Saltu al enhavo

Ruĝbeka mevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝbeka mevo
En Kanalo Beagle, Argentino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Genro: Leucophaeus
Specio: Ruĝbeka mevo Leucophaeus scoresbii
Traill, 1823
L. scoresbii
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝbeka mevo (Leucophaeus scoresbii), estas granda mevo, tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj. Tiu specio loĝas en sudaj Ĉilio kaj Argentino, ĉefe ĉe Fuegio kaj la insularo MalvinojFalklandoj. Ĝi vivas en marbordoj kaj internaj lagoj.

Nematurulo.

Temas pri granda mevo 44 cm longa kiu havas tre helgrizajn kapon, kolon, bruston kaj ventron, malhelgrizajn dorson kaj kovrilplumojn kaj preskaŭ nigrajn flugilojn kun blanka bordo kaj nigraj pintoj. La vosto estas blanka, la kruroj ruĝaj kaj la beko tre brilruĝa kun tre larĝa pinto. La irizoj estas helflavaj kun ruĝa okulringo. La kapo malheliĝas vintre.

La ino demetas 2 ĝis 3 brunpunktecajn grizverdajn ovojn en decembro en tre bonkonstruita nesto el planta materialo. La manĝaĵo estas diversa el mituloj ĝis kadavraĵoj.

La scienca nomo rememorigas la britan eksploriston William Scoresby.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]