Ruĝventra tinokoro
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Attagis gayi | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Ruĝventra tinokoro, Attagis gayi, estas vadbirdo kiu estas loĝanta reproduktanto en montaro Andoj de Suda Ameriko suden el Ekvadoro.
Ĝi estas membro de la familio de Tinokoredoj, grupo de etaj gregemaj birdoj kiuj adaptiĝis al vegetarana dieto de semoj kaj alia vegetala materialo.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Tiu neotropisa birdo troviĝas en altaj Andoj ĝis 4000 m altitude, kvankam ĝi povas ĉeesti tiom malalte kiom ĝis 2000 m sude de sia teritorio. Ĝi estas tre fortika kaj ne moviĝas suben eĉ pro krudaj kondiĉoj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
La Ruĝventra tinokoro, kiam estas surgrunde, aspektas kvazaŭ kiel perdriko laŭ strukturo kaj bekoformo. Ĝi havas mallongajn krurojn kaj longajn pintajn flugilojn kaj aspektas plie kiel vadbirdo aŭ pteroklo dumfluge. Ĝi estas la plej granda tinokoro, ĉar ĝi estas 29-31 cm longa kun enverguro de 19-21 cm.
Ambaŭ seksoj estas similaj kaj ankaŭ junuloj estas kiel plenkreskuloj, sed multe pli striecaj. La alvoko estas akra ĉaaa.
Subspecioj
[redakti | redakti fonton]La nomiga raso A. g. gayi kiu reproduktiĝas en Ĉilio kaj Patagonio havas markohavajn helruĝajn suprajn partojn kaj ruĝbrunajn suprajn partojn, kun multe da strieco. A. g. latreillii de Ekvadoro estas pli avelkolora sube kaj pli malhela supre. A. g. simonsi de Peruo, Bolivio kaj nordokcidenta Arĝentino estas intermeza laŭ aspekto.
Reproduktiĝo
[redakti | redakti fonton]La Ruĝventra tinokoro demetas 2-3 ovojn en neprofunda trueto surgrunda kaj la idoj kapablas piediri tuj post eloviĝo.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Attagis gayi. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a de Majo 2006. Ne minacata
- Shorebirds de Hayman, Marchant kaj Prater ISBN 0-395-60237-8
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Filmoj de Ruĝventra tinokoro[rompita ligilo] ĉe Interreta Birdo Kolekto
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ BirdLife International (2016). “Rufous-bellied Seedsnipe Attagis gayi”, IUCN Red List of Threatened Species 2016, p. e.T22693036A93380095. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22693036A93380095.en. Alirita 6a de Decembro 2022..



