Victor Sjöström

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Victor Sjöström
Naskiĝo 20-an de septembro 1879 (1879-09-20)
Morto 3-an de januaro 1960 (1960-01-03) (80-jara)
en Hedvig Eleonora församling
v  d  r
Information icon.svg

Victor David SJÖSTRÖM (svedlingva prononco [ˈvɪktɔɾ ˈɧœˈstɾœm]; en Usono foje konata kiel Victor Seastrom; 20a de Septembro 1879 – 3a de Januaro 1960) estis pionira sveda kina reĝisoro, scenaristo, kaj aktoro. Li ekkarieris en Svedio, antaŭ translokiĝi al Holivudo en 1924. Sjöström laboris dekomence en mutaj filmoj; liaj plej bone konataj filmoj estas Körkarlen (1921), He Who Gets Slapped (1924), kaj The Wind (1928). Sjöström estis la plej elstara reĝisoro de Svedio en la "Ora epoko de la muta kino" en Eŭropo. Poste li ludis ŝlosilan rolon en la filmo de Ingmar Bergman nome Naturaj fragoj (1957).[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bo Florin, Transition and Transformation: Victor Sjostrom in Hollywood, 1923-1930 (Amsterdam University Press, 2013)