Sacuo Jamamoto
| Sacuo Jamamoto | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| 山本薩夫 | |||||
| Naskiĝo | 15-an de julio 1910 en Kagoŝimo | ||||
| Morto | 11-an de aŭgusto 1983 (73-jaraĝa) en Tokio | ||||
| Mortis pro | naturaj kialoj | ||||
| Mortis per | pankreata kancero | ||||
| Lingvoj | japana vd | ||||
| Ŝtataneco | Japanio Japana Imperio (–1947) | ||||
| Partio | Japana Komunista Partio | ||||
| Familio | |||||
| Gefratoj | Katsumi Yamamoto (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | filmreĝisoro • scenaristo | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sacuo JAMAMOTO aŭ Satsuo Yamamoto (山本 薩夫, Jamamoto Sacuo, 15a de julio 1910 - 11a de aŭgusto 1983) estis japana kinreĝisoro.
Li estis reĝisoro por Toho. Dum la Dua Mondmilito li reĝisoris kelkajn pro-militajn propagandajn filmojn, spite la fakton esti arda membro de la Japana Komunista Partio (JKP), kaj post la milito li luktis kontraŭ la kompanio Toho per sindikato dum la laborista lukto de 1948 (en kiu la JKP ege partoprenis), post kio li estis finfine maldungita.
Li poste laboris por sendependaj filmoj kaj faris nombrajn intense ribelemajn kaj esence socikonsciajn verkojn. El la 1960-aj jaroj antaŭe, li reĝisoris serion de gravaj filmoj kiel la adaptoj de verkoj de Tojoko Jamasaki nome “La ebura turo” kaj “La perfekta familio”, la trilogio “Homoj kaj milito”, kaj “Kotei no inai Haĉigacu”. Tiu serio de eposaj verkoj kondukis al la fakto ke li estis kromnomita “la Ruĝa Cecil B. DeMille”.
Kelkaj filmoj
[redakti | redakti fonton]- 1942, Flugilvenko, 翼の凱歌 (Cubasa no gaika)
- 1950, Stratoj de violento, ペン偽らず 暴力の街 (Pen Icuŭarazu, Bōryoku no Machi; "La plumo neniam mensogas, stratoj de violento")
- 1966, La blanka turo, Ebura turo, 白い巨塔 (Ŝiroi Kioto)
- 1967, Zatoiĉi la Eksterleĝulo, 座頭市牢破り (Zatōichi rōyaburi)
- 1976, Elĉerpita tero, 不毛地帯 (Fumō Chitai)
- 1979, Oh! La Nomugi-pasejo, あゝ野麦峠 (Ah! Nomugi Toge)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Kato, Mariko, "SATSUO YAMAMOTO: Classic director remembered", The Japan Times, 2008-01-25. Kontrolita 2008-01-31.
- Satsuo Yamamoto ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Nekrologo de Sacuo Jamamoto en New York Times

