Sade Adu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sade)
Sade Adu
Persona informo
Naskonomo Helen Fọláṣadé Adú
Aliaj nomoj Ariana
Naskiĝo 16-an de januaro 1959 (1959-01-16) (65-jaraĝa)
en Ibadano
Lingvoj angla
Loĝloko CotswoldsIbadanoEkiti Ŝtato • Holland-on-Sea • LondonoColchester • Ocho Rios
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Lernejo de Arto Sankta Martino • Colchester Institute • The Stanway School • Clacton County High School
Infano 1
Okupo
Okupo kantistokantoverkisto
TTT
Retejo https://www.sade.com/
vdr

Sade ADU, OBI (16-an de januaro 1959 en Ibadan, Niĝerio (kiel Helen Folasade Adu) estas niĝeria-brita kantistino. La - post ŝi nomumita - populara brita bando Sade konsistas krom ŝi ankaŭ el la muzikistoj Stuart Matthewman, Paul Denman kaj Andrew Hale.

Sade Adu naskiĝis kiel filino de nigeria patro kaj brita patrino en Nigerio. Liaj gepatroj divorcis jam, kiam ŝi aĝis 4 jarojn. Ŝi restis ĉe la partino kaj ili kun la frato translokiĝis en Colchester.

Ŝi studis en Londonon mododizajnon kaj laboris kiel fotomodelo, antaŭ ol ŝi envolviĝis en la muzika branĉo en la 1980-aj jaroj. Li kantis en la grupo Arriva, poste du jarojn ĉe Pride. Tie ŝi konatiĝis kun la saksofonisto Stewart Matthewman, kun kiu ili komponis kelkajn muzikpecojn.

Ŝi atingis en 1984 diskan traktaton ĉe Epic Records kaj akiris meze de la 1980-aj jaroj grandajn sukcesojn kun popmuziko miksita kun soulo kaj ĵazo. Ŝia debuta elbumo estis „Diamond Life“ kaj vendiĝis en pli ol 6 milionoj da ekzempleroj el ĝi. Ŝi ricevis en 1985 la unuan premion el Grammy.

Ŝi ludis en 1987 en la filmo Absoluta komencanto kaj kantis en ĝi la kanton Killer blow. Ŝi geedziĝis por kelkaj monatoj en 1989 kun la hispana filmproduiktisto Carlos Scola. Ŝi ricevis en 1994 Grammy por la kanto No ordinary love, kiu sonis en filmo Malmorala oferto. Post sesjara paŭzo - kiun ŝi dediĉis al sia filino Ila - publikigis ŝi en 2000 novan albumon kaj ekis en 2001 turneon tra Usono.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • Diamond life (1984)
  • Promise (1985)
  • Stronger than pride (1988)
  • Love delŭe (1992)
  • The best of Sade (1994)
  • Lovers rock (2000)
  • Lovers live (2002)
  • Best of the Remixes (2006)

Unuopaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Your love is king (1984)
  • Smooth operator (1984)
  • Sweetest taboo (1985)
  • Is it a crime? (1985)
  • Never as good as the first time (1986)
  • Stronger than pride (1988)
  • Paradise (1988)
  • Nothing can come between us (1988)
  • Turn your back on me (1988)
  • No ordinary love (1991)
  • Feel no pain (1993)
  • Cherish the day (1994)
  • By your side (2000)
  • King of sorrow (2001)

DVDj[redakti | redakti fonton]

  • Sade Live (2001, Aufnahme von 1993)
  • Lovers Live (2002)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]