Saltu al enhavo

Papagaŭko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Papagaŭko

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Aŭkedoj Alcidae
Genro: Aethia
Specio: Papagaŭko A. psittacula
Pallas, 1769
Aethia psittacula
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La PapagaŭkoPapageta aŭko estas eta marbirdo de la familio de aŭkedoj de Norda Pacifiko. Ĝi estis antaŭe lokita en la genro Cyclorrhynchus (Kaup, 1829) sed lastatempaj morfologiaj kaj genetikaj pruvoj sugestas, ke ĝi devas esti lokata en la genro Aethia. La specio asociatiĝas kun la subpolusaj akvoj de Alasko ĝis duoninsulo Kamĉatko kaj Siberio. Ĝi reproduktiĝas en klifoj, deklivoj kaj ŝtonaj kampoj de insuloj. Ĝenerale ili moviĝas suden vintre.

Detalo de kapo, Pribilof Insuloj, Alasko.

La Papagaŭko estas eta (23 cm) aŭko kun mallonga ruĝoranĝa beko fortika ĉebaze kaj iom suprenkurba, kio donas al la birdo ties specifan mienon. La plumaro estas malhela supre kaj blanka sube.

Krome estas rimarkinda blanka plumo, kiu pendas el la okulo tre kontraste kun la nigreca fono de vizaĝo kaj kolo. Estas ioma variado de plumaro inter reprodukta kaj vintra.

La Papagaŭko estas voĉema ĉe nesto, alvokante kaj interkrakante post la alveno de la partnero. Ili faras serion de ritmaj raŭkaj alvokoj (kiel tiuj de la Kasina aŭko) kaj vibranta kriado. La utilo de tiuj estas nekonata, sed oni supozas klopodo defendi la nestotruon kontraŭ entruduloj kaj plifortigo de la rilato kun la partnero.

Kutimaro kaj reproduktado

[redakti | redakti fonton]
Papagaŭkoj estas tre sociemaj en siaj reproduktaj kolonioj.

La Papagaŭko manĝas laŭ sezono, dum la reprodukta ĉefe etajn planktonajn krustulojn kiel eŭfauziedojn, kopepodojn kaj amfipodojn. Lastatempaj pristudoj montras, ke la specio ankaŭ predas meduzojn en kelkaj areoj. Ĝi ofte manĝas sufiĉe malproksime de la kolonio, plonĝante ĝis 30 m por atingi sian predon.

Reproduktado komencas en aprilo kaj majo en kolonioj kiujn ofte kunhavas kun aliaj specioj de aŭkoj. La ino demetas unu ovon, kiu estas kovata dum unu monato kaj poste la ido estas manĝigata po 4 fojojn tage dum ĉirkaŭ 35 tagoj. La ido sendependiĝas nokte, flugante al la maron sole.

Statuso kaj konservado

[redakti | redakti fonton]

La Papagaŭko ne estas konsiderata minacata; oni supozas entutan populacion de ĉirkaŭ unu miliono da birdoj en Norda Pacifiko. Oni ne kredas, ke malpliiĝis lastatempe, malkiel aliaj aŭkoj, sed ĝi povus esti minacata estontece pro enmetitaj predantoj kaj naftoverŝado.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. BirdLife International (2020). “Aethia psittacula”, IUCN Red List of Threatened Species 2020, p. e.T22694906A168849515. doi:10.2305/IUCN.UK.2020-3.RLTS.T22694906A168849515.en. Alirita 13a de Novembro 2021..