Aŭstralia pentrita galinago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aŭstralia pentrita galinago

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Rostratuledoj Rostratulidae
Genro: Rostratula
Specio: R. australis
Rostratula australis
Gould, 1838
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Aŭstralia pentrita galinago (Rostratula australis) estas mezgranda, longbeka, diferencige bilda vadbirdo.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La diferencigo de la Aŭstralia pentrita galinago estis unue agnoskita de John Gould en 1838 kiam li priskribis kaj nomigis ĝis Rostratula australis. Tamen ĝi estis poste kunigita kun la Granda pentrita galinago Rostratula benghalensis. Lastatempe oni pruvis, ke la diferencoj inter tiuj taksonoj meritas agnoskon ĉe la nivelo de specioj. Kompare kun la Granda pentrita galinago, la Aŭstralia pentrita galinago:

  • havas pli longajn flugilojn, pli mallongan bekon kaj pli mallongajn tarsojn,
  • havas ĉokoladbrunajn, pli ol ruĝecajn, kapon kaj kolon ĉe la ino,
  • havas pli rondajn, ol ebenajn kaj striitajn, punktojn en vosto (ino) kaj supraflugiloj (masklo)
  • malhavas ŝajne alvokon.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Kapo, kolo kaj supra brusto ĉokoladbrunaj (ĉemaskle, malhelgrizaj kun falveca meza strio ĉekrone), ŝanĝante al ruĝeco en la centro de la nuko kaj al malhela kaj striita grizo ĉedorse. Estas flaveca komoforma marko ĉirkaŭ la okulo. Blanka strio flanke de la brusto kaj super la ŝultroj estas diferenciga. La supraflugiloj estas grizaj (kun flavecaj punktoj ĉemaskle). Suba brusto kaj subaj partoj estas blankaj. Maskloj estas ĝenerale iomete pli etaj kaj malpli brilaj ol inoj. Junuloj estas similaj al plenkreskuloj. Oni ne konas voĉalvokon.

Ili estas 24 ĝis 30 cm longaj, kun enverguro de 50 ĝis 54 cm kaj pezo el 125 ĝis 130 g.

Distribuado kaj medio[redakti | redakti fonton]

La Aŭstralia pentrita galinago estas endemismo ĉe Aŭstralio, kvankam ties distribuado estas laŭ izolataj zonoj kaj ties ĉeesto en kelkaj regionoj estas ne antaŭvidebland its presence in any particular area is unpredictable. Iama bastiono estis la terkultura regiono nome Riverina. La specio ĉeestas humidejojn de neprofundaj kaj fluantaj akvoj kun maldensa tavolo de vegetalaro, kaj malaperas kiam la vivkondiĉoj iĝas maltaŭgaj.

Konservado[redakti | redakti fonton]

La Aŭstralia pentrita galinago malpliiĝis draste dum la 20a jarcento kaj ĝi nuntempe estas rara tra sia tuta teritorio. Kaŭzoj de tiu malpliiĝo estas sekigado de humidejoj, riverkontrolado kaj salinigo, kaj paŝtado kaj piedpremado de humidejoj. Oni supozas tutan loĝantaron el kelkaj centoj ĝis kelkaj miloj. En Aŭstralio ĝi estas klasita kiel enlande minacata.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Dieto[redakti | redakti fonton]

Tiu birdo manĝas senvertebrulojn de humidejoj, kiel vermoj, moluskoj, insektoj kaj krustuloj; ankaŭ semojn kaj alian vegetalaron.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Por reproduktado la Aŭstralia pentrita galinago preferas portempajn sed ĵusajn inonditajn humidejojn, kun malalta ŝirmilo, malprofunda akvo kaj eksponita koto por manĝejo en etaj insuloj kie nestumi. Ili nestumas surgrunde en truetoj aŭ amasetoj enakvaj, kovritaj de herberoj, folioj kaj bastonetoj, kie la ino demetas 3 aŭ 4 kremokolorajn ovojn markitajn per nigraj strioj. La kovado daŭras 15 aŭ 16 tagojn. La idoj estas frumaturaj kaj nidifugoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]