Saltu al enhavo

Tinokoredoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tinokoredoj
Ruĝventra tinokoro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Tinokoredoj Thinocoridae
Gray 1845
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Tinokoredoj, Tinokoroj aŭ Semogalinagoj estas sudamerika familio de grupo de etaj gregemaj vadbirdoj kiuj adaptiĝis al herbovora dieto. Semogalinago estas proksimuma traduko de la angla vorto "Seedsnipe".

Tiuj birdoj ŝajnas kvazaŭ paseroj, perdrikojkoturnoj laŭ strukturo kaj bekoformo. Ili havas mallongajn krurojn kaj longajn flugilojn.

La ino demetas 2-3 ovojn en malprofunda trueto engrunda.