Pigmea kalidro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Pigmea kalidro
Calidris-pusilla-001.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Calidris (disputita)
Specio: C. pusilla
Calidris pusilla
Linnaeus, 1766
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Sinonimoj

Ereunetes pusillus (vidu tekston)
Erolia pusilla

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Pigmea kalidro, CalidrisErolia pusilla, estas eta kalidro kaj eta vadbirdo de la familio de Skolopedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj.

Tiu birdo estas ĉirkaŭ 15 cm longa kaj pezas ĉirkaŭ 23 g. Plenkreskuloj havas nigrajn krurojn kaj mallongan -ĉefe ĉebaze- rektan malhelan preskaŭ nigran, fortikan kaj nepintakran bekon. La korpo estas malhela grizbruna supre kaj blanka sube. Kapo kaj kolo estas iomete helgrizbruna, sed krono kaj traokula strio estas pli malhela; komenco de brusto estas iomete striita. Estas iome da ruĝeco dorse. Dumfluge videblas blanka angula mallarĝa strio en supraj flugiloj. Post reprodukta sezono plumaro iĝas griza kaj la ventro pli blanka. En piedfingroj estas etaj retaĵoj. Tiu birdo povas malfacile diferenciĝi disde aliaj etaj similaj kalidroj ĉefe de la iomete pli granda Maŭra kalidro; tiuj estas konataj grupe kiel "kalidroj".

Ties reprodukta medio estas la norda tundro en Kanado kaj Alasko ĉe akvo. Ili konstruas neston surplanke. La masklo faras kelkajn neprofundajn truojn kaj la ino elektas unu kaj aldonas herberojn kaj alian materialon por kovri la truon. La ino demetas 4 brunajn ovojn; ambaŭ gepatroj kovas dum ĉirkaŭ 3 semajnoj. Post kelkaj tagoj, la ino forlasas la idojn kun la masklo, kiu siavice migras poste; la idoj manĝas ili meme kaj ekflugas post 3 semajnoj. Ili migras unu monaton post plenkreskuloj.

Ili migras malproksimege tra la tuta Kanado kaj centra kaj okcidenta Usono kaj vintras en ambaŭ marbordoj de Suda Ameriko suden ĝis sudaj Brazilo kaj Peruo respektive, krom kelkaj kiuj restas en suda Usono kaj insuloj de la Karibo. Ili migras laŭ grupoj kiuj povas nombri je centoj da miloj, ĉefe en favoraj manĝajoj kiel la Golfo de Fundy kaj Delavaro. Tiu specio estas rara sed regula vaganta al okcidenta Eŭropo.

Tiuj birdoj manĝas ĉe kotejoj, bekoplukante rapidege per nervozaj kaj mekanikaj movoj manĝaĵojn per rigardo kaj bekosento. Ili manĝas ĉefe akvajn insektojn kaj krustulojn.

Kvankam sufiĉe multnombraj, tiuj birdoj estas tre dependaj de kelkaj gravaj haltejoj dum sia migrado, ĉefe golfeto Shepody, ero dela golfeto de Fundy [1].

Dum monatoj Julio kaj Aŭgusto oni povas ĉeesti unu el la du informejoj aranĝita de Naturkonservado de Kanado pri vadbirdoj ĉu ĉe Johnson's Mills ĉu ĉe Mary's.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]