Saltu al enhavo

Granda trielo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Granda trielo
En Karnataka, Barato
En Karnataka, Barato
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Burinedoj Burhinidae
Genro: Esacus
Specio: Granda trielo E. recurvirostris
Cuvier 1829
Esacus recurvirostris
Helverda montras distribuadon de E. magnirostris. Malhelverda de E. recurvirostris
Helverda montras distribuadon de E. magnirostris. Malhelverda de E. recurvirostris
Helverda montras distribuadon de E. magnirostris. Malhelverda de E. recurvirostris
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Granda trielo (Esacus recurvirostris, laŭ kiu ankaŭ Kurbobeka trielo) estas granda vadbirdo de la familio de Burinedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj, kiu estas loĝanta reproduktulo en tropika suda Azio el Barato kaj Srilanko ĝis norda Vietnamio.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La Granda trielo estis formale priskribita en 1829 fare de la franca natursciencisto Georges Cuvier kiu havigis la duvortan nomon Oedicnemus recurvirostris.[1] La tipa loko estas Nepalo.[2] La specia epiteto recurvirostris kombinas Latinan recurvis kun la signifo "kurba reen" kun -rostris kun la signifo "-beka".[3] La specio estas nun metita en la genron Esacus, kiu estis enkondukita en 1831 por hejmigi la grandan trielon fare de la franca natursciencisto René Lesson.[4][5] La specio estas monotipa: oni ne agnoskis subspecion.[5]

La Granda trielo, (Esacus recurvirostris) estas tre granda vadbirdo de ĉirkaŭ 49–55 cm, kaj havas grandegan kaj fortikan bekon 7 cm longan kaj iome suprenkurban ĉepinte; tio diferencigas ĝin disde la alia specio de la sama genro nome Grandbeka trielo, Esacus magnirostris. Ĝi havas nestriecajn grizbrunajn suprajn partojn kaj bruston kaj subajn partojn blankecajn. La vizaĝo montras rimarkindan nigroblankan bildon, kio estas simila, sed ne sama en la alia specio de la sama genro -en tiu ĉi la nigra cirklo kontrastas plie kontraŭ bruna kapo, dum ĉe Grandbeka trielo, Esacus magnirostris, ne tiome kontrastas ĉar la kapo estas pli malhela kaj la du nigraj strioj ne estas tiome larĝaj- sed ĝi diferencigas ambaŭ de la trieloj de la genro Burhinus. La beko estas nigra kun flava bazo. La okuloj estas brilflavaj -kiel en la aliaj trieloj de la genro Burhinus- kaj la kruroj estas pale verdflavaj.

La Granda trielo (Esacus recurvirostris) dumfluge montras nigroblankan flugilplumaron supre kaj ĉefe blankan sube. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas iome pli palaj ol plenkreskuloj.

Tiu estas specio kiu loĝas ĉe sablaj aŭ ŝtonetaj bordoj de riveroj aŭ lagoj kaj strandoj. La ino demetas unusolan ovon en nuda truo malfermita en malferma ŝtonetejo.

Temas pri birdo ĉefe noktema aŭ krepuska kiel aliaj trieloj, sed ĝi povas esti vidata ankaŭ manĝoplukanta dumtage per lantaj kaj decidaj movoj, kun eventualaj kuretoj. Ĝi ofte estas timida kaj forflugas malproksime de eventuala entrudulo per povaj flugilfrapoj.

La alvoko de tiu specio estas ĝemeca fajfado, ĉefe dumnokte, kiel ĉe la aliaj trieloj de tiu ĉi familio. La Granda trielo (Esacus recurvirostris) manĝas krabojn, grandajn insektojn, kaj aliajn bestajn predojn.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Cuvier, Georges. (1829) Le règne animal distribué d'après son organisation, pour servir de base à l'histoire naturelle des animaux et d'introduction à l'anatomie comparée 1 (france). Paris: Déterville.
  2. (1934) Check-List of Birds of the World 2. Harvard University Press.
  3. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  4. Lesson, René. (1831) Traité d'Ornithologie, ou Tableau Méthodique Livraison 7 (france). F.G. Levrault. Publikigita en 8 livraisons inter 1830 kaj 1831. Por datoj vidu en: Dickinson, E.C.. (2011) Priority! The Dating of Scientific Names in Ornithology: a Directory to the literature and its reviewers. Northampton, UK: Aves Press. ISBN 978-0-9568611-1-5.
  5. 5,0 5,1 Buttonquail, thick-knees, sheathbills, plovers, oystercatchers, stilts, painted-snipes, jacanas, Plains-wanderer, seedsnipes. IOC World Bird List Version 11.1. International Ornithologists' Union (January 2021). Alirita 1a de Junio 2021 .