Lars von Trier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lars von Trier
Lars von Trier en la Festivalo de Cannes 2000
Lars von Trier en la Festivalo de Cannes 2000
Persona informo
Naskonomo Lars Trier
Naskiĝo 30-an de aprilo 1956 (1956-04-30) (67-jaraĝa)
en Kongens Lyngby
Lingvoj hispanaanglagermanadana
Ŝtataneco Reĝlando Danio
Alma mater National Film School of Denmark
Familio
Patro Fritz Michael Hartmann
Edz(in)o Cæcilia Holbek Trier
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristofilmproduktoroĉefkameraisto • reĝisoro
Verkoj Breaking the Waves
Europa
The Kingdom
Dancer in the Dark
Dogville
Manderlay
vdr

Lars von Trier (naskiĝis la 30-an de aprilo 1956 en Kopenhago je la nomo Lars Holbæk Trier) estas dania reĝisoro de kinejaj filmoj. Li konsideriĝas unu el la plej konataj kaj plej pridisputataj nuntempaj filmaj reĝisoroj.

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Lars Holbæk Trier, pli poste Lars von Trier, estas la sola infano de Inger Trier (naskonomo Høst), dania ŝtata oficistino kaj batalantino por virinaj rajtoj. Ŝia edzo estis Ulf Trier, dana judo, kiu dum la Dua Mondmilito estis fuĝinta al Svedio kaj tial eskapis la nazian genocidon. Laŭ informoj de la reĝisoro liaj gepatroj estis komunistoj, apartenis al grupo de nudistoj kaj edukis lin laŭeble sen malpermesoj. Antaŭ sia morto, lia patrino konfesis al li, ke lia patro ne estis ŝia edzo, sed ŝia tiama ĉefo Fritz Michael Hartmann, posteulo de la germandevena dana komponisto Johann Peter Emilius Hartmann.

Jam en infana aĝo Lars Trier fasciniĝis pri produktado de filmoj kaj li eksperimentis per kamerao en formato 8mm. Ekde sia infanaĝo li suferis je depresio kaj je fobioj, kaj en aĝo de 12 jaroj estis paciento en taga kliniko de infana psikiatrio. Samaĝo li estis aktoro en dana porinfana televida serio.

Ateisme edukita, li en la 1990-aj jaroj iĝis katolika kristano. Laŭ la stato de 2011 li estas duafoje edziĝinta kaj havas kvar gefilojn.

Profesia vivo[redakti | redakti fonton]

Post la lernejaj jaroj, li en 1976 komencis studi filman sciencon en la Universitato de Kopenhago. De 1979 ĝis 1982 li pasigis studon en la Dania Filma Altlernejo (Den Danske Filmskole) kaj alprenis la aldonaĵon „von“ al sia nomo. Lia diplomiga filmo Images of a Relief (1982), kiu temigis la naziisman epokon meze de la 20-a jarcento, en la Filma Festivalo de Munkeno ricevis la premion "Plej Bona Filmo de la Jaro".

Poste li produktis grandan nombron de reklamofilmoj, kaj en 1984 debutis kiel reĝisoro de kinejaj filmoj per la krimfilmo Forbrydelsens element (angle Element of Crime), la unua parto de "eŭropa trilogio", kiu temigis la historion kaj moralan disfalon de Eŭropo dum la 20-a jarcento. Tiu filmo premiiĝis en la tiujara Festivalo de Cannes kaj kaŭzis lian nacian kaj internacian konatiĝon. Pliaj partoj de la trilogio estis en 1987 Epidemic kaj en 1991 Europa, kiu same premiiĝis en la Festivalo de Cannes.

En 1992 von Trier kune kun la filmproduktisto Peter Aalbæk Jensen fondis la netradician filmproduktan firmaon Zentropa, kiu nun estas la plej sukcesa kaj plej granda filmproduktejo de Danio. En 1994 kaj 1997 produktiĝis pluraj filmoj el televida serio pri la plej granda dania hospitalo Rigshospitalet. En 1995 li estis kuniniciatinto de la manifesto "Dogma 95", kiu postulis novan realismon en filmproduktado: Lia skandala filmo Idioterne ("idiotoj") de 1998 estis inter la unuaj filmoj kreitaj laŭ tiu manifesto.

Por la muzikfilma melodramo Dancer in the Dark ("dancisto en mallumo", pri blindiĝanta dancistino) kun la islanda kantistino Björk en la ĉefa rolo, li en 2000 ricevis la premion "Ora Palmo" de la Festivalo de Cannes.

Per sia filmo pri la fikcia usona loĝloko Dogville li en 2003 komencis "usonan trilogion", de kiu en 2005 pretiĝis la dua filmo kaj kiu incitis aparte kritikan disputon.

Filmaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1977: Orchidégartneren ("orkidea ĝardenisto")
  • 1979: Menthe – la bienheureuse
  • 1980: Nocturne
  • 1981: Den sidste detalje
  • 1982: Relief
  • 1982: Befrielses billeder ("bildoj de liberigo")
  • 1984: Forbrydelsens element / Element of Crime (eŭropa trilogio I)
  • 1987: Epidemic (europa trilogio II)
  • 1988: Medea
  • 1991: Europa (europa trilogio III)
  • 1994: Riget I
  • 1996: Breaking the Waves ("rompante la ondojn", trilogio Golden Heart I)
  • 1997: Riget II
  • 1998: Idioterne ("idiotoj", trilogio Golden Heart II)
  • 2000: Dancer in the Dark ("dancisto en mallumo", trilogio Golden Heart III)
  • 2003: Dogville (usona trilogio I)
  • 2003: The Five Obstructions
  • 2005: Manderlay (usona trilogio II)
  • 2006: Direktøren for det hele / The Boss of It All
  • 2007: Chacun son Cinéma (parto: Occupations)
  • 2009: Antichrist
  • 2011: Melancholia

Je la nomo Erik Nietzsche

  • 2007: De unge år: Erik Nietzsche sagaen del 1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]