Ikimono no kiroku

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ikimono no kiroku
filmo
Originala titolo 生きものの記録
Originala lingvo japana lingvo
Kina aperdato 1955, 22 nov. 1955
Ĝenro filma dramo
Kameraado Asakazu Nakai
Reĝisoro(j) Kurosawa Akira
Produktisto(j) Sōjirō Motoki
Scenaro Shinobu Hashimoto • Fumio Hayasaka • Hideo Oguni
Muziko de Masaru Sato
Rolantoj Mifune Toshiro • Shimura Takashi • Minoru Chiaki • Kamatari Fujiwara • Ken Mitsuda • Masao Shimizu • Noriko Sengoku • Akemi Negishi • Eijirō Tōno • Hiroshi Tachikawa
Produktinta firmao Toho
IMDb
vdr

Mi vivas time (生きものの記録, Ikimono no kiroku, konata ankaŭ kiel Atesto de vivantuloKion la birdoj konas) estas japana drama filmo de 1955 reĝisorita de Akira Kurosawa, produktorita de Sōjirō Motoki, kaj verkita de Kurosawa kun Ŝinobu Haŝimoto, Fumio Hayasaka, kaj Hideo Oguni.[1] En la filmo stelulas Toŝiro Mifune kiel maljuna fabrikposedanto (Toshiro Mifune) kiu estas tiom terurigita pri la eblo de nuklea atako ke li determiniĝas translokigi sian tute etendan familion (kaj la enleĝan kaj la ekster-geedzan) al tio kion li komprenas kiel sekureco de farmo en Brazilo.

En la filmo stelulas ankaŭ Takashi Shimura. Ĝi estas blankanigra kaj daŭras 103 minutojn. La filmo estis ene de la Festivalo de Cannes de 1956.[2]

Fumio Hayasaka.

La produktado iris multe pli flue ol en la antaŭa filmo de la reĝisoro, sed kelkajn tagojn antaŭ la filmadfino, la komponisto de Kurosawa, nome kunlaboranto kaj amiko Fumio Hayasaka mortis (pro tuberkulozo) estante nur 41-jaraĝa. La muziko de la filmo estis finita de studento de Hayasaka, nome Masaru Sato, kiu faros la muzikon de ĉiuj el la sekvaj ok filmoj de Kurosawa. Atesto de vivantulo premieris en Novembro 1955 kaj ricevis diversajn rezencojn kaj mutigis la publikan reagon, iĝante la unua filmo de Kurosawa kiu perdis monon dum sia dekomenca montrado en kinejoj. Nuntempe, ĝi estas konsiderata de multaj inter la plej fajnaj filmoj kiuj temas pri la psikologiaj efekoj de la tutmonda nuklea kotomarĉo.[3][4][5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "生きものの記録とは". kotobank. Alirita la 15an de Februaro 2020.
  2. "Festival de Cannes: I Live in Fear". festival-cannes.com. Alirita la 14an de Marto 2021.
  3. Galbraith, paĝoj 214–223
  4. Goodwin 1994, p. 125
  5. Prince, paĝoj 159–170

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]