Saltu al enhavo

Zanzibara Revolucio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unua Datreveno de la Revolucio

La Zanzibara Revolucio okazis en 1964 por forigi el potenco la Sultanon de Zanzibaro kaj lian registaron, kreitan ĉefe de araboj, kaj finfine meti gvidadon en la manojn de afrikanoj, kiuj estis la plimulto sur la insuloj (ĉirkaŭ 230 000), en la Hinda Oceano, proksime de la marbordo de Tanganjikio.

La Sultanlando Zanzibaro ricevis sian sendependecon fare de Britio en 1963. Antaŭ tio, la araboj sukcesis konservi en serio da elektoj la regulon kiun ili havis ekde la tagoj de Zanzibaro estanta sub la Sultanlando de Omano.

La Afro-Shirazi Party (ASP), kiu reprezentis plejparte afrikanojn, kiam ĝi vidis ke la parlamento havas malmultajn sidlokojn kvankam ĝi akiris 54% de la voĉoj en la elektoj de julio 1963, vicigis sin kun la maldekstrema Umma Party.

La 12-an de januaro 1964 frumatene, ASP-membro John Okello (1937-1971 ?) el Ugando instigis 600-800 revoluciulojn de la ĉefinsulo Unguĵo venki la policon de la lando kaj kapti iliajn armilojn. Tiam ili iris al Zanzibaro (urbo) kiam ili senpotencigis sultanon Jamshid bin Abdullah kaj lian registaron. La mortintoj en la batalado estas taksitaj nur proksimume 80.

Tamen sekvis dum kelkaj tagoj (eble ĝis la 20-a de januaro) la genocido kontraŭ la loĝantoj de araba origino (ĉirkaŭ 50 000) kaj de Suda Azio (ĉirkaŭ 20 000); ne estas certeco pri la nombro de la mortigitoj: taksoj varias de kelkcent ĝis 20 000.

La gvidanto de ASP Abeid Karume, kiu ne havis radikalan pozicion, iĝis la unua prezidanto de la lando, kaj membroj de la Umma partio ricevis postenojn en la registaro. Antaŭ marto Okello estis flankenlasita kaj antaŭ aprilo lia forto estis senarmigita.[1]

La komunista orientiĝo de iuj en la nova registaro timigis la Okcidenton. Ĉar Zanzibaro estis sub brita influo, ĝia registaro preparis plurajn planojn. Tamen, la timo de la formiĝo de komunista registaro neniam realiĝis, kaj ĉar britaj kaj usonaj civitanoj povis elmigri sen malfacileco, la planoj ne estis efektivigitaj.

Tiutempe la komunistaj landoj Ĉinio, Orienta Germanujo kaj Sovetunio establis amikecajn rilatojn kun la nova registaro de Zanzibaro oficiale rekonante ĝin kaj sendante konsilistojn.

Karume sukcesis pri intertraktado de la integriĝo de Zanzibaro kaj Tanganjikio por finfine krei Tanzanian union; la amaskomunikilaro interpretis la aliancon kiel klopodon malhelpi Komunismon renversi Zanzibaron.

La revolucio finis 200 jarojn da araba regado en Zanzibaro, kaj estas famkonata ĉiujare kiel nacia festo en Tanzanio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kilichomponza Okello baada ya kuongoza Mapinduzi. www.mwananchi.co.tz (17 Marto 2021). Alirita 22 Novembro 2022.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mapinduzi ya Zanzibar en la svahila Vikipedio.