Rostratuledoj
Etoso
(Alidirektita el Pentrita galinago)
Rostratula | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Disvastiĝo de la Pentrita galinago
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Pentritaj galinagoj estas tri rimarkindaj specioj de vadbirdoj lokitaj kune en siaj propraj genroj Rostratula kaj familio Rostratuledoj. Ili havas mallongajn krurojn kaj longajn bekojn similajn laŭ formo al tiuj de la veraj galinagoj, sed ili estas multe pli brilkoloritaj.
La ino estas eĉ pli brila ol la masklo kaj prenas iniciaton por la pariĝado. La masklo kovas la ovojn, kutime kvar, en nesto surgrunda aŭ flosanta dum ĉirkaŭ 20 tagoj.
Ĉiuj tri specioj loĝas en junkaj marĉoj, kaj ties dieto konsistas el vermoj anelidoj kaj aliaj senvertebruloj, kiuj ili trovas per siaj longaj bekoj.
Specioj
[redakti | redakti fonton]- Pentrita galinago (Rostratula benghalensis) troviĝas en marĉoj de Afriko, Barato kaj sudorienta Azio. La ino estas malhelbruna supre kaj hela sube. Ŝi havas tre rimarkindan helan bildon ĉirkaŭ la okulo kaj malantaŭen. La masklo estas simila sed malpli kontrasta. La beko estas iom subenkurvita pinte. Ĉebruste estas aliaj strioj kiu poste didigas la dorson, kio ĉemaskle estas punktomarkita.
- Aŭstralia pentrita galinago (Rostratula australis) estas rara, nomadeca kaj malpliiĝanta specio troviĝanta nur en Aŭstralio (Lane & Rogers 2000)
- Pentrita galinageto (Nycticryptes semicollaris), loĝas en herbaj marĉoj de suda Suda Ameriko.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Lane, B.A.; & Rogers, D.I. (2000). The Australian Painted Snipe, Rostratula (benghalensis) australis: an Endangered species?. Stilt 36: 26-34
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Filmoj pri Pentrita galinago ĉe Interreta Birdo Kolekto
- Pentrita galinago[rompita ligilo]