Bathory

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bathory
Persona informo
TTT
Retejo http://www.bathory.nu/
vdr

Bathory estis sveda bando de nigra metalroko formita en Vällingby, ĉeurba kvartalo de Stokholmo en Marto 1983. Nomita laŭ la hungara grafino kaj amasmurdistino Erzsébet Báthory, ili estas konsiderataj pioniroj de nigra metalroko (kun Venom kaj Mercyful Fate)[1][2] kaj Vikinga metalroko. La libro Lords of Chaos priskribis la unuajn kvar albumojn de Bathory (Bathory (1984), The Return…… (1985), Under the Sign of the Black Mark (1987) kaj Blood Fire Death (1988)) kiel "la projekto por skandinavia nigra metalo."[3][4] Iniciatoj influitaj de iliaj fruaj registroj estis Mayhem, Burzum,[5] Darkthrone,[6] Gorgoroth, Satyricon,[7] Emperor, Dark Funeral, Enslaved, Marduk, Moonsorrow kaj Dimmu Borgir.[8]

Bathory abandonis la nigran metalrokon por sia unua disko, Hammerheart (1990), kiu estas ofte citita kiel unua vikingmetala albumo.[9] La bando pluigis en la vikingmetala stilo por plej granda parto de sia cetera ekzistado, kvankam ili spertis per draŝa metalroko en la albumoj Requiem (1994) kaj Octagon (1995). Ili ĉesis ludi koncerte frue kaj neniam plu turneis; estro, fondinto kaj ĉefa kantoverkisto Tomas "Quorthon" Forsberg estis la nura konstanta membro kaj foje respondeca pri ĉiuj instrumentoj. Bathory finiĝis kiam Forsberg mortis pro koratako estante nur 38-jaraĝa en Junio 2004.

Bandanoj[redakti | redakti fonton]

  • Quorthon (Thomas Börje Forsberg) – voĉo, gitaro, basgitaro, drumoj, perkutado, klavaroj, sinteziloj, vortumado, komponisto (1983–2004; mortis 2004)
  • The Animal (Björn Kristensen) – voĉo (1983)
  • Freddan/Hanoi (Frederick Melander) – basgitaro (1983–1984)
  • Vans McBurger (Jonas Åkerlund) – drumoj (1983–1984)
  • Ribban – basgitaro (1984)
  • Stefan Larsson – drumoj (1984–1986)
  • Adde – basgitaro (1985)
  • Christer Sandström – basgitaro (1986–1987)
  • Paul Pålle Lundburg – drumoj (1986–1987)
  • Kothaar – basgitaro (1988–1996) (Nomoj "Kothaar" kaj "Vvornth" estis adoptitaj de diferencaj personoj kiuj ludis basgitaron kaj drumojn por Bathory. Oni ne publikigis oficialajn membronomojn dum tiu periodo.)
  • Vvornth – drumoj (1988–1996)

Diskoj[redakti | redakti fonton]

Studialbumoj[redakti | redakti fonton]

  • Bathory (1984)
  • The Return…… (1985)
  • Under the Sign of the Black Mark (1987)
  • Blood Fire Death (1988)
  • Hammerheart (1990)
  • Twilight of the Gods (1991)
  • Requiem (1994)
  • Octagon (1995)
  • Blood on Ice (1996)
  • Destroyer of Worlds (2001)
  • Nordland I (2002)
  • Nordland II (2003)

Kompilalbumoj[redakti | redakti fonton]

  • Jubileum Volume I (1992)
  • Jubileum Volume II (1993)
  • Jubileum Volume III (1998)
  • Katalog (2001)
  • In Memory of Quorthon (2006)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Essential Black Metal Albums (21a de Aprilo 2021). Alirita 9a de Februaro, 2022.
  2. Heavy Metal Culture — 10 Metal Bands that Broke Up too Soon (4 July 2021). Alirita 9a de Februaro, 2022.
  3. Moynihan, Michael. [1998] (2003) Lords of Chaos: The Bloody Rise of the Satanic Metal Underground. Venice: Feral House.
  4. Nelson, Dan. (2008) All Known Metal Bands. McSweeney's. ISBN 978-1-932416-92-3. “Bathory”.
  5. Intervjuo kun Varg Vikernes. Burzum.org
  6. Darkthrone. Alirita 6a de Oktobro 2020.
  7. A Tribute to Black Metal Heroes: Frost. Thiisblackmetal.com
  8. BATHORY Tributes and BATHORY Covers. Bathory.nu
  9. Today in Metal: 'Hammerheart' by Bathory turns 24 years old (16a de Aprilo 2014). Alirita 20a de Majo 2016.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ekeroth, Daniel (2008). Swedish Death Metal. Bazillion Points Books. ISBN 978-0-9796163-1-0.
  • Johannesson, Ika; Klingberg, Jon Jefferson (2011). Blod Eld Död – En svensk metalhistoria. Alfabeta Bokförlag AB. ISBN 978-9-1501133-4-1.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]