Superregaj teknikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Superregaj teknikoj estas iloj por malgrandigi aliajn. Audun Gjerdi, 2014.

Superregaj teknikoj rilatas al malsamaj teknikoj por socia manipulado, per kiuj grupo aŭ homo plifortigas sian pozicion en hierarkio subfosante aliajn grupojn aŭ individuojn. La termino origine venas de la norvega psikologo kaj filozofo Ingjald Nissen en 1945 en la verko The Dictatorship of Psychopaths (La Diktaturo de Psikopatoj), verko en kiu li prezentas la hipotezon, ke psikopatio estis la kaŭzo de la transpreno de la nazioj en Germanio. La originalaj naŭ regantaj teknikoj de Ingjald Nissen estis popularigitaj kaj reduktitaj al kvin fare de la norvega socia psikologo Berit Ås en 1976 kaj estis uzataj en sveda literaturo en la 1980-aj jaroj. En la 2000-aj jaroj Elaine Eksvärd multe popularigis ilin denove. Aldone al tiaj kvin, Berit Ås mem pligrandigis la liston per du pliaj. En sveda ĉiutaga parolo la esprimo "superegaj teknikoj" estas uzata por ĝenerale paroli pri malhonesta povmanipulado. Ekzistas ankaŭ aliaj manieroj kompreni superregajn teknikojn [1].

Berit Ås, 2004
Elaine Eksvärd, 2011

Fono[redakti | redakti fonton]

Berit Ås ricevis la ideon pri siaj esploroj pri superregaj teknikoj kiam ŝi sidis en kunveno kaj rimarkis la plurajn manierojn, en kiuj la viroj komunikis unu al la alia, ke tio, kion ŝi diris, ne gravas. Ŝi komencis imiti ĉi tiujn manierojn (trinki kafon aŭ okupiĝi pri io dum iu parolis) kaj trovis, ke tio helpis aŭdigi ŝiajn opiniojn. Ŝi nomis kaj nombris kvin superregajn teknikojn. Lernante la kvin regantajn teknikojn, virinoj povus, laŭ Ås, subteni unu la alian publike laŭ diskreta maniero, montrante nombron da fingroj por signali, kiu el la regantaj teknikoj estis uzata.

Funkcio[redakti | redakti fonton]

La teknikoj estas proksime ligitaj al socia statuso en grupoj. Ili estas uzeblaj de sube, sed ili aperas pli nature de pozicio de supre. Ĉiuj tipoj de homoj kaj grupoj povas uzi similajn metodojn, sed la koncepto de superregaj teknikoj montras kiel viroj konservas sian povon super virinoj kaj aplikiĝas sur persona nivelo. Personoj senpovaj ankaŭ povas uzi tiajn teknikojn, sed ofte tiam mankas al ili la povo por eluzi tion.

Pluraj el la teknikoj estas parto de ĝeneralaj povludoj kaj ne nepre rilatas al subpremo de virinoj. Ekzemple, estas normale, antaŭ grava kunveno diskuti ĝin kun tiuj, kiuj eble subtenos ĝin, por scii ĉu estas subteno kaj tiel prepari situacion, en kie kontraŭuloj ne havas manieron kontraŭstari ĝin dum la kunveno.

Uzo[redakti | redakti fonton]

La termino superrega tekniko estas uzata, interalie, en feminismo, por analizi genrobazitan subpremon. Ekster feminismo (kaj ankaŭ en la studoj de feminismo pri intersekciismo), la teorio priskribas, ke similaj teknikoj estas uzataj kontraŭ homoj de nedezirataj sociaj fonoj (socia klaso), aĝo aŭ malsama etneco de povuloj. Superregajn teknikojn povas uzi iu ajn.

La kvin superregaj teknikoj de Berit Ås[redakti | redakti fonton]

Malvidebligo[redakti | redakti fonton]

Silentigi aŭ marĝenigi opoziciulojn per ignorado. La tekniko temas pri doni la senton al vi, ke vi ne ekzistas, kaj ke kion vi faras kaj diras, ne estas grava aŭ valora. Ĝi povas esti farita per vortoj, sed ankaŭ per korpa lingvo aŭ gestoj. Povas temi pri ne prezenti vin laŭ nomo, sen titoloj aŭ mencio de viaj kompetentoj aŭ eĉ mencii vian nomon en diversaj kuntekstoj. Ankaŭ povas temi pri paroli pri vi en malbona maniero. Pli nerektaj metodoj temas pri forpreni atenton de vi, dum kiam vi parolas. Alia maniero povas esti rimarkebla en la manko de gestoj kaj respondoj al kion vi diras. Parte ĝi povas esti pro malnovaj kutimoj, pura malico sed ankaŭ nescio.

