Sultanlando Zanzibaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sultanlando Zanzibaro
19-a de oktobro 1856 – 12-a de januaro 1964

Flag of the Sultanate of Zanzibar (1963).svg

Emblem of the Sultanate of Zanzibar.svg

Geografio
la sultanlando Zanzibaro en 1875
la sultanlando Zanzibaro en 1875
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
Information icon.svg
vdr

La Sultanlando Zanzibaro (svahile Usultani wa Zanzibar, arabe سلطنة زنجبار, latinliterigite Sulṭanat Zanjībār) aŭ Zanzibara Sultanlando estis islama ŝtato kontrolita de la sultano de Zanzibaro ekzistinta inter 1856 kaj 1964. La teritorio de la sultanlando variis laŭlonge de la tempo, kaj laŭ sia plej granda etendo ampleksis la tutan nunan Kenjon kaj la Zanzibaran Insularon de la Svahila Marbordo. Post malkresko, la ŝtato kontrolis nur Zanzibaron kaj 16-kilometroj-larĝan strion laŭ la kenja marbordo, kun la interno de Kenjo kontrolita fare de la Brita Kenja Kolonio.