Max von Sydow
Max von Sydow | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Max von Sydow | |||||
Naskonomo | Carl Adolf von Sydow | ||||
Naskiĝo | 10-an de aprilo 1929 en Lund | ||||
Morto | 8-an de marto 2020 (90-jaraĝa) en Seillans, Var, ![]() | ||||
Lingvoj | franca • angla • sveda • itala • germana • hispana • dana • norvega vd | ||||
Loĝloko | Parizo vd | ||||
Ŝtataneco | Svedio • Francio vd | ||||
Alma mater | Katedralskolan • Dramatens elevskola vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Carl Wilhelm von Sydow vd | ||||
Patrino | Maria Margareta, Friherrinna Rappe vd | ||||
Edz(in)o | Catherine Brelet • Christina Olin vd | ||||
Infanoj | Cedric Brelet von Sydow vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | televida aktoro • filmreĝisoro • reĝisoro • teatra aktoro • filmaktoro • aktoro vd | ||||
Laborkampo | aktorado • kina reĝisorado vd | ||||
Aktiva dum | 1948–2018 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Max Carl Adolf von SYDOW [Maks fon SIdo], (naskiĝis la 10-an de aprilo 1929 en Lund, mortis la 8-an de marto 2020) estis sveda teatra kaj filma aktoro de tutmonda signifo.
S., filo de etnologo, jam en la lernejo komencis aktori kune kun aliaj gestudentoj, ekzemple Yvonne Lombard. Post la deviga soldatservo, li studis en la teatrolernejo de la Reĝa Dramteatro (Kungliga Dramatiska Teatern), Stockholm 1948-1951, kune kun Lars Ekborg, Margaretha Krook kaj Ingrid Thulin. Lia unua rolo estis tiu de Nils en Bara en mor ("Nur patrino") de Alf Sjöberg. Li komencis sian profesian karieron en la teatroj de Norrköping kaj Malmö. Aperinte en filmoj de Ingmar Bergman li famiĝis internacie.
Famaj filmoj[redakti | redakti fonton]
- Det sjunde inseglet ("La sepa sigelo", Svedio, 1956)
- Jungfrukällan ("La virgulinofonto", Svedio, 1960)
- The greatest story ever told ("La plej granda rakonto iam rakontita", Usono, 1965)
- Skammen ("La honto", Svedio, 1968)
- Äppelkriget ("La pom-milito"), Svedio, 1971
- The exorcist ("La ekzorcisto", Usono, 1973)
- Exorcist II: the heretic ("Ekzorcisto 2: La herezulo", Usono, 1977)
- Flash Gordon ("Fulm' Gordon", Britio, 1980)
- Escape to victory ("Eskapo al venko", Usono, 1981)
- Pelle Erobreren ("Peĉjo la konkeranto", Danio/Svedio, 1987)
- A kiss before dying ("Kiso antaŭ morto", Usono, 1991)
- Bis ans Ende der Welt ("Ĝis la fino de la mondo", Germanio/Francio/Aŭstralio, 1991)
- Den goda viljan ("La bona volo", Svedio, 1992)
- Hamsun (Danio/Svedio/Norvegio/Germanio, 1996)
- Minority Report, 2002
- Shutter Island (2010)
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- 35087 von Sydow, asteroido