Moskva Internacia Kinofestivalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
sovetunia poŝtmarko de 1975 kun emblemo de la festivalo

La Moskva Internacia Kinofestivalo - ruse Моско́вский междунаро́дный кинофестива́ль, estas unu el la plej tradiciaj filmfestivaloj de la mondo kaj la gvida tia aranĝo ĝis 1991 en Sovetunio kaj ekde 1992 en la Rusia Federacio. Ĝi okazas ĉiujare fine de junio kaj ekde la jaro 1972 estas oficiala evento de la Federacio Internacia de Asocioj de Produktoroj Filmaj (FIAPF, france Fédération Internationale des Associations de Producteurs de Films).

Historio[redakti | redakti fonton]

La Moskva Kinofestivalo nur tri jarojn pli junas ol la plej maljuna filmfestivalo de la mondo, la Festivalo de Venecio. Unufoje la evento en Moskvo organiziĝis en 1935 je la iniciativo de la tiam ŝtatestro Josif Stalin. La unua ĵuria prezidanto estis la reĝisoro Sergej Miĥajloviĉ Ejzenŝtejn, kaj premiojn gajnis inter alie la usona kinproduktoro Walt Disney kaj la franca reĝisoro René Clair.

La dua festivalo nur okazis en 1959. Ekde tiam ĝi okazis ĝis la jaro 1995 ĉiun duan, neparan jaron, kaj ekde 1995 okazas ĉiujare.

En 1989 unuafoje atribuiĝis premia statueto de "Ora Sankta Georgo, la figuro de la urba blazono de Moskvo, kiel ĉefa premio de la internacia kinokonkurso. En la unuaj jaroj la premio ĉefe atribuiĝis al kinejaj filmoj el okcidentaj ŝtatoj, en la jaroj 2004, 2005, 2007 kaj 2009 tamen al produktaĵoj el Rusio. Ekde la jaro 1997 kadre de la festivalo ankaŭ okazas forumo por junaj kinaj profesiuloj.

La internacia filmfestivalo oficiale organiziĝas fare de la registaro de la Rusia Federacio.

Premiitoj de la Ora Sankta Georgo[redakti | redakti fonton]

jaro filmo reĝisoro lando
1989 Ladri di saponette ("ŝtelistoj de sapo") Maurizio Nichetti Flago-de-Italio.svg Italio
1991 Pegi pjos, beguŝĉi krajem morja Karen Gevorkjan Flago-de-Sovetunio.svg Sovetunio, Flago-de-Germanio.svg Germanio
1993 Moi Ivan, toi Abraham ("Mi Ivano, vi Abrahamo") Yolande Zauberman Flago-de-Francio.svg Francio, Flago-de-Belarusio.svg Belorusio
1995 ne aljuĝata
1997 Marvin's Room ("la ĉambro de Marvin") Jerry Zaks Flago-de-Usono.svg Usono
1999 Ikitai ("la volo vivi") Kaneto Ŝindō Flago-de-Japanio.svg Japanio
2000 Zycie jako smiertelna choroba przenoszona droga plciowa ("la vivo kiel fatala sekse transdonata malsano") Krzysztof Zanussi Flago-de-Pollando.svg Pollando, Flago-de-Francio.svg Francio
2001 The Believer ("la kredanto") Henry Bean Flago-de-Usono.svg Usono
2002 Resurrezione ("resurekto") Paolo kaj Vittorio Taviani Flago-de-Italio.svg Italio, Flago-de-Francio.svg Francio kaj Flago-de-Germanio.svg Germanio
2003 La luz prodigiosa ("la lumo mirinda") Miguel Hermoso Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
2004 Svoj Dmitrij Meŝijev Flago-de-Rusio.svg Rusio
2005 Kosmos kak predĉuvstvije Alekseij Uĉitel Flago-de-Rusio.svg Rusio
2006 Om Sara Karim Othman Flago-de-Svedio.svg Svedio
2007 Puteŝestvije s Domaŝnimi Ŝivotnijmi Vera Storoscheva Flago-de-Rusio.svg Rusio
2008 Be hamin sadegi ("tiom simple") Reza Mir Karimi Flago-de-Irano.svg Irano
2009 Petja po doroge v tsarstvie nebesnoje Nikolaij Dostal Flago-de-Rusio.svg Rusio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]