Tufa fraterkulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Tufa fraterkulo
Tufted Puffin Alaska (cropped).jpg
TuftedPuffin.jpeg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Aŭkedoj Alcidae
Genro: Fraterkulo Fratercula
Specio: F. cirrhata
Fratercula cirrhata
(Pallas, 1769)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Fratercula cirrhata distribution map.svg
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Tufa fraterkulo (Fratercula cirrhata) estas mara birdo, kiu larĝas ĉirkaŭ 30 centimetron kaj pezas ĉirkaŭ kvar trionoj de kilogramo. Ĝi estas plejparte nigra, sed kun blankaj ventro kaj vizaĝa makulo. Ĝi havas grandan bekon kaj du flavajn tufojn kape dum la reprodukta sezono.

Tufa fraterkulo troviĝas en la tuta norda Pacifiko. Origine tiu ĉi birdo nestis tiom sude kiel suda Kalifornio kaj kelkaj aroj ankoraŭ restas ĉirkaŭ norda Kalifornio. Ĝi preskaŭ nur nutras sin per fiŝoj, kiujn ĝi kaptas subakviĝante.

La plejmulto da tiuj ĉi birdoj travintras mare.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La reproduktado okazas sur izolaj insuloj: pli ol 25,000 paroj estis registrita en unu aro ĉe la marbordo de Brita Kolumbio. La nesto kutime estas kaverno, sed kelkfoje fendeto inter rokoj estas uzata anstataŭ. Unu ovo estas kutime demetita en junio kaj kovata de ambaŭ gepatraj birdoj dum 45 tagoj. Post 40 ĝis 55 forflugas la ido unuafoje el la nesto.

Nutraj lokoj troviĝas mare malproksime de la nestoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]