Max von Sydow

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Max von Sydow
Persona informo
Max von Sydow
Naskonomo Carl Adolf von Sydow
Naskiĝo 10-an de aprilo 1929 (1929-04-10)
en Lund
Morto 8-an de marto 2020 (2020-03-08) (90-jaraĝa)
en Seillans, Var,  Francio
Lingvoj francaanglasvedaitalagermanahispanadananorvega vd
Loĝloko Parizo vd
Ŝtataneco SvedioFrancio vd
Alma mater Katedralskolan • Dramatens elevskola vd
Familio
Patro Carl Wilhelm von Sydow vd
Patrino Maria Margareta, Friherrinna Rappe vd
Edz(in)o Catherine Brelet • Christina Olin vd
Infanoj Cedric Brelet von Sydow vd
Profesio
Okupo televida aktoro • filmreĝisoro • reĝisoro • teatra aktoro • filmaktoro • aktoro vd
Laborkampo aktorado • kina reĝisorado vd
Aktiva dum 1948–2018 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Max Carl Adolf von SYDOW [Maks fon SIdo], (naskiĝis la 10-an de aprilo 1929 en Lund, mortis la 8-an de marto 2020) estis sveda teatra kaj filma aktoro de tutmonda signifo.

S., filo de etnologo, jam en la lernejo komencis aktori kune kun aliaj gestudentoj, ekzemple Yvonne Lombard. Post la deviga soldatservo, li studis en la teatrolernejo de la Reĝa Dramteatro (Kungliga Dramatiska Teatern), Stockholm 1948-1951, kune kun Lars Ekborg, Margaretha Krook kaj Ingrid Thulin. Lia unua rolo estis tiu de Nils en Bara en mor ("Nur patrino") de Alf Sjöberg. Li komencis sian profesian karieron en la teatroj de Norrköping kaj Malmö. Aperinte en filmoj de Ingmar Bergman li famiĝis internacie.

Famaj filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Det sjunde inseglet ("La sepa sigelo", Svedio, 1956)
  • Jungfrukällan ("La virgulinofonto", Svedio, 1960)
  • The greatest story ever told ("La plej granda rakonto iam rakontita", Usono, 1965)
  • Skammen ("La honto", Svedio, 1968)
  • Äppelkriget ("La pom-milito"), Svedio, 1971
  • The exorcist ("La ekzorcisto", Usono, 1973)
  • Exorcist II: the heretic ("Ekzorcisto 2: La herezulo", Usono, 1977)
  • Flash Gordon ("Fulm' Gordon", Britio, 1980)
  • Escape to victory ("Eskapo al venko", Usono, 1981)
  • Conan the Barbarian (1982)
  • Pelle Erobreren ("Peĉjo la konkeranto", Danio/Svedio, 1987)
  • A kiss before dying ("Kiso antaŭ morto", Usono, 1991)
  • Bis ans Ende der Welt ("Ĝis la fino de la mondo", Germanio/Francio/Aŭstralio, 1991)
  • Den goda viljan ("La bona volo", Svedio, 1992)
  • Hamsun (Danio/Svedio/Norvegio/Germanio, 1996)
  • Minority Report, 2002
  • Shutter Island (2010)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]