Senkiĉi Taniguĉi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Senkiĉi Taniguĉi
Persona informo
Naskiĝo 19-an de februaro 1912 (1912-02-19)
en Tokio
Morto 29-an de oktobro 2007 (2007-10-29) (95-jaraĝa)
en Tokio
Mortokialo pneŭmonito
Lingvoj japana
Ŝtataneco Japanio
Alma mater Universitato de Ŭaseda
Familio
Edz(in)o Yōko Mizuki • Setsuko Wakayama • Kaoru Yachigusa
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristo
vdr

Senkiĉi TaniguĉiSenkichi Taniguchi, 谷口 千吉, Taniguchi Senkichi, (19a de Februaro, 1912 – 29a de Oktobro, 2007) estis japana kin-reĝisoro kaj scenaristo.[1]

Kariero[redakti | redakti fonton]

Li lasis studojn en universitato por aliĝi al maldekstra teatra trupo.[2][3] Li aliĝis al F.K.L. (antaŭaĵo de Toho) en 1933 kaj eklaboris kiel helporeĝisoro de Kajirō Yamamoto kun sia longdaŭra amiko, la laŭdita japana filmisto, Akira Kurosawa.[2] Li faris sian filmoreĝisoran debuton en 1947 per Neĝovojo (Ginrei no Hate), kiu estis verkita de Kurosawa.[1][3] En Neĝovojo stelulis Toshirō Mifune en sia filmodebuto kaj aktoro Shimura Takashi. Ĝi helpis establi la reputacion de Taniguĉi por agadfilmoj.[2]

Taniguĉi estis la scenaristo por la filmo de 1949, Kvieta duelo, kiun Kurosawa reĝisoris kaj en kiu stelulis ankaŭ Mifune.[1] Lia plej laŭdita filmo kiel reĝisoro estis Akatsuki no dasso,[2] polemika kontraŭ-milita verko el 1950 pri japana soldato kaj "konsolvirino" al kiu venas problemo kun la cenzuristoj de la okupacia epoko.[4] Taniguĉi plue reĝisoris filmojn tra la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, sed la kvalito de liaj verkoj malpliiĝis.[2] Liaj filmoj el la tempoperiodo estas Homo kontraŭ homo, La ludanta samurajo, Homo en ŝtormo kaj La perdita mondo de Sinbado.[1] Lia filmo de 1965 Kokusai himicu keisacu: Kagi no kagi estis fame refilmita kaj publikigita kiel What's Up, Tiger Lily? de Woody Allen. Li estis elektita kiel superkontrola direktoro de la oficiala dokumenta filmaro de la japana Ekspo '70][5]

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Kiel reĝisoro[redakti | redakti fonton]

  • Neĝovojo (銀嶺の果て, Ginrei no hate) (1947)
  • Akatsuki no dasso (暁の脱走, Akatsuki no dassō) (1950)
  • Rangiku monogatari (乱菊物語) (1956)
  • La perdita mondo de SinbadoLa granda bandito (大盗賊, Daitōzoku) (1963)
  • Kokusai himicu keisacu: Kagi no kagi (国際秘密警察 鍵の鍵, Kokusai himitsu keisatsu: Kagi no kagi) (1965)

Nur scenaro[redakti | redakti fonton]

  • Kvieta duelo (静かなる決闘, Shizukanaru kettō) (1949)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Blair, Gavin J., "Director Senkichi Taniguchi dies at 95", The Hollywood Reporter, 2007-11-01. Kontrolita 2017-06-15.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Senkichi Taniguchi. The Times (2007-11-16). Alirita 11a de Decembro 2010.
  3. 3,0 3,1 Taniguchi Senkichi (japane). Nihon jinmei daijiten + Plus. Kōdansha. Alirita 11a de Decembro 2010.
  4. Hirano, Kyoko. (1992) Mr. Smith goes to Tokyo: the Japanese cinema under the American occupation, 1945-1952. Washington, DC: Smithsonian Institution. ISBN 1-56098-157-1.
  5. Taniguchi Senkichi ga shikyo (japane). Kyōdō Tsūshin. 47 News (31 October 2007). Arkivita el la originalo je 11a de Marto 2012. Alirita 11a de Decembro 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-11. Alirita 2021-03-13.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]