Korna fraterkulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Korna fraterkulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Aŭkedoj Alcidae
Genro: Fraterkulo Fratercula
Specio: F. corniculata
Fratercula corniculata
(Naumann,JF, 1821)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Korna fraterkulo (Fratercula corniculata) estas aŭkedo, kiu similas aspekte kun atlantika fraterkulo. Ĝia beko estas flava ĉe la kapo kaj ruĝa apud la pinto. Ĝi estas mara birdo, kiu nutras sin per kapti nutraĵon subakviĝante akve. Ili reproduktiĝas en aroj - ofte kune kun aliaj aŭkoj.

La flava beka tavolo grandiĝas antaŭ la reprodukta sezono kaj poste perdiĝas. Ĝi havas malgrandan nigran karnan "kornon" supre de siaj okuloj (kaj de tie la nomo), blankan vizaĝon kun nigra linio sub siaj okuloj kaj ruĝajn piedojn.

Tiu ĉi speco reproduktiĝas sur rokaj insuloj ĉe la marbordoj de Siberio, Alasko kaj Brita Kolumbio. La nestoj troviĝas en kavernoj aŭ inter rokoj. Ĝi travintras mare. Kutime troviĝas la nutraj lokoj malproksime de la nestoj. Ambaŭ gepatraj birdoj manĝigas la kutiman solan idon.

Fraterkulo revenas post kaptado kun kelkaj fiŝoj enbeke. Ĝi ankaŭ manĝas loligojn kaj malakostrakojn

La aro de tiaj birdoj malgrandiĝas pro enkonduko de ratoj al kelkaj de la insuloj, kie la reproduktado okazas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]