La celo en ĉiuj kazoj estas igi la homon senti sin sensignifa kaj nesekura.

Ekzemplo:

  • Iu ripetas tion, kion iu ĵus diris, kvazaŭ temas pri sia propra ideo aŭ prenas la parolon, kvankam iu alia ĵus ekparolis.
  • En kunveno, la aliaj komencas skrapi la grundon per la seĝoj, traŝovante siajn paperojn, tusas, murmuretante aŭ mokante kiam iu parolas.
  • Povas esti ke iu foriras aŭ prenas kafon en la momento kiam vi parolas.

Ridindigi[redakti | redakti fonton]

Prezenti argumenton aŭ personon kiel ridinda kaj sensignifa en maniero manipula. Tiel oni faras, ekzemple, uzante ridindigajn ekzemplojn. Alia maniero estas komenti la aspekton de unu homo antaŭ la grupon.

Ekzemplo:

  • Kolego ridas pri ies elparolo kaj diras, ke la demando sonas kiel persono en amuza televida serio (kiam la persono havis ion gravan por diri).

Reteni informojn[redakti | redakti fonton]

Ekskludi iun aŭ marĝenigi la rolon de persono retenante esencajn informojn.

Ekzemplo:

  • Kolegoj lasis iun kompreni, ke ili havis kunvenon, kie la persono devintus ankaŭ ĉeesti.
  • Decidoj, kiujn oni devis fari en kunveno, jam estis faritaj antaŭe en neformalaj kuntekstoj, al kiuj ne ĉiuj koncernatoj havis aliron.
  • Ne klarigi neskribitajn regulojn al novuloj. Povas temi pri kutimoj specifaj por la organizo ekz. "je la deka signifas esti tie kvin minutojn antaŭe" aŭ povas temi pri kulturaĵoj.

Duobla puno[redakti | redakti fonton]

Meti iun antaŭ elekto kaj subigi la pridemandatan personon al devalorigo kaj puno, sendepende de kia elekto la persono faras.

Ekzemplo:

  • Vi zorgas pri viaj taskoj. Tiam la estro taksas ĝin kvazaŭ vi nenion faras. Se vi rapidas, oni diros al vi, ke vi estas tro senzorgema.
  • Kiel viro: esti akuzita ne preni respondecon pri hejmo kaj infanoj, sed estas nomata mallerta se vi restos hejme.
  • Kiel virino: elekti esti hejme kun siaj infanoj anstataŭ iri al vespera kunveno kaj tiel esti konsiderata malserioza, sed ĉeesti la kunvenon oni nomas vin "malbona patrino", kiu elektis ne esti hejme kun siaj infanoj.

Transdono de kulpo kaj honto[redakti | redakti fonton]

Hontigi iun pri siaj kvalitoj aŭ sugesti, ke io, kion iu suferas, estas pro sia propra kulpo. Ĉi tio ofte fariĝas per kombinaĵo de ridindigo kaj duobla puno. Komparu tamen kulpon kaj honton .

Ekzemplo:

  • Kvankam vi ne estis informitaj pri tiu kunveno, oni diras, ke vi mem devintus ekscii kiam estis.
  • Neniu aŭskultas, kion vi diras dum la kunveno kaj vi sentas, kvazaŭ vi esprimis vin per stulta aŭ neklara maniero.
  • Vi estas interrompita tempon post tempo meze de frazo, tiel ke vi sentas, ke tio, kion vi diras, estas malgrava. Se vi parolas, kiam iu alia faras pensopaŭzon, vi estos akuzita pri interrompo.
  • Oni ricevas kritikon pro ne sekvi neformalajn regulojn, kiuj ne estis deklaritaj kaj eble inventitaj lige kun la kritiko.

Aldonaj superregaj teknikoj[redakti | redakti fonton]

Berit Ås poste pligrandigis la liston per du aldonaj teknikoj:

Objektivigo[redakti | redakti fonton]

Komenti aŭ diskuti aspekton en senrilataj kuntekstoj.

Ekzemple, vi ĵus faris bonan prezenton pri via laboro kaj iu komentas ke vi aldonas al la bona etoso de la ĉambro per viaj buntaj vestaĵoj.

