Longbeka urieto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Longbeka urieto
Brachyramphus perdix0.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Aŭkedoj Alcidae
Genro: Brachyramphus Brachyramphus
Specio: Longbeka urieto 'Brachyramphus perdix'
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp.
Brachyramphus perdix

Peter Simon Pallas 1811

La Longbeka urieto (Brachyramphus perdix) estas eta marbirdo el Norda Pacifiko. Ĝi estas nekutima membro de la familio de aŭkedoj, ofte nestanta malproksime interne en malnovaj arbaroj. La Longbeka urieto, kiel siaj parencoj, la Marmora urieto kaj la Mallongbeka urieto malpliiĝis laŭnombre lastatempe laŭ supozataj kalkuloj.

Ĝi similaspektas kun la Marmora urieto kun kiu tiu ĉi specio estis konsiderata samspecifa ĝis 1998, kiam Friesen kaj aliaj pruvis, ke la vario laŭ DNA estas pli granda inter tiuj du formoj ol inter la Marmora urieto kaj la Mallongbeka urieto.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La Longbeka urieto troviĝas en la duoninsulo Kamĉatko en Oĥocka Maro. Plej granda parto de la birdoj migras vintre al maron ĉirkaŭ norda Japanio kaj kelkaj atingas sudon de Suda Koreio kaj sudan Japanion. La Marmora urieto, male klopodas resti pli proksime de siaj reproduktejoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Longbeka urieto estas eta (25 cm longa), fortika aŭketo kun maldika nigra beko. Ĝi havas pintajn flugilojn kaj plumaron variantan laŭ sezono. La nereprodukta plumaro estas tipe blanka sube kun nigraj krono, nuko, flugiloj kaj dorso. Tiu birdo similaspektas kun sia plej parenca samgenrano, la Marmora urieto. Fakte tiuj specioj estis konsiderata samspeciaj ĝis 1998. Ili estas preskaŭ samaj. Laŭ reprodukta plumaro, ambaŭ havas brunajn punktatajn korpon kaj vizaĝon. La Longbeka urieto havas pli palan gorĝon kaj la Marmora urieto havas blankan kolumon en vintra plumaro, kion ne havas la Longbeka, kiu havas pli longan bekon kaj estas iom pli granda ol la Marmora (20 % pli peza). Krome tiu ĉi specio havas blankan okulringon; la centraj subaj partoj, normale sub la surface ĉe naĝanta specio, estas blankaj.

Kutimaro kaj reproduktado[redakti | redakti fonton]

La Longbeka urieto manĝas en maro kaj en pelagaj akvoj (ofte asociataj kun varmofluoj) kaj en protektitaj golfetoj. Ili manĝas ĉefe fiŝojn. Ili migras vintre pli ol la Marmora urieto.

La reprodukta kutimaro de la Longbeka urieto estas tre nekutima, ĉar malkiel marbirdoj for de ties genro ili ne nestumas en kolonioj aŭ ĉe la maro, sed male ili nestumas en branĉoj de malnovaj koniferoj kaj pli malofte surgrunde. La ino demetas unu ovon sur amaseto el likenomusko sur tiuj branĉoj. La ovo estas kovata dum unu monato kaj poste la ido estas manĝigata dum ĉirkaŭ 40 tagoj ĝis kiam la ido sendependiĝas kaj ekflugas al la maro neakompanata. Reprodukta sukceso estas malalta kaj multaj idoj mortiĝas.

Konservado[redakti | redakti fonton]

La Longbeka urieto estas konsiderata tutmonde minacata kaj malpliiĝis laŭnombre dum la lastaj jardekoj. La plej danĝera minaco estas la perdo de malnova arbaro pro pliigo de homaj loĝajoj. Krome multaj mortiĝas en fiŝkaptaj retoj. Ankaŭ oleoverŝado ĉe la maroj Okxocko kaj Beringo endanĝerigas la specion.

Vagado[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi specio emas foje vagadi nalproksime de siaj teritorioj kaj iam estis vidata kaj en Norda Ameriko kaj en Eŭropo, ofte interne tre for de sia kutima oceana medio.

Oni vidis ĝin 40 fojojn en Norda Ameriko (Mlodinow 1997), duone el ili en marbordoj de la Pacifiko kie ili ne estas tiom raregaj, sed la resto disigitaj en la tuta kontinento oriente ĝis Florido, Masaĉuseco kaj Novlando, ĉe lagoj aŭ riveroj kaj je milo da kilometroj el maro, en Koloradio (du), Indianao (tri), Montano, Ohio kaj Vajomingo (du).

La unua trovaĵo en Eŭropo estis unuavintrulo malkaŝita en fiŝkaptareto ĉe Zollikon, Lago Zuriko, Svisio inter 15a kaj 18a Decembro 1997. La specimeno restis ĉe la Muzeo de Natura Historio en Bazelo (Maumary kaj Knaus 2000).

La dua trovaĵo en Eŭropo estis trovita ĉe Dawlish Warren, Devon la 7an Novembro 2006; dekomence identigita kiel Malgranda aŭko, la vero identigo aperis kiam oni metis fotojn ĉe BirdForum.net. Ĝi estis retrovita ĉemarborde ĉe urbocentro de Dawlish la 11an Novembro, kaj allogis amasojn da birdumantoj. La birdo estis tie ĝis la 14an Novembro, kaj pli ol 1000 birdumantoj veturis tien de tiom malproksime kiom el Edinburgo kaj el Nederlando por vidi ĝin [1], [2].

La tria trovaĵo en la okcidenta parto de la palearkta ekozono okazis tuj poste pro birdo en Rumanio en akvorezervejo, ĉe la rivero Olt ĉe Alsoporumbak el 21a ĝis 23a Decembro 2006.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (2005). Brachyramphus perdix. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 8 May 2006. Preskaŭ minacata.
  • Dunn, J. L. et al., eds. (1999). Field Guide to the Birds of North America, 3rd ed. National Geographic. ISBN 0-7922-6877-6
  • Harrison, P. (1983). Seabirds, an Identification Guide. Helm. (1983) ISBN 0-7470-1410-8
  • Handbook of the Birds of the World Vol 3, Josep del Hoyo eldonisto, ISBN 84-87334-20-2
  • Friesen, V. L., Piatt, J. F., & Baker, A. J. (1996). Evidence from allozymes and cytochrome b sequences for a new species of alcid: the Long-billed Murrelet. Condor 98: 681-690.
  • Maumary, L. and Knaus, P. (2000). Marbled Murrelet in Switzerland: a Pacific Ocean auk new to the Western Palearctic British Birds 93: 190-199.
  • Mlodinow, S. G. (1997). The Long-billed Murrelet in North America. Birding 1997 (12): 460-475. online (pdf teksto).
  • Nechaev, V. A (1986) - New information about seabirds on Sakhalin Island - in Morskie Ptitsy Dalnego Vostoka (Seabirds in the Far East) pages 71-81 USSR Academy of Science, Vladivostok
  • Konyukhov, N. B and Kitaysky A. S (1995) - The Asian race of the Marbled Murrelet. In Ecology and conservation of the Marbled Murrelet (C J Ralph et al) US Forest Service , California