Aŭgusta Rapsodio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aŭgusta rapsodio)
Aŭgusta Rapsodio
filmo
Originala titolo 八月の狂詩曲
Originala lingvo japana lingvo
Kina aperdato 1991, 14 nov. 1991
Ĝenro filma dramo
Kameraado Takao Saito
Reĝisoro(j) Kurosawa Akira
Produktisto(j) Hisao Kurosawa
Scenaro Kurosawa Akira • Honda Iŝiro
Loko de rakonto Nagasako
Muziko de Shin'ichirō Ikebe
Rolantoj Sachiko Murase • Richard Gere • Hidetaka Yoshioka • Noriko Honma • Hisashi Igawa • Toshie Negishi
IMDb
vdr

Aŭgusta RapsodioRapsodio en Aŭgusto (八月の狂詩曲, Hachigatsu no rapusodī (Hachigatsu no kyōshikyoku)) estas japana filmo de 1991 reĝisorita de Akira Kurosawa kun scenaro bazita sur la romano Nabe no naka de Kiyoko Murata.[1] La historio centriĝas en maljuna hibakuŝo, kiu perdis sian edzon en la Atoma bombado de Nagasako en 1945, kaj zorgas pri siaj kvar nepoj dum la somero. Ŝi ekscias pri delonge perdita frato, Suzujiro, kiu vivas en Havajo kaj deziras viziti ŝin antaŭ sia morto. La usona kinstelulo Richard Gere aperas kiel filo de Suzujiro nome Clark. La filmo estis elektita kiel japana reprezento por la Akademia premio por la plej bona fremdlingva filmo en la 64a okazo de la Oskar-premioj, sed ĝi ne estis akceptita kiel nomumita.[2]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Monumento kie falis la atombombo sur Nagasako.
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Rapsodio en Aŭgusto estas la historio de tri generacioj kaj ties reagoj al la atombombado de Japanio. Kane estas maljunulino kies edzo estis mortigita en la bombado de Nagasako. Ŝiaj du filoj kaj respektivaj bofiloj edukiĝis en la postmilita Japanio, same kiel la kuzo Nisei Clark (Richard Gere), kiu edukiĝis en Usono. Laste, Kane havas kvar nepojn, kiuj naskiĝis poste.

La nepoj de Kane venas viziti ŝin en ŝia kampardomo en Kiuŝuo dum la somero dum iliaj gepatroj vizitas homon kiu eble estas la frato de Kane en Havajo. Dume, en Nagasako la infanoj vizitas la lokon kie la avo estis mortigita en 1945 kaj ekkonscias pri la atombombado por la unua fojo en siaj vivoj. Iom post iom ili plie respektas sian avinon. Dume, ili ricevas proponon de la usonaj kuzoj por ke la gepatroj laboru en ananas-plantejo en Havajo. Kiam la aferoj komplikiĝas, en sia respondo la nepoj mencias la atakon, kio kolerigas iliajn gepatrojn. Por mildigi la aferon, unu de la japan-usonanoj (Clark) veturas al Japanio por esti kun Kane dum la datreveno.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kurosawa post kompletigi la filmon Sonĝoj turnis sin al pli konvencia historio Aŭgusta Rapsodio — la unua filmo de la reĝisoro tute produktita en Japanio ekde Dodeskaden ĉirkaŭ dudek jarojn antaŭe — kiu esploris la cikatrojn de la atombombo kiu detruis Nagasakon en la fino de la Dua Mondmilito. Ĝi estis adaptita el romano de Kiyoko Murata, sed la referencoj de la filmo al la Nagasaka bombado venis el la reĝisoro pli ol el la libro. Tiu estis lia nura filmo kiu inkludis rolon por usona filmostelulo: nome Richard Gere, kiu ludis malgrandan rolon kiel nevo de la aĝa heroino. Filmado okazis komence de 1991, kaj la filmo premieris la 25an de Majo tiun jaron atingante grande negativan kritikan reagon, speciale en Usono, kie la reĝisoro estis akuzita je provoko de naivaj kontraŭ-usonaj sentoj,[3][4] kvankam Kurosawa malakceptis tiujn akuzojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Thomas, Kevin (23a de Decembro, 1991). "MOVIE REVIEW: War, Reconciliation in Kurosawa's 'Rhapsody'". Los Angeles Times. Alirira la 19an de Marto 2021.
  2. Margaret Herrick Library, Academy of Motion Picture Arts and Sciences
  3. Galbraith, paĝoj 612–618
  4. Weisman, Steven R., "Kurosawa Still Finding Unfamiliar Seas to Sail", The New York Times, 1a de Oktobro, 1990. Kontrolita 9a de Junio, 2017.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]