Perforto aŭ minacoj de perforto[redakti | redakti fonton]

Uzi sian fizikan aŭ mensan forton kontraŭ iu por atingi sian volon aŭ atentigi, ke perforto ekzistas kiel eblo.

Kontraŭstrategioj[redakti | redakti fonton]

Grupo de doktoraj studentoj ĉe Stokholma Universitato [2] formulis kvin kontraŭ-strategiojn. Per ili eblas kontraŭstari la specifan superregan teknikon.

Prenu spacon[redakti | redakti fonton]

Ne atendu ke iu donos al vi spacon por paroli, sed prenu ĝin mem. Diru "mi parolas nun, bonvolu ne interrompu min."

Kontraŭdemandu[redakti | redakti fonton]

Kiam homoj ŝercas, ekzemple, simple demandu "kial tio estas amuza?".

La kartoj sur la tablo[redakti | redakti fonton]

Petu informojn pri aferoj, kiujn homoj ne diras.

Rompu la sistemon[redakti | redakti fonton]

Intelektualigi[redakti | redakti fonton]

Prenu la diskuton al alia nivelo: tro simpligitaj mencioj povas iĝi pli ampleksaj kaj pli veraj tiel.

Konfirmajn teknikojn[redakti | redakti fonton]

La studentoj ankaŭ formulis kvin konfirmajn teknikojn. Kiam oni vidas ke la superregaj teknikoj estas uzataj kontraŭ aliaj homoj, vi povas uzi ilin aŭ konfirmi kaj subteni la homojn, anstataŭ subpremi ilin.

Videbligo[redakti | redakti fonton]

Atentigu pri tio, ke iu specifa homo havas ion por aldoni. Atentigu pri interrompoj. Ripetu kion diris alia, substrekante ke venas de tiu persono.

Respekto[redakti | redakti fonton]

Informu[redakti | redakti fonton]

Atentu pri ne skribitaj reguloj, aŭ intencaj ignoroj. Informu la koncernan personon pri tiaj reguloj aŭ retenitaj informoj.

Duobla rekompenco[redakti | redakti fonton]

Konfirmu raciajn normojn[redakti | redakti fonton]

Kiam iu faras ion ne-racian, ekzemple hontigi personon pri aferoj pri kiuj ili ne kulpas, konfirmu ke tio ne en ordas. Substreku kio estas racia, normala, kaj eksplicite diru tion.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Bohlin, Rebecka; Berg Sara (2013). Bit inte ihop!: sätt gränser på jobbet. Stockholm: Ordfront. Libris länk. ISBN 9789170376344
  • Eksvärd, Elaine (2008). Härskarteknik. Stockholm: Frank. Libris länk. ISBN 9789185865031
  • [1] Arkivigite je 2010-04-15 per la retarkivo Wayback Machine
  • [2] Arkivigite je 2021-04-21 per la retarkivo Wayback Machine
  • Ländin, Camilla (2014). Härskartekniker: identifiera, hantera och förebygga (1. uppl.). Lund: Grönegatan förlag. Libris länk. ISBN 9789198156508
  • Lönnroth, Ami; Ås Berit (2008). Förbannad är jag ganska ofta: samtal med Berit Ås. Stockholm: Ordfront i samarbete med Kvinnor för fred. Libris länk. ISBN 9789170373398
  • Nissen, Ingjald (1945) (på norska). Psykopatenes diktatur.. Oslo: Aschehoug. Libris länk
  • Ås, Berit (1978). ”Hersketeknikker”. Kjerringråd 1978:3,: sid. 17-21. 0800-0565. ISSN 0800-0565.  Libris 9302584
  • Ås, Berit; Brodén-Filipsson Annette (1992). De fem härskarteknikerna en teori om maktens språk. Växjö: Växjö kommuns jämställdhetskommitté. Libris länk

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Plua legado[redakti | redakti fonton]

  • Berg, Sara; Bohlin, Rebecka (2017). Fem härskartekniker: femtio motståndsstrategier. Stockholm: Ordfront Förlag. ISBN 978-91-7037-938-3
  • Eile, Ditte (2012). Att leva utan att härska: bekräftartekniker och motstrategier. Visby: Nomen. Libris länk. ISBN 978-91-7465-411-0
  • Lönnroth, Ami (2008). Förbannad är jag ganska ofta: samtal med Berit Ås. Stockholm: Ordfront i samarbete med Kvinnor för fred. Libris länk. ISBN 978-91-7037-339-8 (inb.)