Ĝukiko Todoroki
Ĝukiko Todoroki | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de septembro 1917 en Azabu |
Morto | 11-an de majo 1967 (49-jaraĝa) en Komae |
Ŝtataneco | Japanio Japana Imperio (–1947) |
Familio | |
Edz(in)o | Masahiro Makino (en) (1940–1950) Koji Shima (en) |
Infano | Masayuki Makino (en) ( Masahiro Makino (en) ) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Ĝukiko Todoroki aŭ Yukiko Todoroki (轟 夕起子 Todoroki Yukiko; 11a de Septembro, 1917 – 11a de Majo, 1967) estis japana aktorino. Ŝia reala nomo estis Curuko Niŝiĝama. Ŝi partoprenis en la muzikala trupo de Takarazuka. Tie, ŝi estis konata ne per sia reala nomo, sed per la artista nomo Toruko (Turkizo). Ŝiaj du eks-edzoj estis kinreĝisoroj Masahiro Makino kaj Koji Shima. Ŝia filo estas Masayuki Makino, estro de la Okinava Aktorlernejo. Anna Makino, iama membro de la idolgrupo Super Monkey's, estas ŝia pranepino.
Filmante Edo no Araŭaŝi (1937), ŝi renkontiĝis kun reĝisoro de Nikkatsu nome Masahiro Makino. Ili geedziĝis en 1940. La saman jaron naskiĝis ilia plej aĝa filo, Masayuki Makino.
En 1942, Todoroki translokiĝis al Toho, kun sia edzo Makino. En 1943, ŝi akiris popularecon portretante heroinon Sayo Murai en la debuta filmo de Akira Kurosawa, nome Sanshiro Sugata. Tiun saman jaron ŝi sukcesis per la temkanto de Hanako-san, Otsukai wa jitensha ni notte.
Post la milito, ŝi divorcis disde Makino (1950), kaj poste edziniĝis al Koji Shima (1953), kaj poste divorcis lin (1965). En la postmilita periodo, ŝi dikiĝis kaj estis laŭgrade devigita ludi nur duarangajn rolojn. Por ekzemplo, ŝi ludis la rolon de patrino de Hideki Takahashi en la televidserio Otoko no monshō el 1963 ĝis 1966.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- IMDB, Yukiko Todoroki
- MovieWalker, Yukiko Todoroki Arkivigite je 2009-02-18 per la retarkivo Wayback Machine (Japane)
- Japanese Movie Database, Yukiko Todoroki (Japane)
- Yukira Uwajima's Famous People, Genius Actress Todoroki Yukiko (Japane)