro, mortis la 24-an de novembro 1991 en Londono) estis la ĉefkantisto de la brita rokgrupo Queen.

Naskiĝinte en Zanzibaro el parsia praavaro, Mercury (lia vera nomo estis Farrokh Bulsara) pasigis plurajn jarojn de sia infanaĝo en Barato, post tio li studis arton en Londono, kie li komencis muzikan karieron kiel Larry Lurex (Leri Ljureks).

En 1975 Queen estis la plej populara grupo dum naŭ semajnoj kun Bohemian Rhapsody (Bohemia Rapsodio), kiu uzis stilon operecan kaj kiu estis unu el la nova arto: pop-vidbendo. Mercury trovis popularecon eĉ kun klasikemuloj kiam li aperis kun la kataluna primadono Montserrat Caballé kaj la Reĝa Baledo en Londono.

Li sciis jam du jarojn antaŭ sia morto, ke li suferas je aidoso, sed li senavare komponis, laboris ĝis profundiĝo de la malsano (aŭtuno 1991). Mercury tiam ŝanĝis jam sian viv-manieron, sed tro malfrue por savi sian vivon. Li mortis de bronka pneŭmonio nur horojn post sia anonco, ke li suferas je aidoso. La honeste ambaŭseksama kantisto petis al siaj admirantoj kontraŭi tiun malsanon.[1]

Eble la plej konata pro We are the Champions (Ni estas la ĉampionoj) pro lia kunlaboro kun la brita rokgrupo Queen. Li apogis la afrikajn malsatantojn en la kantado de Live-Aid, karitata spektaklo por Afriko.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

soloaj albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 1985: Mr. Bad Guy
  • 1988: Barcelona (kun Montserrat Caballé)
  • 1992: The Freddie Mercury Album (titolo en Usono, The Great Pretender)
  • 2000: The Solo Collection (10 KD kaj 2 DVD)
  • 2006: Lover of Life, Singer of Songs - The Very Best of

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1992/01, paĝo 20: Mercury mortis verkita de Seán Osborne.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]